Rusianoj volas repreni sian landon

På svenska

“Estas nia lando!” skandis dekmiloj da manifestaciantoj en centra Moskvo sabate posttagmeze. En la plej grandaj manifestacioj post la disfalo de Sovetio la rusoj eliris sur la stratojn por postuli justajn elektojn. La potenculoj ne sciis kion fari.

La aŭdaca falsado, kiun la reganta partio, Unueca Rusio, entreprenis por konservi sian parlamentan majoritaton en la pasintdimanĉaj elektoj, estis la lasta guto por la rusianoj.

Interreto ebligis al la indignantaj elektantoj la publikigon de enormaj kvantoj da poŝtelefonaj filmetoj el balotejoj, kie dikaj stakoj da prete krucitaj balotiloj estis trovitaj. Jam la tagon post la balotado preskaŭ ok mil koleraj voĉdonintoj kolektiĝis en la centro de Moskvo por manifestacii kontraŭ la falsado.

Dum multaj jaroj opoziciaj manifestacioj en Rusio rutine estis malpermesataj kaj brutale dispelataj de “kosmonaŭtoj”, kiel oni kutimas nomi la tutkovre ekipitajn specialtrupojn de la polico.

La subpremado, en kombino kun unuflankaj, ŝtate regataj amaskomunikiloj, kondukis al politika apatio, kaj eĉ en la dekmiliona urbego Moskvo la manifestacioj de opoziciaj grupoj ne kutimis kolekti pli ol ducenton da partoprenantoj. Sed nun ŝajnas ke la rusianoj vekiĝis.

– Mi neniam partoprenas manifestaciojn, sed nun mi estas ĉi tie! Kaj nun mi petas vin rideti, ĉar mi volas foti vin ĉiujn! diris la konata aktoro kaj televida stelulo Tatjana Lazareva, kiam ŝi staris sur la scenejo en la placo Bolotnaja en centra Moskvo, antaŭ eble 40.000 huraantaj manifestaciantoj.

Neniu scias ekzakte kiom da manifestaciantoj estis, eĉ ne la polico, kiu unuafoje uzis helikopterojn kaj senpilotan flugantan kameraon por havi superrigardon de la homamasoj. Ĉiuj tamen konsentas, ke estis la plej granda manifestacio en Moskvo post la komenco de la 1990-aj jaroj.

Krom Moskvo oni manifestaciis kontraŭ la elektofraŭdo en kvindeko da urboj en la tuta Rusio, de Kaliningrado en la okcidento ĝis Ĥabarovsko en la fora oriento.

Granda parto de la manifestaciantoj apartenas al la relative bonfarta meza klaso, kiu ĝis nun turnis sian dorson al la politiko. Laŭ ĉiuj raportoj la etoso estis ĝoja kaj malstreĉita. Post la manifestacio en Moskvo, kafejoj kaj restoracioj je plurkilometra distanco pleniĝis, kiam la partoprenintoj volis varmigi sin kaj diskuti, kio vere okazis.

La estro de la registaro, Vladimir Putin, evidente pripensis la saman aferon. La unua komento de lia gazetara sekretario Dmitrij Peskov estis konfuzita:

– La registaro ankoraŭ ne pretas formuli sian sintenon al ĉi tio.

La ŝtate direktataj televidkanaloj surprize enkondukis siajn novaĵelsendojn per ampleksaj, neŭtrale redaktitaj raportaĵoj pri la grandaj protestoj. Aliflanke ne videblis Vladimir Putin kaj Dmitrij Medvedev, kiuj kutime regas la novaĵojn.

Proksimume 50.000 policanoj kaj enlandaj trupoj deĵoris sole en Moskvo dum la protesta tago. La polico sintenis al la manifestaciantoj nekutime korekte kaj afable – neniu estis arestita aŭ batita.

La lasta slogano, kiun skandis la Moskvanoj, antaŭ ol ili trankvile kaj bonorde forlasis la placon, estis pensiga por la potenculoj:

– Ni revenos! Ni revenos!

Sydsvenskan 2011-12-11

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

3 svar på ”Rusianoj volas repreni sian landon”

Dankon, vi tute prave prezentis ĉion.

Cetere, laŭ instigo de unu el blogistoj, aperis jena ago: ĉiuj opiniantoj, ke la balotrezultoj estis falsigitaj, publikigas en siaj blogoj la cifervicon 632305222316434
Poste per Google aŭ alia serĉilo oni povas vidi: kiom da personoj tiel opinias.

Laŭ mi plej grava sekvo de tiuj protestoj estas unuaj realaj spertoj de kontraŭstaro de la civila socio kontraŭ la ŝtato. Mi dubas, ke falsigado tre multe influis rezultojn de la balotado, pli grava estas ke la ideo de elektado mem estis falsigita en nuna Rusio. Opozicio preskaŭ mankas, same mankas ties gvidantoj kaj programoj. Sed ĝi povas aperi, ĉar toleremo de la popolo iom post iom elĉerpiĝas.
Pli detale mi prezentis miajn pensojn priajn jene: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/364483

Stängt för kommentering.