Ĉu Aleksej Navalnij iĝos la rusia Le Pen?

Ĉi-semajne la plej populara opozicia politikisto de Rusio anoncis, ke li mem ja ne ĉeestos la klare ksenofobian manifestacion, nomatan Rusa marŝo – sed ke li admonas ĉiujn kiuj povas partopreni la marŝon.

På svenska

marshĈi-semajne la plej populara opozicia politikisto de Rusio anoncis, ke li mem ja ne ĉeestos la klare ksenofobian manifestacion, nomatan Rusa marŝo – sed ke li admonas ĉiujn kiuj povas partopreni.

La diskuto en la opoziciaj cirkloj eksplodis post la diskonigo de Aleksej Navalnij. Ĉiuj konataj komentistoj havis opinion pri la elpaŝo, kaj la prijuĝoj variis de kompleta distanciĝo al pragmataj rezonadoj pri tio, ke lerta politikisto devas povi sidi sur dek seĝoj samtempe, ne nur du.

La plej kutima konkludo inter subtenantoj de Navalnij tamen ŝajnas esti, ke li faris mallertan politikan eraron kaj ke li devus repensi. Apenaŭ, respondas Navalnij.

Aleksej Navalnij neniam kaŝis, ke li estas rusa naciisto. Jen kion li diris, kiam mi intervjuis lin antaŭ iom pli ol du jaroj:

Mi ja estas naciisto. Mi opinias, ke oni devas povi diskuti kontraŭleĝan enmigradon, la etnan krimecon kaj la banditan reĝimon en Ĉeĉenio kaj aliaj partoj de norda Kaŭkazio.

Antaŭ du jaroj, unu monaton antaŭ la parlamenta elekto de 2011, li mem partoprenis la Rusan marŝon kaj parolis sur la sama scenejo kiel pluraj konataj ekstremnaciistoj, inter tiuj Ivan Belov, la fondinto de la poste malpermesita ksenofobia organizaĵo DPNI. Belov efektive nomiĝas Potkin, la alprenita nomo Belov venas de la vorto “belij”, “blanka”.

Navalnij persone konas Belov-Potkin, kaj pli frue plurajn fojojn publike defendis la politikon de DPNI. Tion li faris ankaŭ en mia interjvuo somere de 2011. Sed la lastajn du jarojn lia ligo kun radikalaj rusaj naciistoj ĉiam pli marĝeniĝis, post kiam li unue iĝis la plej videbla gvidanto de la protesta movado en Moskvo, kaj poste gajnis 30 procentojn el la voĉoj en la ĉi-aŭtuna elekto de urbestro en Moskvo.

Dum la urbestra elekto Navalnij donis la impreson de relative modera naciisto, speciale kompare kun la efektiva urbestro Sergej Sobjanin, kiu antaŭ la elekto organizis enormajn raziojn kontraŭ enmigrintoj. La razioj ricevis multe da atento en la ŝtate kontrolataj amaskomunikiloj, samkiel la provizora tendaro en industria distrikto en nordorienta periferia distrikto de Moskvo, kie multaj el la arestitoj poste estis malliberigitaj.

kub1Rilate enmigrintojn Navalnij dum la elekta kampanjo ĉefe parolis pri tio, kiel koruptitaj oficistoj gajnegas monon pro tio ke enmigrintoj el Centra Azio en la praktiko estas uzata kiel sklavlaboristoj, kaj postulis enkondukon de vizoj por centraziaj landoj – tute legitima politika starpunkto, eĉ se decido ne vere troviĝas en la kompetento de urbestro.

Sur siaj ”agitkuboj” (moveblaj reklamŝildegoj) Navalnij promesis ”solvi la problemon de kongraŭleĝaj migrantoj”, malpermesante al entreprenoj, kiuj dungas kontraŭleĝajn laborantojn, ricevi urbajn mendojn. Sur la sama kubo troviĝas stranga diagramo, kiu montras, ke pri 50% el la krimoj en Moskvo kulpas eksterurbanoj. Tiu cifero venas de la polico, sed la aserto, ke 20% estus kontraŭleĝaj migrantoj ŝajnas tute elpensita. Efektive pri preskaŭ 20% el la krimoj kulpas eksterlandanoj, sed tio tute ne estas la sama afero kiel kontraŭleĝaj migrantoj. Krome la krimoj de eksterlandanoj ofte temas pri tio, ke ili laŭ la polico ne havas la ĝustan stampon en sia pasporto. Kial la cifero 50% entute estus interesa ne klaras – la plej granda parto el tiuj krimintoj supozeble loĝas en iu el la antaŭurboj de Moskvo. Sed kompreneble la diagramo aspektas pli imprese tiel.

