La Granda Frato havas fortan subtenon

På svenska

La kongreso de la reganta partio de Rusio, Unueca Rusio, okazinta dimanĉe la 27-an de novembro, estis spektaklaĉo kiu facile gvidas la pensojn al similaj aranĝoj siatempe reĝisoritaj de la sovetia komunisma partio. Amaskvante alveturigitaj junuloj svingadis flagojn kaj ĥore skandis Putin! Putin! Rusio! Rusio! laŭ manuskripto konfirmita sur la plej alta nivelo. La enorma ekrano kiu montris la tute sensulkan kaj mirinde senespriman vizaĝon de la 59-jara Putin siavice pensigis pri la Granda Frato en la fama verko de George Orwell.

La programon enkondukas la filmreĝisoro Stanislav Govoruĥin, kiu antaŭ 22 jaroj aŭtoris la klasikan perestrojkan filmon “Tak ĵit nelzja” (“Ne eblas plu vivi tiel”). Nun li citas Solĵenicin, kiu laŭ li diris, ke Rusio bezonas ne nur liberon, sed antaŭ ĉio firman gvidon, kaj tiu firma gvidanto kompreneble estas Putin. En la koridoroj oni laŭdire poste ŝercis, ke Govoruĥin nun devos fari filmon kun la titolo “Nepras plu vivi tiel”.

Kelkajn momentojn post la komenciĝo de la televida elsendo el la kongreso la konata rusia bloganto Rustem Adagamov tvitas: “Должен признать свою ошибку. ЕР — это не КПСС, это гораздо хуже.” (“Mi devas konfesi mian eraron. Unueca Rusio ne estas la komunisma partio de Sovetio, sed io multe pli aĉa.”)

Se en rusia politiko eblus koincidoj, oni povus diri, ke Unueca Rusio profitis de feliĉa hazardo, pro kiu la parlamento antaŭ kelkaj tagoj konfirmis ke la prezidenta elekto okazos la 4-an de marto. Tio ebligis, ke Unueca Rusio tuj povu aranĝi sian gigantan kongreson kun 11.000 alveturigitaj partoprenantoj por konfirmi sian prezidentkandidaton, nur unu semajnon antaŭ la parlamenta elekto.

Sed en rusia politiko malofte okazas koincidoj, kaj estas tute evidente, ke kaj la parlamenta decido kaj la partia kongreso estas reĝisoritaj por doni al Unueca Rusio laŭeble multe da helpo. Putin kaj Medvedev dum la kongreso faris ĉion eblan por klarigi, ke ajnaj bonaĵoj en Rusio kaj la tuta mondo estas la merito de Unueca Rusio. La citaĵoj tuj iĝis popularaj en la ŝtata televido, kaj sendube estos ripetataj grandkvante dum la restantaj tagoj ĝis la parlamenta elekto.

Formale la tuta dimanĉa aranĝo estis reenscenigo de populara televidspektaklo – temas pri daŭrigo de la partia kongreso, kiu antaŭ du monatoj decidis, ke Putin denove iĝos prezidento kaj Medvedev siavice povos iĝi ĉefministro. Ĉi-foje oni spicis la supon per fermita balotado, en kiu 614 el 614 delegitoj komplete surprize voĉdonis por akcepti Vladimir Putin kiel kandidaton de la partio. Cetere estus malfacile voĉdoni por iu alia, ĉar sur la balotilo estis nur unu nomo. Ja eblas demandi sin, por kio estis bezonataj la aliaj 10.000 ĉeestantoj en la giganta sportejo, sed ja iu devas svingi la flagojn kaj skandi Rusio! Rusio! Putin! Putin!

Neniuj koincidoj permeseblas ankaŭ kiam temas pri la rezulto de la parlamentaj elektoj. Ĉio estas kontrolata. Ekzemple okazas, ke grupestroj de altlernejaj studentoj ricevas ordonojn certigi, ke la tuta grupo voĉdonu por Unueca Rusio, ĉar alikaze ne estos konstruitaj novaj studentaj loĝejoj, avertas la lernejaj gvidantoj. Grupestroj, kiuj aldone aranĝos, ke la studentoj voĉdonu antaŭ la 12-a horo ricevos bonuson de 2.000 rubloj (iom malpli ol 50 eŭroj).

Kaj kial oni voĉdonu antaŭ la 12-a horo? Nu, tion rakontas alia bloganto, kiu dum pli fruaj elektoj estis balotobservanto: pli proksime al la vespero oni ekkomprenas, kiu ne venos, kaj tiam eblas aranĝi, ke aliaj, fidindaj personoj uzu tiujn voĉojn.

