Sakraĵoj minacas la ŝtatan sekurecon

Tabuaj vortoj estas danĝeraj en Rusio. Ĉi-semajne la ekologia aktivulo Jevgenij Vitiŝko estis arestita pro akuzo, laŭ kiu li sakris ĉe bushaltejo. Li verŝajne restos en malliberejo ĝis februaro 2017.

På svenska

vitisjkoTabuaj vortoj estas danĝeraj en Rusio. Ĉi-semajne la ekologia aktivulo Jevgenij Vitiŝko estis arestita pro akuzo, laŭ kiu li sakris ĉe bushaltejo. Li verŝajne restos en malliberejo ĝis februaro 2017.

La libereco de Jevgenij Vitiŝko jam estis limigita – li ne rajtis forlasi sian hejmurbon Tuapse, kiu situas sepdek kilometrojn norde de la olimpika Soĉi. Li tamen planis pasigi la semajnon en Soĉi, kie li intencis prezenti raporton pri la stato de la medio. Lunde matene li tial veturis al la loka policejo por peti vojaĝpermeson.

KIam li eliris tra la policeja pordo li estis arestita. Pro suspekto pri ŝtelo, oni unue diris. Post kelkaj horoj li eksciis, ke li laŭ du atestantoj laŭte sakris sur la bushaltejo apud la policejo.

Kiam mi telefonas al la ekologia aktivulo Jelena Ŝmakova en Tuapse, ŝi rakontas, ke Vitiŝko neniam estis pli proksime ol cent metrojn de la bushaltejo. Laŭ ŝi la atestoj estas elpensitaj, kaj la sola celo de la aresto estis malhelpi ke Vitiŝko forlasu la urbon. Cetere li veturis per aŭto al la policejo, do ne verŝajnas, ke li intencis reveturi per buso.

Sed la juĝisto ne interesiĝis pri tiaj rezonadoj. Li entute ne volis aŭdi atestantojn. La du skribaj atestoj estis voĉlegitaj, kaj Vitiŝko estis kondamnita al dek kvin tagoj en arestejo pro krudaj sakraĵoj eldiritaj en publika loko. La krimo nomiĝas negrava huliganismo. La veturo al Soĉi estis nuligita.

Tio estas bedaŭrinda, ĉar unu aŭ alia eksterlanda ĵurnalisto eble interesiĝus pri lia rakonto – kiel li kune kun alia ekologia aktivulo, Suren Gazarjan, multe laboris por esplori la cirkonstancojn de kontraŭleĝaj lukskonstruaĵoj en protektita zono ĉe la bordo de la Nigra maro. Plej multe da atento ricevis la riveloj pri enorma, novkonstruita palaco, kiu ŝajne apartenas al obskura entrepreno en Kipro, sed kiun protektas la gardistaro de Vladimir Putin, kaj kiun vizitas la luksjakto de Putin.

Gazarjan kaj Vitiŝko ankaŭ kampanjis kontraŭ alia lukskonstruaĵo, kiu laŭ iliaj esploroj apartenas al la severa guberniestro en Krasnodar, Aleksandr Tkaĉov. La konstruado de la palaco okupis arbaran terenon kaj pecon de la marbordo, kiuj laŭ la aktivuloj devus esti alireblaj por la publiko.

Suren Gazarjan estis en 2012 akuzita pri mortminaco kontraŭ la gardistoj ekster la palaco de Putin. Laŭ la atesto de la gardistoj li “svingis ŝtonon”. La forta premo flanke de la aŭtoritatoj fine devigis lin peti azilon en Estonio, kie li nun loĝas.

La sakranta buspasaĝero Jevgenij Vitiŝko lastatempe estis juĝita al tri jaroj en laborkolonio pro tio, ke li skribis la malbelajn vortojn “La arbaro estas komuna” sur barilon kiu oficiale neniam ekzistis, ekster la alia palaco, kiu laŭ la aŭtoritatoj ne apartenas al Tkaĉov.

Atendante la pritrakton de sia apelacio li do ne rajtas forlasi sian hejmurbon Tuapse. Nun li krome estas malliberigita pro sakrado ĝis la 18-a de februaro. Tre oportune la pritrakto de la apelacio ĵus estis fruigita al la 12-a de februaro, kio en la praktiko signifas, ke li kredeble ne eliros el la malliberejo antaŭ februaro 2017.

Sed tio estas neevitebla. Oni ja ne rajtas sakri ĉe bushaltejo, tia estas la leĝo en Rusio. Kaj specife ĝi validas, kiam temas pri ĝenaj kritikantoj de konstruprojektoj ĉirkaŭ la olimpikoj, tute sendepende de tio, ĉu tiuj efektive troviĝas ĉe la haltejo aŭ ne.

Pli pri la temo

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.