Etikett: libroj

  • Ruseska realismo

    Ruseska realismo

    Se stilekzerci resume, do ellegis novan romanon de konata rushebrea verkisto, Urbo Goblinsk. Ekde unuaj paĝoj sentiĝas febla aromo de loka dialekto de Esperanto, nome deficito de artikoloj. Eĉ titolo de libro pli prosperus kun tia apendico. Tamen disloke forbalaitaj kvazaŭ­ per veniko, artikoloj estas hazarde elŝutitaj en lokoj la plej neatenditaj kaj la absurdaj.

    Randurben altelefonas esperantista ambasadoro, fizike aperas sameksterlanda, dike kalva verkisto. Rusigado de liaj paroloj postulas ŝviton, kaj vodkon sen postmanĝo. Sentineloj de azilo afablas, sed spiningaj fiŝkaptistoj trafitaj de centprocenta alkoholo apenaŭ­ ne falas kaj tute ne memorfiksas gravaĵojn.

    Iuj vaste viras, en mikrorajonoj okazas batadoj kaj interpafado pro posedo de uzino. Tamen naiva, ĝenema svedo savas junvidvinon de ordinara provinca bandito, kiu alikaze jam devus mallozigi zonon. Fine esperantista eksdirektoro de uzino eklaboras vaĉe en Siberio.

    Se seriozi propraproze, eblus miri, ke la revoluciaj ŝanĝoj, dum la lastaj dudek jaroj renversintaj la kernan landon de Esperanto, Orientan Eŭ­ropon, ĝis nun apenaŭ­ reflektiĝis en nia literaturo. Jes, en 1997 aperis la novelaro Falantaj muroj de Trevor Steele, sed spite ĉiujn siajn meritojn, Steele tamen restas ekstera observanto de la orienteŭ­ropaj revoluciaj realaĵoj.

    El la maleksteruloj ĝis nun ŝajne nur Mikaelo Bronŝtejn prilaboris la renverson de la ĉirkaŭ­a socio en romana formo. Jam malpli ol du jarojn post la disfalo de Sovetio aperis lia romaneto Oni ne pafas en Jamburg, en kiu rolas sovetiaj esperantistoj dum la Breĵneva regado de la degeneranta imperio.

    Inter beletraj verkoj kiuj parte aŭ­ tute traktas la vivon en esperantistaj rondoj, Oni ne pafas en Jamburg estas unu el la plej sukcesaj, plezure legindaj kaj pensigaj, interalie ankaŭ­ ĉar ĝi prezentas tiun vivon ne izolita, sed kunligita kun la ekstere sociaj kondiĉoj.

    Tion skribis Sten Johansson siatempe en recenzo, kiu kun kelkaj modifoj same bone povus temi ankaŭ­ pri la nova romano de Bronŝtejn.

    Same kiel la imagata Jamburg, ankaŭ­ la urbo Goblinsk situas ie en nordokcidenta Rusio. Efektive la urbo havas alian nomon. La vorto Goblinsk estas elpensita de sakrantaj, drinkintaj huliganoj, kiuj ripete refaras la nomŝildon ĉe la enveturo al la urbo. La ŝildoŝanĝo ŝajnas simboli la novan, riskoplenan epokon, kiu trafas la loĝantojn en la formo de ekonomia katastrofo, bandita privatigo kaj ĝenerala disfalo de la malnova socia ordo.

    Same kiel en Jamburg, ankaŭ­ en Goblinsk la ĉefa protagonisto estas esperantista inĝeniero en la granda fabriko kiu regas la malgrandan urbon. Ne malfacilas vidi ligon al la fakto, ke ankaŭ­ la aŭ­toro mem longe laboris kiel inĝeniero en granda fabriko, en negranda urbo, ie en nordokcidenta Rusio. Tamen, neniel temas pri membiografia verko. Anstataŭ­e, en la maniero de ĉiuj bonaj verkistoj, la aŭ­toro teksis kredeblan ŝtofon el fadenoj rekte spertitaj, el veraj rakontoj de konatoj kaj nekonatoj, kiel li mem klarigas en la enkonduko.

    Estas granda merito de Mikaelo Bronŝtejn, ke male ol tro multaj esperantistaj aŭtoroj, li ne elpensas tute novan, neŭ­trale sterilan kaj komplete fikcian medion, sed verkas pri realaĵoj kiujn li bone konas. Kiel ĉiam, la faktoj ankaŭ­ ĉi tie superas la fantaziojn. La ŝanĝoj okazintaj kaj okazantaj en orienta Eŭropo dum la vivo de la nuna generacio povus doni indan intrigon al pli ol unu beletra verko, en ĝenroj plej diversaj.