Unu fojon dum la elekta kampanjo li klare elmontris la ksenofobian sintenon, kiu estas relative disvastiĝinta inter multaj Moskvanoj. Laŭ ofta opinio, viroj el Nordkaŭkazio (kiu estas parto de Rusio) demonstras malestimon al rusaj tradicioj, kiam ili dancas kaŭkaziajn popoldancojn en Moskvo. En intervjuo en la radiostacio Eĥo Moskvi li promesis malpermesi tiajn dancojn en publikaj lokoj, se li estos elektita.

En la sama intervjuo li ankaŭ defendis falsajn informojn en lia kampanja materialo, laŭ kiuj pri duono de la krimoj en Moskvo kulpus enmigrintoj. Efektive la statistiko temis pri tio, ke pri duono el la krimoj kulpis personoj ne loĝregistritaj en Moskvo, kio estas tute alia afero.

La plej multaj el la subtenantoj de Navalnij en Moskvo apartenas al la edukita kaj relative liberala meza klaso, kaj multaj ekkredis, ke Navalnij komencis malfortigi sian naciismon por ne fortimigi siajn kernajn elektantojn. Pasintjare Navalnij anoncis, ke li malsanas, kiam estis la tempo de la Rusa marŝo, kaj tial ne partoprenis.

Ĉi-jare li do diskonigis ke li ne intencas partopreni en la Rusa marŝo, kio en si mem ne estis granda surprizo. Pli surprize estis, ke Navalnij ne nur neniel distanciĝis de la klare ksenofobia aranĝo, sed male esprimis sian plenan subtenon al ĝi, kaj instigis ĉiujn partopreni. Ke li mem elektis resti hejme laŭ li temis pri tio, ke ŝtata televido alikaze filmus lin en ĉirkaŭaĵo de nazie salutantaj junuloj, kaj poste montradus tion en la daŭro de tri monatoj.

Inter la unuaj kiuj respondis estis la plej populara aŭtoro de Rusio, Boris Akunin (Grigorij Ĉĥartiŝvili):

Выходит, я ошибался, полагая, что националистическая чушь была для Алексея Навального юношеским недугом, которым он уже отболел. Не отболел. А это означает (во всяком случае, для меня), что до политика общероссийского уровня этот человек еще не вырос. Может быть, со временем. Способности у него для этого имеются, но одних способностей тут недостаточно.

Evidentiĝas, ke mi eraris, supozante ke tiu naciisma rubo estis por Aleksej Navalnij junaĝa misfarto, de kiu li jam saniĝis. Li ne saniĝis. Kaj tio signifas (ĉiukaze por mi), ke li ankoraŭ ne kreskis ĝis la nivelo de tutlanda politikisto. Eble tio okazos kun la paso de la tempo. La kapablojn por tio li havas, sed nuraj kapabloj ĉi tie ne sufiĉas.

La interreta guruo Anton Nosik opiniis, ke pleje tamen gravis la decido de Navalnij ne partopreni la Rusan marŝon:

Бориса Акунина не устроили доводы, которыми Навальный объяснил это своё решение, а мне, наоборот, кажется, что в данном случае поступок важней любых слов.
Ничего страшного в том «просвещённом национализме», о котором мечтает Навальный, я не вижу.

Boris Akunin ne kontentis pri la kialoj, per kiuj Navalnij klarigis ĉi tiun sian decidon, sed al mi male ŝajnas, ke en ĉi tiu kazo la ago pli gravas ol ajnaj vortoj.
Mi vidas nenion teruran en tiu “klera naciismo”, pri kiu revas Navalnij.

La satiristo Viktor Ŝenderoviĉ, kiu antaŭ la urbestra elekto konvinke argumentis, ke ĉiuj demokratoj voĉdonu por Navalnij, ĉar voĉo por Navalnij estas voĉo por demokratio kaj veraj elektoj, resumis sian sintenon al la formulo de Navalnij en kelkaj trafaj frazoj:

Попытка Алексея Навального пройти между струйками не кажется мне удавшейся.
Либо иди на свой марш, вот какой есть, с зигами и группой “Коловрат”, либо не призывай других.

La provo de Aleksej Navalnij pasi inter la gutoj ne ŝajnas al mi sukcesa. Aŭ vi iru al via marŝo, tia kia ĝi estas, kun naziaj salutoj kaj la [nazieca] bando Kolovrat, aŭ vi ne alvoku aliajn iri.

