Etikett: elektoj

  • Vero kaj mensogo en Rusio

    Vero kaj mensogo en Rusio

    Svenska

    Fine la abismo inter la publika mensogo kaj la videbla rusia realo iĝis tro vasta. Post jardeko da apatio finiĝis la pacienco de tiuj, kiujn tedas la mensogoj. Ili eliris surstraten. Rapida renverso de la politika sistemo ŝajnas ekstreme malprobabla. Tamen jam la fakto, ke en Rusio nun ekzistas politiko en la vera signifo de la vorto, estas esperiga.

    – Mi estas konvinkita, ke ni nun eniras novan epokon, dum kiu politika konkurado estos ebla, diris la eksa financministro Aleksej Kudrin en radia intervjuo la 27-an de decembro.

    Sed finfine eble temas pli pri memrespekto ol pri politiko en la ordinara signifo de la vorto. La nova generacio de rusianoj simple ne plu emas silenti kiam ili estas trompataj.

    (mer …)

  • Rusianoj volas repreni sian landon

    Rusianoj volas repreni sian landon

    På svenska

    ”Estas nia lando!” skandis dekmiloj da manifestaciantoj en centra Moskvo sabate posttagmeze. En la plej grandaj manifestacioj post la disfalo de Sovetio la rusoj eliris sur la stratojn por postuli justajn elektojn. La potenculoj ne sciis kion fari.

    La aŭdaca falsado, kiun la reganta partio, Unueca Rusio, entreprenis por konservi sian parlamentan majoritaton en la pasintdimanĉaj elektoj, estis la lasta guto por la rusianoj.

    Interreto ebligis al la indignantaj elektantoj la publikigon de enormaj kvantoj da poŝtelefonaj filmetoj el balotejoj, kie dikaj stakoj da prete krucitaj balotiloj estis trovitaj. Jam la tagon post la balotado preskaŭ ok mil koleraj voĉdonintoj kolektiĝis en la centro de Moskvo por manifestacii kontraŭ la falsado.

    (mer …)

  • La Granda Frato havas fortan subtenon

    La Granda Frato havas fortan subtenon

    På svenska

    La kongreso de la reganta partio de Rusio, Unueca Rusio, okazinta dimanĉe la 27-an de novembro, estis spektaklaĉo kiu facile gvidas la pensojn al similaj aranĝoj siatempe reĝisoritaj de la sovetia komunisma partio. Amaskvante alveturigitaj junuloj svingadis flagojn kaj ĥore skandis Putin! Putin! Rusio! Rusio! laŭ manuskripto konfirmita sur la plej alta nivelo. La enorma ekrano kiu montris la tute sensulkan kaj mirinde senespriman vizaĝon de la 59-jara Putin siavice pensigis pri la Granda Frato en la fama verko de George Orwell.

    (mer …)

  • Putin kaj Lukaŝenko en sia radikala junaĝo

    Svenska Suomi

    Dum la lastaj semajnoj du nekutime interesaj filmetoj cirkulis inter belorusaj kaj rusaj retanoj. Ili iĝas eĉ pli interesaj, se oni metas ilin unu apud la alia kaj ekpensas, kio okazis en Belorusio kaj Rusio dum la lastaj 12-14 jaroj, kaj kiuj kuraĝus diri similajn aferojn nun.

    Ne ĉiuj scias la rusan, do mi faris esperantajn tradukojn de la filmoj ĉe la elstara retejo dotsub.com.

    La unua filmeto montras la prezidenton de Belorusio, Aleksandr Lukaŝenko, en la tempo kiam li ankoraŭ ne estis prezidento, sed nur kandidato por la posteno.

    (mer …)