Foje okazas, ke la balotejaj funkciuloj telefonas hejmen al la koncernaj personoj kaj demandas, kial tiuj ne venis al la balotejo – efektive oni tion faras por certiĝi, ke ili ankaŭ ne intencas veni, antaŭ ol oni lasas iun alian voĉdoni, rakontas la bloganto. Tial en simila kazo indas diri, ke oni tute ne intencas veni – sed poste oni tamen aperu en la balotejo, duonhoron antaŭ ol finiĝos la balotado. Tiel oni havas grandan ŝancon malkaŝi la okazantan trompon, opinias la bloganto.

Ankoraŭ unu maniero plibonigi la rezulton de Unueca Rusio estas konvinki entreprenistojn ke tiuj devigu siajn dungitojn anonci, ke ili forestos de sia hejmurbo dum la elektotago. Tiel eblas ricevi formularon kiu ebligas voĉdonadon en ajna balotejo – kaj tiam la labordonanto povas postuli al si la formularon kaj transdoni ĝin al la lokaj potenculoj, kiuj povas uzi ĝin laŭplaĉe. Jen kio okazis en la urboparto Sokolinaja Gora (Falka monto) en Moskvo, kie la loka estro ricevis la taskon certigi, ke Unueca Rusio ricevu minimume 58 procentojn el la voĉoj.

Ankaŭ Dio estas sur la flanko de Unueca Rusio. Pri tio ĉiukaze ŝajnas certi la aŭtoritatoj en Volgogrado (antaŭa Stalingrado). Tie distrikta estraro invitis ĉiujn pastrojn de la lokaj ortodoksaj preĝejoj al interparolo por peti tiujn konvinki siajn paroĥanojn voĉdoni por Unueca Rusio. La plej multaj okazaĵoj de tiu speco, ĉu temu pri pastroj aŭ aliaj profesiaj grupoj, restas kaŝitaj, sed ĉi-kaze unu el la pastroj furioziĝis kaj blogis pri la afero.

Antaŭ ĉio la premo flanke de la reganta partio trafas la dungitojn kies salajro venas el la ŝtata, regiona aŭ municipa buĝeto, kaj la pensiulojn. Kiam la urbestro de Iĵevsk, Denis Agaŝin, renkontis pensiulojn, tiuj eksciis, ke ili povos ricevi pli da mono – sed nur voĉdonante por Unueca Rusio. Se Unueca Rusio ricevos minimume 51 procentojn el la voĉoj, la subvencioj al pensiulaj organizaĵoj estos altigitaj je 500.000 rubloj, se Unueca Rusio ricevos minimume 54 procentojn la altigo estos 700.000 rubloj, kaj se Unueca Rusio ricevos pli ol 60 procentojn, la altigo estos tuta miliono.

Hazarde li estis kaptita, ĉar unu el la pensiuloj filmis lin per sia poŝtelefono, sed apenaŭ temas pri unufoja okazaĵo. Estas ĝenerale konate, ke lokaj administraj organoj antaŭ la elekto ricevas plancelojn, kiujn ili plenumu por konservi la favoron de pli altaj instancoj. Kaj neniu volas perdi la favoron, ĉar la tuta mono kaj la tuta potenco troviĝas en Moskvo, kiu kiam ajn facile povas ŝanĝi la lokajn potenculojn.

Precize kiel la lokaj estroj plenumas sian planon ŝajnas esti ilia propra afero, sed preferinde ili ne estu kaptitaj. Sed se ili ja estas kaptitaj, ankaŭ tio ne tro gravas. La aŝfilmita urbestro Denis Agaŝin klarigis, ke li ne parolis al la pensiuloj kiel urbestro, sed kiel “privatulo”, kaj estis trafita nur de bagatela punpago de 2.000 rubloj – 48 eŭroj, hazarde precize same multe kiel oni promesis al la grupestroj de altlernejaj studentoj, por ke tiuj aranĝu, ke la studentoj voĉdonu antaŭ la tagmezo.

Samtempe oni ne forgesu, ke relative multaj rusianoj efektive ŝatas Putinon kaj lian bandon, ĉu pro tio ke mankas alternativo, ĉu pro tio ke ili kredas je tio kion ili vidas en la ŝtata televido, ĉu pro tio, ke ilia vivo efektive iĝis pli bona dum Putin, ĉu pro kombino de la menciitaj faktoroj. Laŭ la sociologia instituto Levada 53 procentoj el tiuj, kiuj planas voĉdoni intencas doni sian voĉon al Unueca Rusio. Ja alta cifero, sed en novembro 2007, same iom antaŭ la parlamentaj elektoj, la cifero estis 66 procentoj.

