Fontkritiko en tempo de krizo

La subaŭskultita telefona interparolo de Catherine Ashton kaj la eksterlanda ministro de Estonio, Urmas Paet, veturis kelkajn cirklojn ĉirkaŭ la mondo antaŭ ol la vero komencis peli ĝin: la interparolo estas komplete senvalora kiel fonto pri tio, kiu pafis kiun.Fortsätt läsaFontkritiko en tempo de krizo

Sakraĵoj minacas la ŝtatan sekurecon

Tabuaj vortoj estas danĝeraj en Rusio. Ĉi-semajne la ekologia aktivulo Jevgenij Vitiŝko estis arestita pro akuzo, laŭ kiu li sakris ĉe bushaltejo. Li verŝajne restos en malliberejo ĝis februaro 2017.Fortsätt läsaSakraĵoj minacas la ŝtatan sekurecon

Ĉu Aleksej Navalnij iĝos la rusia Le Pen?

Ĉi-semajne la plej populara opozicia politikisto de Rusio anoncis, ke li mem ja ne ĉeestos la klare ksenofobian manifestacion, nomatan Rusa marŝo – sed ke li admonas ĉiujn kiuj povas partopreni la marŝon.Fortsätt läsaĈu Aleksej Navalnij iĝos la rusia Le Pen?

Eterna somero konfirmita de kortumo

Eterna somera ne estas krimo kontrŭ internacia juro. La eterna somera horo en Rusio ankaŭ ne estas atenco kontraŭ la leĝe protektita rajto de la civitanoj je vivo, sano kaj ripozo. Tion konfirmis la supera kortumo de Rusio pasintsemajne.Fortsätt läsaEterna somero konfirmita de kortumo

Revizoro respondecas en la tombo

“Oni volas mortigi min”, diris la 37-jara revizoro Sergej Magnitskij al la prizonkuracisto Aleksandra Gauss. Li frenezas, konstatis ŝi, kaj alvokis ok gardistojn kun kaŭĉukaj bastonoj. Ili mankatenis kaj forportis lin. Post kelkaj horoj li efektive estis morta.Fortsätt läsaRevizoro respondecas en la tombo

Vero kaj mensogo en Rusio

Svenska Fine la abismo inter la publika mensogo kaj la videbla rusia realo iĝis tro vasta. Post jardeko da apatio finiĝis la pacienco de tiuj, kiujn tedas la mensogoj. Ili eliris surstraten. Rapida renverso de la politika sistemo ŝajnas ekstreme malprobabla. Tamen jam la fakto, ke en Rusio nun ekzistas politiko en la vera signifo…Fortsätt läsaVero kaj mensogo en Rusio

Rusianoj volas repreni sian landon

På svenska “Estas nia lando!” skandis dekmiloj da manifestaciantoj en centra Moskvo sabate posttagmeze. En la plej grandaj manifestacioj post la disfalo de Sovetio la rusoj eliris sur la stratojn por postuli justajn elektojn. La potenculoj ne sciis kion fari. La aŭdaca falsado, kiun la reganta partio, Unueca Rusio, entreprenis por konservi sian parlamentan majoritaton…Fortsätt läsaRusianoj volas repreni sian landon

La Granda Frato havas fortan subtenon

På svenska La kongreso de la reganta partio de Rusio, Unueca Rusio, okazinta dimanĉe la 27-an de novembro, estis spektaklaĉo kiu facile gvidas la pensojn al similaj aranĝoj siatempe reĝisoritaj de la sovetia komunisma partio. Amaskvante alveturigitaj junuloj svingadis flagojn kaj ĥore skandis Putin! Putin! Rusio! Rusio! laŭ manuskripto konfirmita sur la plej alta nivelo.…Fortsätt läsaLa Granda Frato havas fortan subtenon

Ruseska realismo

Se stilekzerci resume, do ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ­ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.…Fortsätt läsaRuseska realismo