”Pasi inter la gutoj” estas aludo al malnova sovetia ŝerco pri Anastas Mikojan, kiu estis elektita al la interna cirklo de la komunista partio en 1923, kaj tute nekredeble sukcesis travivi ĉiujn politikajn kursoŝanĝojn kaj purigojn. Jen kiel sonas la ŝerco:

Pluvegas. Mikojan devas kuri dekon da metroj de la pordo de la Centra Komitato ĝis la atendanta aŭto.
– Anstas Ivanoviĉ, prenu ombrelon!
– Neniu problemo, mi pasos inter la gutoj!

La ĵurnalisto Natalija Gevorkjan opinias ke la liberaluloj simple trompis sin mem, kiam ili pensis ke Navalnij estas unu el ili:

Либеральной интеллигенции очень хотелось верить, что они нашли своего лидера. А это лидер, но не их. И в их заблуждении Навальный точно не виноват.
/…/
Я знаю людей, которые отказывают в доверии Навальному потому, что он либерал. И знаю тех, кто не сможет его поддерживать, потому что националист. Это все же разные группы поддержки, и тех, кого не отпугивает национализм, больше. Чистая прагматика заставляет политика это учитывать.

La liberala inteligencio tre volis kredi, ke ili trovis sian gvidanton. Kaj ja estas gvidanto, sed ne la ilia. Kaj pri tiu miskompreno evidente kulpas ne Navalnij.
/…/
Mi konas homojn, kiuj ne donas sian fidon al Navalnij, ĉar li estas liberalulo. Kaj mi konas tiujn, kiuj ne povas subteni lin, ĉar li estas naciisto. Tio tamen estas diversaj grupoj de subteno, kaj tiuj, kiujn ne timigas naciismo, estas pli multaj. Pura pragmatismo devigas politikiston konsideri tion.

Maksim Mironov, profesoro ĉe la mondfama komerca altlernejo IE Business School en Madrido, rezonas simile kiel Gevorkjan, sed el alia perspektivo. Mironov konsentas kun Akunin kaj Gevorkjan, ke naciisto ne povas esti gvidanto de la liberaluloj. Sed tion ankaŭ ne volas Navalnij – anstataŭe li devas lerni sidi sur dek seĝoj samtempe, samkiel Putin, opinias Mironov:

Навальному предстоит бороться не с либеральными коллегами за лидерство в общедемократическом фронте, а с Владимиром Путиным – за сердце медианного избирателя. Отказавшись участвовать в «Русском марше», Навальный потерял сторонников среди радикальных националистов. Сказав, что поддерживает основные идеи «Русского марша», – потерял сторонников среди радикальных либералов. Но в целом этот шаг сделал его ближе к среднему россиянину, который не приемлет «зиг хайли», но которого беспокоит проблема миграции.

Navalnij havas antaŭ si batalon ne kun siaj liberalaj kolegoj pri la estreco en la ĝenerale demokratia fronto, sed kun Vladimir Putin, pri la koro de la mediana elektanto. Rifuzante partopreni en la Rusa marŝo Navalnij perdis subtenantojn inter radikalaj naciistoj. Dirante, ke li subtenas la bazajn ideojn de la Rusa marŝo li perdis subtenantojn inter radikalaj liberaluloj. Sed sume ĉi tiu paŝo proksimigis lin al la mezuma rusiano, kiu ne akceptas naziajn salutojn, sed kiun maltrankviligas la problemo de enmigrado.

Supozeble Mironov kaj Gevorkjan ĝenerale pravas. Aleksej Navalnij estas ekstreme lerta politikisto, kaj politikistoj kiuj volas sukcesi devas konsideri, kion volas la elektantoj. La naciisma etoso en Rusio estas forta, ĝin eluzas la regantoj, kaj ne tre surprizas, ke ankaŭ opoziciaj politikistoj volas profiti de ĝi.

marsch07Sed opozicia politikisto devas ankaŭ zorgi ne fortimigi siajn kernajn elektantoj. La aktivuloj, kiujn Aleksej Navalnij sukcesis arigi ĉirkaŭ si ne estas unuavice naciistoj. Ili estas junaj, bone edukitaj homoj, kiuj volas vidi demokratiajn ŝanĝojn en Rusio. Ilia opinio pri tio, kio estas ĝusta kaj kio ne, apenaŭ malgravas al Navalnij, kaj ĝuste por ne fortimigi ilin li ne volas esti filmita inter ekstermistaj naciistoj.

Navalnij parolas pozitive pri “respektinda naciismo de eŭropa speco”, io kio laŭ lia espero do ne fortimigos liajn elektantojn, kiel faras naziaj salutoj. Kiel ekzemplon de respektinda eŭropa naciismo li mencias Front National, la partion de Le Pen, kiu almenaŭ laŭ unu opinisondado ĝuste nun estas la plej populara partio en Francio.