Oni povas kompreneble diskuti, kiel multe tiaj opinisondadoj efektive signifas en socio kie la gvidanta partio tute superregas la amaskomunikilojn kaj povas uzi ĉiujn potencrimedojn de la ŝtato favore al si mem. Jen kion respondis la konata Peterburga sociologo Ella Panejaĥ, kiam mi demandis al ŝi:

Ella Panejach– Oni povas fidi la ciferojn “supren” (neniu homo mensogos kaj asertos ke li ne subtenas Unuecan Rusion, se li efektive ja subtenas la partion), sed oni ne povas fidi la ciferojn “suben” (parto el la subteno povas esti falsa – homoj timas diri, ke ili ne subtenas la regantan partion). Alivorte: kiam la ciferoj falas, oni ne povas scii, ĉu tio estas ĉar la homoj malpli ŝatas Unuecan Rusion, aŭ ĉu simple malpli multaj timas konfesi tion.

Kiel rapide kaj en kiu direkto povus ŝanĝiĝi la ciferoj, se aperus serioza politika alternativo, kiu havus aliron al la ĉefaj amaskomunikiloj?

– Ne eblas diri kio okazus pri la publika opinio lige kun ŝanĝo de reĝimo. Tio signifus tian traskuon de la kapoj, ke oni ne povas eksterpoli ion ajn. Kaj sen ŝanĝo de reĝimo, de kie povus aperi tia politika alternativo?

Tiuj, kiuj scias la rusan, povas legi pli pri interpretado de rusiaj opiniesploroj en elstara artikolo de Ella Panejaĥ sub la titolo Рейтинг Большого брата La subteno de la Granda Frato. La titolo denove pensigas pri la bildo de Vladimir Putin sur la enorma ekrano. Jen kion ŝi interalie skribas:

Правильный человек на миру барину-государству старательно кланяется (ибо подозревает барина в недюжинной злопамятности и склонности к провокациям), выкидывая из головы его, барина, существование в следующую же минуту. Такому только намекни, что большой брат смотрит, и он уже готов. Не от доверия заявляет себя сторонником большого брата – как раз от недоверия.

Ĝuste pensanta homo en publika loko zorge kliniĝas antaŭ la ŝtata moŝto (ĉar li suspektas, ke la moŝto intence provas provoki misagojn kaj eterne memoras tiujn) sed en la sekva momento la sama homo komplete forĵetas el sia kapo la ekziston de la moŝto. Al tia homo sufiĉas aludi, ke la granda frato vidas lin, kaj li jam pretas por ĉio. Ne pro fido li konfesas sin subtenanto de la granda frato – sed ĝuste pro malfido.

Se temas pri la elektoj en la venonta dimanĉo, do la granda demando estas, ĉu Unueca Rusio sukcesos konservi sian majoritaton de du trionoj, kiu donas al la partio la ŝancon laŭplaĉe ŝanĝadi la konstitucion, aŭ ĉu la partio devos kontentiĝi je simpla majoritato. Tio siavice grandparte dependos de tio, kiom da energio oni pretas investi en plibeligadon de la elektorezulto. Ajnan praktikan signifon la rezulto malhavas.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

8 svar på ”La Granda Frato havas fortan subtenon”

En Rusio okazas mirinde rapida falado de la populareco de Unueca Rusio. Diversaj retaj enketadoj (ne tro profesiaj, konfesinde), okazintaj dum lastaj tagoj, montras la popularecon de UnR je niveloj 5-10%.

Parte pro tio okazas tiuj stultaĵoj flanke de la reganta partio pri malpuraj elekto-trukoj (kiuj eĉ plie faligas ĝian popularecon).

Do, povas esti, ke Unueca Rusio ne ricevos majoritaton. Multo dependas de tio, kiom multajn pliajn stultaĵojn oni faros, provante eviti tiun rezulton.

> Do, povas esti, ke Unueca Rusio ne ricevos majoritaton.

Se oni kalkulus ĝuste – jes, probable ne ricevos. Sed la ŝtata televido kaj aliaj amaskomunikiloj tutegale raportos pri “brila venko” de “Unueca Rusio”.

