Pionira gvidanto

German Sadulajev kreskis en la Ĉeĉenia urbo Ŝali, sed en la aĝo de 16 jaroj li translokiĝis al Sankt-Peterburgo (tiam Leningrado), kie li ekstudis juron. Li sukcesis resti flanke de la militoj en Ĉeĉenio – aparte feliĉe, ĉar li laŭ siaj propraj vortoj tute ne scius, sur kiu flanko li devus batali. En la libro Я – чеченец! (“Mi estas ĉeĉeno”) li rakontas pri sia infanaĝo, pri siaj amikoj, el kiuj multaj pereis en la militoj, pri sia familio, pri la milito kiun li ne vidis, sed pri kiu li aŭdis la rakontojn de multaj trafitoj.

Ĉi tiu rakonto de German Sadulajev el la menciita libro estas tradukita el la rusa kun la permeso de la aŭtoro, kiu donis rajton de papera publikigo en Esperanto al Beletra Almanako. Republikigo aliloke ne estas permesita sen konsento de la aŭtoro kaj tradukinto. Originalo ĉi tie.

Pionira gvidanto

Mi ankoraŭ havas ŝian foton. Preskaŭ hazarde mi trafis ĝin en stako da malnovaj paperoj en la apartamento de la patro. Malnova foto kun brunecaj nuancoj. Ŝi staras, en lerneja robo, antaŭ idiotaj verdaj abioj, tenas la manojn malantaŭ la dorso kaj rigardas. Aŭdace, kiel ŝi kapablis rigardi. Simpla noto sur la dorsflanko: “Memoru min. Ajnet”. Kaj mi ĉion rememoris…

En la klaso Ajnet estis neformala estro, kaj Maria Iljiniĉna devis kalkuli pri ŝi. En tiu tago ŝi venis al la klasinstruisto kun tuta delegacio de knabinoj.
– Maria Iljiniĉna!

– Jes, Ajnet?

– La lernoatingoj de nia klaso estas malbonaj.

– …?

– Ni ofte fuĝas de la lecionoj.

– … …?

– Komplete mankas disciplino!

– … … …?

– Kaj kial ĉio ĉi?

– Jes, kial, Ajnet?

Maria Iljiniĉna jam sentis la ruzon…

– Ĉar. Ni ja daŭre ne havas pioniran gvidanton! Do ni ne havas iun, kun kiu nin kompari, kies ekzemplon sekvi!

– Nu, bone, knabinoj. Mi diros al la lernejestro, oni serĉos por vi bonan gvidanton. Mi estas ĝoja, ke vi volas plibonigi la disciplinon en la klaso.

– Maria Iljiniĉna, sed ne necesas serĉi.

– ???

– Ni jam trovis.

Kompreneble mi surpriziĝis, kiam la lernejestro petis min iĝi patrono de la pionira sekcio en la klaso 7C. Jam estis la fino de la okdekaj jaroj: la pionira organizaĵo agoniis, la krizo de la sistemo senteblis en ĉiu ĝia nivelo. Krome mi ne komprenis la dusencan rideton, kiu akompanis la peton.

Ĝis la fino de mia lasta lernojaro restis nur kelkaj monatoj, mi kondutis kiel preskaŭ finservinta soldato semajnon antaŭ la malmobilizo, mi eĉ malofte ĉeestis la lecionojn – kaj jen mi iĝu pionira gvidanto! Sed mi iris renkonti la sekcion de 7C. Nu, estis interese.

Kiam mi ekvidis ŝiajn brunajn okulojn, kiuj aŭdace rigardis la miajn, ĉio iĝis klara al mi.
Tiel mi iĝis pionira gvidanto. La patronado montriĝis facila kaj agrabla ŝargo. El la tuta sekcio mi patronis nur grupon de ses knabinoj, gvidatan de Ajnet. Tio estis la elito de la klaso – agrablaj knabinoj, pintaj lernantoj. Tiel okazis, ke la ceteraj pioniroj de la sekcio ne partoprenis la socian vivon. Tuj post la lecionoj ili kuris hejmen por helpi pri la mastrumado, okupiĝi pri la bestoj, fari la vilaĝajn laborojn, kiujn oni ĉi tie lernis ekde infanaĝo.

Ajnet kaj ŝiaj amikoj krome ne sentis apartan deziron altiri la samklasanojn al nia kompanio. Mi memoras, kiam ili ekhavis la ideon en dimanĉo organizi ekskurson al malplena tendarejo en arbodensaj montetoj ĉe klara rivero. Mi proponis: ni diru al la knaboj, ankaŭ ili certe opinios tion interesa.

La knabinoj silentis. Poste iu diris: ilin prifajfu, ili estas stultaj kaj tedaj.

Kaj la ekskurson ni same entreprenis sepope. Ni veturis per aŭtobuso, kiu survojis samdirekten. Faris piknikon sur la herbejo, lignofajron. Tra fenestro eniris lignan dometon, kaj sidis tie ĝis la vespero, parolante pri ĉiaj bagatelaĵoj.