    En Urbo Goblinsk Mikaelo Bronŝtejn lerte reflektas la sekvojn de la disfalo de la imperio en la ĉiutaga vivo de provinca urbeto, en la funkciado de fabriko produktanta plastajn sitelojn kaj kombilojn, en la privatigo kaj disipado de la fabrika posedaĵo. Unue ĉiuj ricevas akciojn, poste subite mankas mono por pagi salajrojn. Anstataŭ­ mono la fabriko ekuzas siajn sitelojn kiel pagilojn por aĉeti krudmaterialon, kaj eĉ por subaĉeti vojpolicanojn taŭ­gas paro da siteloj. Sed aliurbaj banditoj postulas kontantan monon, kaj nur fuĝo savas la fabrikajn kamionistojn.

    La lerte teksita intrigo kun diversaj homaj sortoj logas al legado, eĉ se multaj el la karakteroj restas iom surface esploritaj. La rusa kutimo uzi multajn diversajn nomformojn por la sama persono tamen povas konfuzi alilandan leganton, dum la nuancoj de la noma kalejdoskopo restos enigmo por nerusoj.

    Ne nur la multeco de la nomformoj transdonas la rusecan etoson. Kiel montras la ja troigita stilekzerco komence de ĉi tiu teksto, la lingvaĵo de Bronŝtejn havas siajn specifaĵojn. Loka koloro povas esti pozitivaĵo, sed necesus, ke la aŭ­toro pli klare konsciu pri tio, kio konsistigas specifaĵon de la rusa manifestiĝo de Esperanto.

    Nun kelkaj trajtoj en la lingvaĵo de Bronŝtejn povas esti iritaj aŭ­ foje amuzaj por scianto de la rusa, kiu ofte povas laŭ­vorte retraduki al la rusa, dum por nescianto de la rusa vortoj kaj parolturnoj similaj al postmanĝi, veniko, spiningo aŭ­ apenaŭ­ ne falis restas galimatio. (”Postmanĝi” estas ”zakusit”, manĝi ion kun drinkaĵo, ”veniko” estas ”venik”, banfasko uzata en saŭ­no, kaj ”spiningo” estas ”fiŝkano kun bobeno”, dum ”apenaŭ­ ne falis” estas laŭ­vorta traduko de la rusa ”ĉut ne upal”, en normala Esperanto ”preskaŭ­ falis”.)

    Tamen la ruseca lingvaĵo estas pardonebla iritaĵo. Pli bedaŭ­rindas, ke aliaj orienteŭropaj esperantistaj aŭ­toroj ĝis nun ne prilaboris siajn vivspertojn de la lastaj jardekoj en literatura formo, helpante nin kompreni, kio finfine okazis en orienta Eŭ­ropo, en kaj ekster la Esperanto-movado. Ja rigardante malantaŭ­en ni povas kompreni kien ni survojas.

    Aperis en la revuo Esperanto 7-8/2011

  • Bieromano

    La finna originalo kaj tradukoj al la sveda kaj rusa.

    La verko Pussikaljaromaani (”Biero-en-sako-romano”) de Mikko Rimminen aperis en la finna en la jaro 2004, iĝis tre populara inter legantoj kaj ricevis multan laŭdon de kritikistoj interalie pro sia krea lingvaĵo.

    Antaŭ iom da tempo mi kun granda ĝuo tralegis la libron, konstatis ke ĝi ne estas tradukebla, kaj hazarde samtage eksciis pri la ĵusa apero de rusa traduko. Poste mi trovis ankaŭ svedan tradukon, kaj konstatis, ke krome aperis tradukoj al la germana, nederlanda kaj ŝajne al la ĉeĥa. Ie estis ankaŭ informo pri latva traduko.

    Ne ĉiujn tradukojn mi povas pritaksi, sed almenaŭ la rusa versio estas sufiĉe distanca de la originalo kaj kelkloke klare fuŝa. La sveda traduko aliflanke esta tre bona, sed ankaŭ ĝi ne ĉie sukcesas transdoni la tutan etoson de la verko. Tio certe ne eblas ankaŭ en Esperanto, sed mi ekscivolis, ĉu tamen eblus tion fari almenaŭ samgrade aŭ pli ol en la sveda, do mi provtradukis fragmenton el la komenco.

