Pionira gvidanto

German Sadulajev kreskis en la Ĉeĉenia urbo Ŝali, sed en la aĝo de 16 jaroj li translokiĝis al Sankt-Peterburgo (tiam Leningrado), kie li ekstudis juron. Li sukcesis resti flanke de la militoj en Ĉeĉenio – aparte feliĉe, ĉar li laŭ siaj propraj vortoj tute ne scius, sur kiu flanko li devus batali. En la libro…Fortsätt läsaPionira gvidanto

Familia feliĉo kaj plena kontrolo

La poŝtelefona teknologio rapide evoluas. Ĝis lastatempe nur la polico (kaze de suspekto pri krimo) havis aliron al la teknikaj registraĵoj de la poŝtelefonaj kompanioj, helpe de kiuj eblas kontroli kie difinita poŝtelefono troviĝis aŭ troviĝas en difinita tempo. Nun unu sveda poŝtelefona kompanio proponas novan servon, per kiu ĉiuj familianoj ajnamomente senpage povas kontroli,…Fortsätt läsaFamilia feliĉo kaj plena kontrolo

Malfido al samseksama ĉefredaktoro

Svenska: Brist på förtroende för homosexuell chefredaktör La skandalo de la semajno en Finnlando: Johanna Korhonen, kiu devis eklabori kiel ĉefredaktoro de la nordfinnlanda gazeto Lapin Kansa en decembro, anstataŭe estis eksigita. Laŭ la finnlanda amaskomunikila konglomeraĵo Alma Media la kialo estas “manko de fido”. Mem ŝi diras, ke ŝi estis maldungita ĉar ŝi vivas…Fortsätt läsaMalfido al samseksama ĉefredaktoro

Rusoj ne volas defendi Estonion

Svenska: Ryssar vill inte försvara Estland Hazarde mi trovis informojn pri interesaj opini-esploroj faritaj en Estonio. Laŭ ili, en januaro 2006 entute 60 procentoj el neestonoj en Estonio estis pretaj defendi la landon per armiloj, sed en januaro 2008 la cifero estis nur 46 procentoj. La klarigo laŭ la sociologo Juhan Kivirähk estas la draste…Fortsätt läsaRusoj ne volas defendi Estonion

Putin devos manĝi sian ĉapelon

Suomi: Putin saa syödä hattunsa Svenska: Putins skägg i brevlådan Ĵaŭde la parolisto de la rusia ĉefstabo, generalo Anatolij Nogovicin, dum gazetara konferenco en Moskvo demonstris gravan pruvilon. Usonan pasporton, kiu laŭ li estis trovita en vilaĝo en Sud-Osetio. Klara signo pri tio, ke la tuta milito estis planita de Usono, diris ĉefministro Vladimir Putin…Fortsätt läsaPutin devos manĝi sian ĉapelon

Rusia ŝtata televido falsis intervjuon de Fox News

Svenska: Rysk stats-tv förfalskade inslag från Fox News Suomi: Venäjän televisio väärensi Fox Newsin haastattelun La okcidentaj amaskomunikiloj montras torditan bildon de la mondo. Por bone konvinki siajn spektantojn pri tiu tezo, la rusiaj televidaj propagandistoj laŭ sia plaĉo tondis kaj gluis pecojn el intervjuo, sendita de la konservativa usona novaĵ-kanalo Fox News. Temas pri…Fortsätt läsaRusia ŝtata televido falsis intervjuon de Fox News

Falsa atesto pri falsaj fotoj

Svenska: Falskt om falska foton Homoj tre volonte kredas vera tion, kion ili volas kredi. Kaj malkredas tion, kion ili ne volas kredi. Ĵurnalisto devas sinteni kritike al siaj fontoj, sed kie estas la limo? Pri la milito en Kartvelio oni diskutas ĉie, ankaŭ en Esperantujo. Kaj ĉien penetras la mensogoj, kiujn naskas ĉiu milito.…Fortsätt läsaFalsa atesto pri falsaj fotoj

Kokojti forpurigas la kartvelojn

Svenska: Kokoity rensar bort georgierna Ĝis la milito en la komenco de la 1990-aj jaroj preskaŭ triono el la loĝantoj de Sud-Osetio estis kartveloj. Du trionoj estis osetoj. La etna purigado en la 1990-aj duonigis la kartvelan minoritaton en Sud-Osetio. Ĝis la komenco de la milito en la pasinta semajnfino laŭ diversaj taksoj proksimume 15.000…Fortsätt läsaKokojti forpurigas la kartvelojn

Kiom pereis en Cĥinvali?

Svenska: Hur många döda i Tschinvali? La kartveliaj trupoj agis abomene kaj rekte krime, kiam ili per pezaj armiloj pafis kontraŭ la urbo Cĥinvali. Evidente kartveliaj kirasveturiloj, kiam ili estis jam en la urbo, pafis ankaŭ rekte en loĝdomojn per maŝinpafiloj kaj kanonoj. Tion oni povas pravigi per neniaj argumentoj. Sed kiom da homoj pereis…Fortsätt läsaKiom pereis en Cĥinvali?

”Ni ĵus enterigis 14-jaran knabinon en la korto”

Svenska: ”Vi har precis begravt en 14-årig flicka på gården” Guram Ĝiojev pasintjare transloĝiĝis el Nord-Osetio al Cĥinvali, la ĉefurbo de Sud-Osetio, por prizorgi sian aĝan patrinon. Li estis en la urbo dum la bataloj, kiuj komenciĝis en vendredo. Nun li sendis ŝin al Rusio per unu el la evakuadaj aŭtobusoj, sed mem li restas…Fortsätt läsa”Ni ĵus enterigis 14-jaran knabinon en la korto”

Solĵenicin – tra Svedio al Finnlando

Svenska: Solzjenitsyn tog en omväg till Finland En la lastaj tagoj multaj rusoj telefonis al la radiostacio Eĥo Moskvi kaj rakontis, kiel ili unuafoje konatiĝis kun la verkoj de Aleksandr Solĵenicin. Multaj el la pli aĝaj aŭskultantoj legis Unu tago de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича), kiam ĝi tute laŭleĝe estis publikigita en la…Fortsätt läsaSolĵenicin – tra Svedio al Finnlando

Fisk naĝas kontraŭ la fluo

Svenska: Fisk simmar mot strömmen Robert Fisk ne hezitas meti sian nazon en fremdan vazon. Diference de kelkaj aliaj eksterland-korespondantoj li iras siajn proprajn vojojn, ofte naĝante kontraŭ la fluo. Ĝuste tial estas interesege legi lin, sed samtempe oni miras, kial en la sveda gazetaro la materialoj pri la eksterlando tro ofte malhavas la profundon…Fortsätt läsaFisk naĝas kontraŭ la fluo