Kiam ekkrepuskis, ni sternis sur la herbejo plejdon, kiun ni kunportis, kaj ĉiuj kune kuŝiĝis sur ĝi, surdorse, por rigardi la ĉielon. Ĉiu knabineto premiĝis laŭeble proksime al mi, sed la plej bonan lokon, sur mia maldekstra ŝultro, kompreneble ricevis Ajnet. Ni montris unu al la alia la aperantajn stelojn, pikante la ĉielon per la montrofingroj kaj diskutante kiu vidis kion la unua. Poste ni subite eksilentis, tuŝitaj de la nokta beleco. La cikadoj ĉirpis, la rivero bruis sur la blankaj ŝtonoj, la odoro de la junaj knabinaj korpoj adore premitaj al mi donis molan senton de vertiĝo.

Tiu momento de eterno poste multfoje aperos en la sonĝoj de viro nerazita, dum monatoj ne malpakanta la valizon, loĝanta en trajnoj kaj aviadiloj, stultiĝanta per ĉiutaga ĉipa vino kaj endormiĝanta sur hotelaj putinoj, kvankam al mi estas malfacile kompreni, de kie li memoras kaj kial li sonĝas pri tio, kio al li neniam povis okazi.

Kaj krome ni amuziĝis promenante. En liberaj tagoj kaj en lernejaj tagoj, fuĝante de lecionoj, ni vagis en la centro de la dormema vilaĝo, trinkis kvason kaj bobelakvon el aŭtomatoj, ĝis sensentiĝo de la gorĝo manĝegis kreman glaciaĵon, tenis la manojn kaj duonfermis la okulojn, rigardante la printempan sunon en la nudaj poplaj parkoj.

Ni fermis nin en vakaj klasĉambroj kaj dancis malrapidajn dancojn laŭ Scorpions kaj Sting, sonantaj el kunportita kaseda magnetofono, kiu havis la saman nomon kiel ĉio alia okazanta al ni – “Printempo”. Kaj ni kisis, ĉiuj kune kaj laŭvice, sur la lipoj kiuj odoris je menta maĉgumo, sur la eksunbruniĝantaj koloj, sur la mamoj, blankaj, kun rozkoloraj cicoj. Tiel, kiel eblas kisi nur en marto, kiam floras la siringo, kaj en aprilo, kiam la ĉerizarboj ekflamas, montrante siajn ebriajn petalojn, kaj en majo, kiam la akacioj disĵetas siajn florojn sub la piedojn de la preterpasantoj, sur la polvajn trotuarojn.

Tio estis vera seksa revolucio en nerusa provinco, kie vi devis edziĝi al knabino, se vi tenis ŝian manon, kie la nuptojn organizas la gepatroj, kie la knabinoj tuj post la lernejo iĝas edzinoj, kaj kie eĉ la knaboj restas virgaj ĝis la geedziĝa nokto – ne ĉar ili volus tion, sed ĉar ne estas iu, kun kiu perdi la virgecon. Kie oni ne konas preventilojn kaj grandigas la loĝantaron de la planedo, naskante ĉiam novajn idojn de ĉasto kun brulantaj kaj nekontentaj okuloj, kiuj amas kaj mortigas, ĉar ili ne vidas la diferencon, kaj la sango por ili odoras je floroj tiel sur la blanka littuko kiel sub la verda militista kitelo.

Sed ni sentis nin ekster la reguloj, ekster la kastoj, ni estis netuŝeblaj – sed ni ja rajtis tuŝi. Tio estis nia revolucio, nia tenera teroro, kaj ni povis savi ĉi tiun teron, nur ni povis ĝin savi. Sed la tempo ne sufiĉis. Ĉar estis majo. Jam iĝis majo, kaj ni ne havis tempon. Kaj poste iĝis somero. Neatendite, kiel tanka taĉmento, rompinta la linion de la defendo. Kaj iĝis varme. Poste iĝis tre varmege…

La lasta lerneja sonoro, la atestiloj, la medaloj, la abiturientaj baloj. Ĉio estis klara. Mi forveturos por universitata enirekzameno en Leningrado, kaj kompreneble sukcesos, kaj sekve ne revenos. Ili restos ĉi tie ankoraŭ tri jarojn, eble eĉ pli longe, eble la tutan vivon, eble la tutan morton. Niaj lastaj renkontoj estis mornaj.