    Komentoj estas tre bonvenaj. Ĉu mi sukcesis ion transdoni el la etoso de la originalo? Ĉu la tuta verko estus leginda en Esperanto? Ĉu iu volus ĝin eldoni?


    Pli pri la libro:

    (mer …)
  • Homo kiu volis esti insulo

    Halldór Laxness: Sendependaj homoj. Originala titolo: Sjálfstætt fólk. Tradukis Baldur Ragnarsson. Mondial, Novjorko 2007. 477 paĝoj.

    Kovrilo: Uday K. DharLa angla verkisto John Donne en 1624 aŭtoris meditaĵon, kiu poste famiĝis tutmonde kiel epigramo por romano de Ernest Hemingway. ”Neniu homo estas insulo”, ĝi komenciĝas. La sama epigramo taŭgus ankaŭ por la romano de Halldór Laxness, sed kun grava diferenco.

    En la romano de Hemingway la protagonisto, volontulo en la interna milito de Hispanio, ŝiriĝas inter sia devo al la militcelo de la respublikanaj kamaradoj, kaj sia novtrovita amo. En la romano de Halldór Laxness, Bjartur sola batalas kontraŭ la tuta mondo kun unusola celo: iĝi libera bienulo, senŝulda, sendependa, ŝtona insulo en la ŝtorma oceano de la elementaj fortoj de la vivo. Li mizere malsukcesas.

    (mer …)

  • Solĵenicin – tra Svedio al Finnlando

    Svenska: Solzjenitsyn tog en omväg till Finland

    En la lastaj tagoj multaj rusoj telefonis al la radiostacio Eĥo Moskvi kaj rakontis, kiel ili unuafoje konatiĝis kun la verkoj de Aleksandr Solĵenicin. Multaj el la pli aĝaj aŭskultantoj legis Unu tago de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича), kiam ĝi tute laŭleĝe estis publikigita en la sovetia periodaĵo Novij Mir en 1962. Aliaj legis kontraŭleĝajn tajpitajn kopiojn en la 70-aj kaj 80-aj jaroj, dum la plej junaj jam legis Solĵenicin en la lernejo, aŭ elŝutis liajn verkojn el la reto.

    Mi mem malkovris Solĵenicin en la librobretaro de miaj gepatroj, kiam mi frekventis la bazan lernejon en orienta Finnlando en la fino de la 1970-aj jaroj. Sed ne estis memklare, ke liaj verkoj estu en la bretaro.

    (mer …)

  • Fisk naĝas kontraŭ la fluo

    Svenska: Fisk simmar mot strömmen

    Robert Fisk ne hezitas meti sian nazon en fremdan vazon. Diference de kelkaj aliaj eksterland-korespondantoj li iras siajn proprajn vojojn, ofte naĝante kontraŭ la fluo. Ĝuste tial estas interesege legi lin, sed samtempe oni miras, kial en la sveda gazetaro la materialoj pri la eksterlando tro ofte malhavas la profundon kaj sciojn, kiuj troveblas en liaj tekstoj.

    Iamaniere Robert Fisk memorigas pri Ryszard Kapuściński, kiun oni iam nomis la plej bona eksterland-korespondanto en la mondo. Ambaŭ havas elstaran kapablon rimarki detalojn, Kapuściński eble estas eĉ pli bona kiel verkanto, sed kiel ĵurnalisto Fisk estas nesuperebla.

    Li vidas la tuton en la detaloj, la detalojn en la tuto, kaj tial li povas turni la atenton al logikaj ligoj, kiuj estas tute memklaraj – post kiam li montris ilin. La sola afero pri kiu oni miras estas kial neniu alia vidis la aferon antaŭe. Sed eble necesas tridekjara sperto kiel mezorienta korespondanto por ne lasi la arbojn bari la vidon al la arbaro.

    (mer …)

  • Blanko sur blanko

    Blanko sur blanko

    Svenska: Vitt på vitt

    La du dikaj volumoj estas la brajla eldono de la membiografia romano de Rubén Gallego kun la nomo Blanko sur nigro, en mia traduko el la rusa al Esperanto.

    La verko de Gallego faris enorman impreson al mi kiam mi senhalte tralegis ĝin en januaro 2005. Pli malfrue samjare aperis la tradukoj al la finna kaj la sveda, kaj mem mi komencis traduki la verkon al Esperanto tuj post kiam mi finlegis ĝin. Poste mi ĉesis, ĉar neniu eldonejo ŝajnis voli havi la tradukon.