Что же теперь объявим бойкот французским круасанам? Или прямо скажем: французам можно, а русским нельзя?

Kaj kion, ĉu nun ni deklaru bojkoton kontraŭ francaj kornobulkoj? Aŭ ĉu ni rekte diru: francoj rajtas, sed rusoj ne rajtas?

En okcidenteŭropa kunteksto la politiko de Le Pen ja aspektas ekstrem-naciisma. Sed en Rusio Le Pen ne nepre trovus sin tre distance de la meza fluo de politiko. Rusa variaĵo de Front National situus klare maldekstre ekzemple de Ĵirinovskij, kiu volus limigi naskadon de infanoj en Nordkaŭkazio kaj izoli la regionon de la cetera Rusio per pikdrato. Sed tamen tute ne klaras, ĉu ĝuste en tiu loko en la politika spektro la subtenantoj de Navalnij sentus sin pleje hejme.

marsch11 En sia dua blogaĵo pri la temo Navalnij ripetis ankaŭ, kion li mem opinias adekvataj naciismaj politikaj postuloj, kiujn li mem subtenas:

  • Ĉesigu la subtenon al Ĉeĉenio, ŝtato en ŝtato kiu ne obeas la samajn leĝojn kiel la cetera Rusio.
  • Ĉesigu la islamigon de Kaŭkazio kaj de kelkaj el la naciaj respublikoj ĉe Volgo.
  • Donu rusian civitanecon al ĉiuj rusoj, kiuj mem estis aŭ kies gepatroj estis civitanoj de Sovetio.
  • Limigu la enmigradon kaj enkonduku vizojn por la landoj en Kaŭkazio kaj Centra Azio.

Neniu el tiuj postuloj estas aparte tabua en Rusio. La demando kompreneble estas, kion signifas ekzemple “ĉesigi islamigon”, aŭ ĉu vere estus konstrue disdoni rusiajn pasportojn al granda parto de la loĝantaro de Ukrainio.

Tamen ne tiuj proponoj, sed lia subteno al la Rusa marŝo estas tio, kio gvidis al publika debato kaj subigis Navalnij al multe da kritiko el diversaj anguloj ene de la opozicia movado.

Plej gravas ajnakaze ne la publika debato, sed tio, kion diros al Navalnij liaj plej proksimaj kunlaborantoj. Pluraj el ili certe povus pensi pri pli taŭgaj eŭropaj idoloj ol Marine Le Pen.

Ĉi-jare Navalnij post longa pripensado detenis sin de partopreno en la Rusa marŝo – por ne forpuŝi siajn subtenantojn. Oni povus ja esperi, ke venontjare li ankaŭ ne admonos aliajn partopreni. Sed sendepende de tio, kiun vojon li elektos, li jam atingis ion gravan dum la pasintaj du jaroj. Li montris, ke ankaŭ en Rusio eblas veki engaĝiĝon por demokratio kaj popolaj iniciatoj.

Ni scias, ke demokratio estas mankohava sistemo, kiu povas gvidi al tute nedeziritaj rezultoj. Sed ankoraŭ neniu elpensis ion pli bonan.

Fotoj de la Rusa marŝo 2013 el la blogo de Ilja Varlamov.

Foto de la agitkubo de Navalnij: Anna-Lena Laurén

Mer på temat:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

9 svar på ”Ĉu Aleksej Navalnij iĝos la rusia Le Pen?”

Dankon pro la artikolo. Estas vere zorgige ke la alternativo al Putin estas same naciisma politikisto kia Navalnij. Ĉu ne estas aliaj ŝancoj?

La afero ne estas tute tiel simpla. Ne nepre Navalnij estas alternativo al Putin. La alternativo estas demokratio. Kaj ĉu vere Putin estas naciisma politikisto? Plej bone estus, se iuj rusiaj esperantistoj volus komenti kaj diri sian opinion.

Putin estas multe malpli etno-naciisma ol Navalnij, ĉar li agas kaj pensas federaci-nivele, atentante pluretnismon de Rusio. Sekve tiu kampo restas libera por opociziuloj kaj pluraj el ili faras la politikan karieron dank’al kaj per naciismo.

La problemo estas, ke en nia socio estas multe da naciismo, kaŭze de historia pluretnismo kaj amasa ekonomia enmigrado de lastaj jardekoj (dua loko tutmonde post Usono).