Kaj la biomaso, kiun dum 20 jaroj oni insiste dekutimigis de pensado – ja kredos…

Fakte, la granda plejmulto simple ne venos al la balotpunktoj, ĉar tute ne emas partopreni la klaŭnan spektaklon – estas atendata spontanea bojkoto. Mi supozos, ke la balotejojn REALE vizitos ne pli ol 10-15% da balotrajtaj personoj. (Inter diversspecaj opoziciuloj – dekstraj, maldekstraj, naciismaj kaj ĉiuj veteraj okazas flamaj diskutoj, kiel pli efike bpkkoti, sed la popolo agos simple – ne venos!)
Kaj pri opinizondado: ne kredu al diversaj ciferoj, kiujn publikigas diversaj “sendependaj” sociologiaj centroj, kiel Levada ks.: la ciferoj pri subteno de Putin kaj Unueca Rusio estas ĉe ili ial (!) proksimume 10-oble pli altaj, ol diras vere sendependaj (eĉ se ne “profesiaj”) esploroj.
Sed la rezulto kompreneble estos tute alia: oni anoncos, ke voĉdonis minimume 25%, kaj ke UR ricevis minimume 70%… Nu, kredu la kredemuloj!
Do, kio reale nun okazas, estas plena fremdiĝo inter la popolo kaj la povo. Ili ne preskaŭ ne rimarkas kaj tutcerte ne fidas unu la alian. Estas kvazaŭ du tute apartaj mondoj. Per kio (kaj, pli grave, kiam) tio finiĝos, oni ne povas antaŭdiri, sed ja finiĝos – ĉu Putin jam estos “elektota”, ĉu ne.
…En januaro 1917 la tuta popolo ege amis Nikolaon la 2-an…

Mi fidas al la rezultoj de Levada multe pli ol al la rezultoj de opinisondado interne de iu aparta politikema socia tavolo aŭ iu reta forumo (kvankam ankaŭ tiuj gravas). Sed krom ili ekzistas loĝantoj de etaj vilaĝoj, pensiuloj, armeanoj (kies salajro tute hazarde duobliĝis) ktp ks. Ne parolante pri la amasa politika indiferentemo.

Estas tute verŝajne ke Unueca Rusio reale havos duonon de la voĉoj. Se ĉio pasos pli-malpli trankvile. Sed se antaŭ aŭ tuj post balotoj iĝos publike konata iu aparte aroga falsigado, tio povus eksplodigi la socian opinion.

Sufiĉe multaj arogaj falsigadoj jam iĝis konataj (mi listigis kelkajn ĉi-supre), sed ili iĝis konataj nur inter tiuj homoj, kiuj kapablas kaj kutimas sekvi pli-malpli sendependajn amaskomunikilojn. La ŝtata televido kompreneble ne rakontis nek rakontos pri tiaj kazoj.

La rezultoj de Levada kredeble estas tre fidindaj rilate tion, kion la homoj respondis. Aliflanke la respondoj ne nepre rekte kongruas kun tio, kion la homoj pensas, kiel en sia artikolo bone montras Ella Panejaĥ.

Dankon pro honesta artikolo, pro tio ke vi portas al la mondo la veron pri abomenaĵoj en Rusio.

(Malgranda korekteto: koncerna distrikto en Moskvo nomiĝas ne “Spokojnaja gora (Trankvila monto)”, sed Sokolinaja Gora (Falka monto).

Jes, KPSU almenaŭ ne ignoris la ŝtatajn leĝojn k ne estis tiom emfaze cinika. Ĝi havis ideologion – tute allogan, justan, noblan (alia afero – ke tio ne ĉiam konformis al realo). Sed la nuna potencpartio havas nenian ideologion. La sola “ideo”, kuniganta ilin: estu ŝafe obeema al Putin, glorigu lin – k tiam oni al vi permesos rapide fari karieron k iom ŝteladi – konforme al grandeco de via posteno…

Mia amiko en sia blogo (legebla-komentebla nur por liaj ret-amikoj, sed tiuj multas) antaŭ kelkaj tagoj aranĝis demandadon: por kiu partio vi voĉdonos.
Respondis 99 personoj. Homoj tute diversaj, sola komuna trajto estas – intelekt-nivelo pli alta ol la averaĝa.
Jen la ciferoj:
КПРФ – 33,75%
Яблоко – 30,00%
СР – 13,75%
ЛДПР – 12,50%
Не проходят в Думу из-за семипроцентного барьера
Единая Россия – 6,25%
Остальные какие-то партии – 1,25% на всю честную компанию, считая с масонскими ложами
Испорченных бюллетеней – 2,5%

(se iu ne legas ruse:
KPRF – 33,75%
“Pomo” (partio de Javlinskij) – 30,00%
“Justa Rusio” (de Mironov) – 13,75%
LDPR (de Ĵirinovskij) – 12,50%
——–
Ne trairas en la Dumon pro 7%-a bariero:
“Unueca Rusio” (de Putin) – 6,25%
ceteraj partioj entute – 1,25%
fuŝitaj, nevalidaj bultenoj – 2,5%

Do oni povas konkludi…

Stängt för kommentering.