    Estas speciala libro. Rubén Gallego estas nepo de hispana komunista gvidanto, kaj lia patrino loĝis en Moskvo, kiam li naskiĝis cerbe paralizita kaj grave handikapita en 1968. Post iom pli ol jaro la avo aranĝis, ke Rubén estu kaŝita en internulejo por handikapuloj, kaj la patrinon oni informis, ke la filo mortis.

    Rubén siavice en la internulejo lernis, ke lia patrino estas nigrula hundinaĉo kiu forlasis lin, kaj ke li estu danka al la soveta ŝtato, kiu donis al li senpagan manĝon, loĝejon kaj lernejon ĝis la aĝo de 16 jaroj, kiam li estos enfermita en maljunulejo por forvelki.

    En sia libro Rubén rakontas pri la grandaj kaj etaj teruraĵoj en la internulejo, sed ankaŭ pri la kamaradeco. Li rakontas, kiel li nokte rampas nuda al la necesejo tra glacie malvarma koridoro, ĉar voki helpon estas sensence, kaj kiel li la sekvan tagon en la leciono pri historio lerte rakontas pri la teruraĵoj de la germanaj koncentrejoj.

    La komencita traduko al Esperanto ripozis tutan jaron, poste mi publikigis erojn el ĝi en mia retejo. Tiam Esperanta eldonejo en Novjorko montris intereson, kaj Rubén Gallego donis sian permeson. Li krome deziris, ke estu eldonita versio en brajlo. En sia antaŭparolo al la Esperanta eldono li skribis interalie jene:

    Por ĉi tiu libro mi ricevas luksan honorarion, malavaran donacon. Mi ne ŝercas. Esperanto estas la lingvo de la revo. Esperanto estas lingvo de idealistoj. Mi ŝatas revi. Mi estas iomete idealisto. Oni sendos al mi mian libron, eldonitan en Esperanto kaj presitan en la skribo de sinjoro Braille. Oni ne devas esti tro naiva revanto, oni povas ne esti centprocenta idealisto, sufiĉas lasi en sia animo iom da sentimentaleco kaj ĝoji, ke la libron legos ĉiuj blindaj esperantistoj sur la planedo.

    Ankaŭ la vidantoj min ĝojigas. Min ĝojigas ĉiuj legantoj en ĉiuj lingvoj, sendepende de la kvanto de brakoj kaj gamboj, la akreco de la vido kaj aŭdo. Mi ĝojas pro ĉiu leganto. Sed tamen, tamen. Leganto, kiu perceptas miajn librojn palpe, saĝa, scivola leganto, kiu sufiĉe malpigris por lerni la ekstravagancan lingvon Esperanto, kompreneble meritas plian respekton.

    Mi dankas ĉiujn estontajn esperantistajn legantojn pro la bela lingvo Esperanto, pro la atento al mia kreado.

    Legu. Ĉi tiu estas bona libro. Mi esperas, mi tre volas kredi, ke malbonajn librojn oni ne tradukas kaj ne verkas en la lingvo de la revo, la lingvo de la espero. Esperanto.

    La unua blinda leganto de Gallego en Esperanto iĝis Anatolij Masenko en Kislovodsk en suda Rusio. Li transkodigis la komputilan dosieron al la ĝusta formato por brajlo kaj trovis en Sankt-Peterburgo brajlan presejon kun akcepteblaj prezoj. Pluraj blindaj kaj kelkaj vidantaj esperantistoj en diversaj landoj antaŭmendis kaj pagis por ebligi la eldonon.

    Rubén Gallego de kelkaj jaroj loĝas en Usono, la lando kie li unuafoje spertis la liberecon, kiam li rajtis pruntepreni elektran rulseĝon, stireblan per liaj du funkciantaj fingroj. La unuaj aŭtoraj ekzempleroj de la Esperanta traduko estis senditaj al li el Novjorko, sed la brajla versio estas produktita en lia amata kaj malamata eksa hejmlando, Rusio, kie li preskaŭ pereis.

    Rubén Gallego diras, ke li travivis nur pro tio, ke li finfine estis translokita al bona internulejo en la urbo Novoĉerkassk en suda Rusio. Kelkcent kilometrojn sudoriente de Novoĉerkassk situas la urbo Kislovodsk, kie ankoraŭ kelkaj ekzemploj de la brajla eldono de lia verko en Esperanta traduko atendas siajn legantojn.

    Sed unu ekzemplero jam survojas al la ne tro naiva revanto en Maryland.

    Pli pri la temo