Problemo pri naciisma ideologio en Rusio estas sufiĉe specifa, kaj ege diferencas de tio, kio estas en plejparto de eŭropaj landoj: plejparto el ili (sola evidenta escepto estas nur Hispanio) estas monoetnecaj (kaj atingis tion rezulte de longa politika evoluo), sed Rusio estas pluretna ŝtato kun fortaj spuroj de eĉ multe pli granda pluretneco (imperio, se vi preferas tiun ne tro klaran terminon). Do, unu el la naturaj tendencoj de politika evoluoo de Rusio estas ĝia transformo al monoetneca ŝtato, kiel Svedio aŭ Suomio (ambaŭ havas nesvedajn kaj ne finnajn komunumojn en kvanto kaj situo de lokaj minoritatoj). Naciismo estas natura akompano de tiu procezo, ni, fakte, observas la duan akton de tio, kio okazis antaŭ 25 jaroj en USSR.

Jes, certe, post 25 jaroj aperis novaj faktoroj kaj kondiĉoj (gastlaboristoj ks.), aperis generacioj, kiuj tion, kio okazis tiam ne povas memori, sed povas okazi, ke nun finiĝas tio, kio tiam estis ne finita. Almenaŭ, la Norda Kaŭkazio (plene aŭ plejparte) secesias.

Ĉio cetera estas nur akcesora ideologia ornamaĵo, laŭ kio liberalaj tavoloj de la socio naciiĝas, kaj Navalnyj, havanta ĉiujn entojn de la popola gvidoro (por la meza klaso sendube!) esprimas.
Al tiu tendenco povus kontraŭstari nur internaciisma maldekstrularo, eble kun maldekstraj liberaluloj, sed ili nun en Rusio draste mankas. Kaj, eĉ se fortaj internaciismaj grupoj ekzistus, ili devus havi seriozan allogan kaj por kaŭkazanoj kaj por rusoj el aliaj partoj de Rusio projekton, kiu povus savi la ŝtaton en la nunaj limoj. Mi ian tian projekton ne konas – do, la nova etapo de la disfalo de Rusio neeviteblas, kaj Navalnyj, ĉu tio plaĉas al mi/vi/ili aŭ ne, certe fariĝos la sekva prezidento de Rusio :-(

Sed estu trankvila – li ne estas Le Pen aŭ io simila, ĉar lia historia tasko estas tute alia – kreo de laŭeble unuetneca liberaldemokratia ŝtato (en ŝrumpitaj limoj), kaj lia naciismo estas pure situacia.

Kial liberaldemokrata ŝtato devas esti unuetna?

Liberal-demokrata ŝtato ne nepre devas esti unuetna, sed plejparte en la historio estis tiel. Kiel tio estas atingata, estas alia afero: estis vojo de divido de imperio je pluraj unuetnaj pecoj (kiel okazis, ekzemple, al Aŭstria monarkio), povas esti politiko de asimilo de ĉiuj popoloj de la ŝtato je unu etno (jakobena projekto, sukcesinta en Francio, sed ne sukcesinta en Hispanio), sed, almenaŭ en Eŭropo, liberal-demokrata ordo plejparte bone kaj glate ekfunkciis kiam estis aplikata al la unuetnaj ŝtatoj. Eĉ federaciaj projektoj funkcias ne ĉiam glate – ni bone konas secesiajn tendencojn en Kebekio kaj eĉ en Skotlando.

Mi ne insistas, ke kreo el Rusio de unuetna ŝtato estas la sola ebleco por establo en ĝi de klasika liberal-demokratia ordo, sed tiu tendenco nuntempe ĉiam pli fortiĝas, kaj liberaltendencaj tavoloj en la lando ĉim pli inklinas al ĝi. Do, naciismon de la opoziciaj liberaluloj oni devas konsideri ĉefe en tiu kunteksto.
Certe, tio kontraŭstaras al la baza sinteno de la nuna povo (“Putin”), kiu inklinas al la projekto de kreo de la civila etnemiksita nacio, simila al la usona aŭ brazila modelo (kaj kio pli respondas al la ĝenerala inklino de normalaj liberaluloj), sed ĝuste opozicieco puŝas la mezklasajn kontraŭulojn de la nuna registaro al opoziciaj tendencoj ĉiurilataj – do, la projekto de unuetna rusa ŝtato tie aŭtomate populariĝas.

Dankon, interese. Sed ŝajnas al mi, ke la koncepto de naci-ŝtato apartenas pli al la 19-a jarcento ol al la 21-a. Kaj granda parto de la rusia liberala opozicio NE estas naciisma, tion ja montras la kritiko kiun ricevas la subteno de Navalnij al la Rusa marŝo. Aŭ almenaŭ granda parto ne estas SAME naciisma kiel Navalnij.

Stängt för kommentering.