La rusia parlamento sin levas al batalo kontraŭ bluaj ludilaj siteletoj. La siteletoj iĝis ruĝa tuko por potenculoj kiuj kutimas ĉiam preteriri la vicon.
La trafiko en Moskvo estas koŝmaro. La sovetiaj urboplanistoj ne antaŭvidis, ke tiom da ordinaraj civitanoj havu aŭtojn. En la radiaj novaĵoj grava ero estas informo pri la momenta situo de la dekkilometraj vojŝtopiĝoj, kaj populara programeto por poŝtelefonoj montras konstante ĝisdatigatan mapon de la aŭtovicoj.
Ne ĉiuj devas zorgi pri tio. Nekonata kvanto da bonhavaj politikistoj, burokratoj kaj entreprenistoj havas aliron al aplikaĵoj kiuj malaperigas la vojŝtopiĝojn: specialajn numerŝildojn kiujn la polico rekonas, kaj bluajn signallampojn sur la aŭtoj. Por ili ekzistas neniaj trafikreguloj.