Sikosek: Esperanto sen mitoj (1-a eldono) Multaj ne ŝatos ĉi tiun libron. Pleje ĝin malŝatos tiuj, kiuj tre bezonas ĝin, kaj ili bedaŭrinde estas multaj. En sia kompetente verkita volumo kun bela eksteraĵo kaj flua lingvaĵo Ziko Sikosek atakas laŭvice ĉiujn sanktaĵojn de nia movado, ekde la fantaziaj taksoj pri milionoj da esperantistoj ĝis la…Fortsätt läsaBonvena atako al dogmoj
Kategori: Esperante
Trompi estas ne nur malbele kaj malmorale, sed kutime ankaŭ simple malutile. Precipe en publika informado la plej grava principo devas esti ĉiam rakonti la veron, nur la veron, kaj laŭeble eĉ la tutan veron. Sed por tion fari, necesas unue koni la veron. Tamen ni ofte trompas nin mem, kaj se ni trompos sufiĉe…Fortsätt läsaEĉ el sub la tero aperas la vero
Ŝakaj pozicioj – volumo 1 La enhavo de ”Ŝakaj pozicioj” konsistas el artikoletoj de la islanda grandmajstro Margeir Pétursson, aperintaj en la ĵurnalo Morgunblaðið kaj tradukitaj de Pétur Yngvi Gunnlaugsson. La tekstetoj pri diversaj interesaj partioj estas aranĝitaj laŭ la ludlandoj, kaj la plej strangaj lingvaj fuŝoj de la libro aperas en la landonomoj: ”Letonujo”…Fortsätt läsaŜakoj japana kaj tutmonda
Arkadij Strugackij, Boris Strugackij: Pikniko ĉe vojrando. La fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij estas la internacie plej konataj sovetiaj sciencfikciaj aŭtoroj, kaj en eksa Sovetio ĉiam novaj generacioj de legantoj malkovras la ravon de iliaj romanoj. Multaj el la verkoj de la fratoj Strugackij estas aparte popularaj inter gejunuloj, kiuj verŝajne ofte legas ilin kiel…Fortsätt läsaPikniko de eksterteranoj
Internacia familio – utopio aŭ realaĵo? Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo En 1994 okazis en Graz (Aŭstrio) kadre de la Internacia Jaro de Familio simpozio pri la temo ”Internacia familio – utopio aŭ realaĵo?”. La temon daŭrigis pasintjare pli science seminario pri ”Multkulturaj familioj de nuntempa Eŭropo” en la Bratislava Internacia Centro por Familiaj studoj.…Fortsätt läsaFamilioj konkretaj kaj figuraj
Pri multaj landoj oni diras ke ili estas pontoj inter oriento kaj okcidento. Almenaŭ kiam temas pri Finnlando, tio ne estas nura pretendo. Antaŭ la estiĝo de la moderna ŝtato Finnlando, la teritorio estis dum pli ol duona jarmilo regata el Svedio, kaj dum pli ol jarcento el Rusio. La prauloj de la finnoj almigris…Fortsätt läsaLa lando inter Svedio kaj Rusio
Finnlando kaj Sovetio jam jardekojn vigle komercas inter si – la komerco kun Sovetio daŭre konsistigis pli ol 20% el la eksterlanda komerco de Finnlando. Tamen dum la plej lastaj jaroj ekestis problemoj pro malekvilibro. La prezo de oleo, kiu estas unu el la ĉefaj sovetiaj eksportvaroj al Finnlando, draste malaltiĝis. Sekve Sovetio ekŝuldis al…Fortsätt läsaNe nur komerco sen mono?
En Finnlando, same kiel multloke en la cetera Eŭropo, dum decembro [1986] kaj januaro [1987] estis rekorde malvarme. Kelkloke oni mezuris temperaturojn, kiuj estis la plej malaltaj dum la pasintaj cent jaroj. La malvarmo kompreneble kaŭzis multajn paneojn en la funkciado de la moderna, mekanizita socio. “Ekspresaj” trajnoj malfruis je kvar horoj, mankas la elektro,…Fortsätt läsaGasojlon aŭ gasogenojn?
La lastan tagon de aŭgusto [1986] forpasis Urho Kekkonen, prezidanto de Finnlando dum dudek kvin jaroj, 1956-81. En la finna politiko li havis fortan influon dum ankoraŭ pli longa periodo – jam en 1930 li iĝis ministro la unuan fojon, kaj ĉefministro li iĝis en la jaro 1950. Antaŭ sia elektiĝo kiel prezidento li aktivis…Fortsätt läsaUrho Kekkonen forpasis – fino de erao
En 1985 aperis la dua eldono de Kalevala en Esperanto. Ŝajne lige kun tio mi verkis ĉi tiun artikolon, kiu poste aperis en Literatura Foiro.Fortsätt läsaLönnrot – aŭtoro, kompilinto aŭ trovinto?
De Juhani Peltonen (1941-1998) tradukis Kalle Kniivilä kun permeso de la aŭtoro Matraco kuŝis surlite. Estis duonlume, la lito malnovstila, fera, nigra, pinte de la litaj fostoj senbrilaj latunaj globoj. La littukoj, kovrilo kaj la kuseno estis falintaj surplanken dum la nokto; Matraco tremetis. La ĉambron oni lasis haste, tio estis facile rimarkebla: la tirkestoj…Fortsätt läsaMatraco
Ĉi tiu teksto estis verkita por konkurso de Esperanto-Asocio de Finnlando aŭtune 1983. Ĝi estas menciita ankaŭ ĉi tie: Baldaŭ kvarona jarcento… Kun esperanto mi konatiĝis tute hazarde en la aŭtuno de la pasinta jaro (1982). En la granda biblioteko de nia eta urbo mi serĉadis interesajn libroj, kaj subite mi vidis tute novan vortaron…Fortsätt läsaMi kaj esperanto