Ni kolektiĝis en la klasĉambro de geografio. Ni ne ŝercis, kiel antaŭe, ni ne diskutis la instruistojn kaj la lernejon. Ni eĉ ne parolis pri la libertempo, kiel ni eble devintus. Ni silentis, kaj ĉiu pensis pri siaj aferoj. Mi sidis sur la instruista tablo kaj turnadis la globuson. Ŝajne estis Ajnet, ŝi proponis: ni faru notetojn, ĉiu skribu sian plej grandan sekreton, la nunan penson, senkaŝe, kaj ni kaŝu la notojn en la globuso. Oni ekŝatis la ideon, ĉiuj vigliĝis. Tiam mi diris: post dek jaroj, en ĉi tiu tago, ĉi tie, en la sama loko, ni kolektiĝos, dismetos la globuson kaj trovos en la profundoj de la blua planedo niajn revojn, por kompari ilin kun tio, kio iĝis el nia vivo, por ekscii, kiel fidelaj ni restis al ni mem kaj kiom ni superis niajn proprajn atendojn. “Hu ra!”, ekkriis ĉiuj, kaj estiĝis ĝoja etoso. Ni ekhavis estonton. La knabinoj diskuris en la angulojn de la ĉambro kaj rapide skizis kelkajn liniojn sur pecetoj el diŝirita lerneja kajero. Kaj mi skribis: “Knabinoj, mi amas vin ĉiujn, ĉio sukcesu al vi en la vivo! Mi volas, ke ĉiam estu apud mi tiaj fidelaj amikoj kaj teneraj amikinoj! Ajnet, mi kaj vi, tio estis la ĉefa en nia printempo. Kaj ĝin ni neniam forgesos… Ĉiam via Pionira Gvidanto!”. Poste mi forprenis la globuson de sur la akso, enpremis la notetojn tra la truo de la Norda Poluso, kaj solene levis la Teron sur la ŝrankon.

En la lokojn de mia infanaĝo mi revenis nur post multaj jaroj. Tio okazis en la interspaco post la unua kaj antaŭ la dua milito. Multaj domoj estis detruitaj, ĉie videblis kavaĵoj post bomboj kaj multloke kuŝis neeksplodintaj grenadoj. Mi intencis iri al la centro, kaj mia onklo puŝis en mian zonon pezan pistolon de la marko Makarov. Ke viro aperu en publika loko sen armilo estis konsiderata maldeca.

Mi iris promeni. Laŭ la strato iradis montanoj, ebriigitaj de la portempe almilitita libero kaj sendependeco. Ĉiu havis mitraleton aŭ pistolon, kelkaj eĉ portis maŝinpafilon aŭ grenadĵetilon sur la ŝultro, kvankam ili eble nur eliris fumeti sur benko kaj babileti kun la najbaroj. Kelkaj ĝentile salutis kaj demandis min pri la sano de la familio. Mi memoris preskaŭ neniun, kaj miris, ke ĉi tiuj homoj konas min. Sed mi haltadis kaj parolis kun ili. Ankaŭ mi demandis, kiel vivas tiuj kaj aliaj, kaj plej ofte eksciis, ke ili jam neniel vivas. Unu samklasano estis trafita de celpafisto, alia estis mortigita en eksplodo de globa bombo, tria malaperis senspure, verŝajne kiel militkaptito. Najbaroj, distancaj parencoj, simplaj konatoj: mortigitaj, vunditaj, kripligitaj. Sed pri tio oni parolis trankvile. Kaj ĉiu rakonto finiĝis per la loka rita eldiraĵo, per beno al la mortintoj: “Zorgu pri ili la Plejaltulo”. La nomo de la Plejaltulo estis ne araba, ne islama, sed loka, restinta de la paganaj tempoj. Kaj la senco de la frazo proksimis al deziro, ke la forpasintoj estu gviditaj al feliĉaj ĉaskampoj aŭ en landon de eterna printempo.

Eterna printempo… Ankaŭ pri Ajnet mi demandis. Ŝi kaj ŝia frato ĵus sidiĝis en aŭto, por fuĝi de sub bombardado, kiam grenado rekte trafis la aŭton. Preskaŭ nenio restis por enterigi. Korpopecoj miksiĝis kun diŝirita kaj tordita fero.

En la bazaro oni vendis melonojn, terpomojn, cigaredojn, tapiŝojn el Sirio, patronojn por ajna speco de armiloj, sur la vendotabloj estis montrataj tutaj arsenaloj, kaj apude staris grenadĵetiloj kaj eĉ malgranda kanono. Iom post iom mi atingis Lernejon n-ro 8. La lernejo malplenis, jam komenciĝis la libertempo. Cetere, eĉ antaŭ la libertempo en la lernejo ŝajne apenaŭ viglis la vivo. Dum la bataloj la fenestrokadroj estis forbatitaj, kaj nur kelkloke restis vitro. Ĉie la ruĝaj brikoj de la muro estis kavigita pro trafoj de kugloj kaj grenaderoj.

Mi eniris tra la malfermita pordo kaj ekvagis en la diversaj etaĝoj, enirante klasĉambrojn kaj laboratoriojn. Pri la geografia klasejo mi ne tuj pensis, sed kiam mi memoris, mi ekdeziris trovi la globuson.

Kaj mi ĝin trovis, je mia surprizo, mi trovis ĝin. Iel mirakle ĝi restis tie. La tero estis forŝirita de sia akso kaj kuŝis sur la planko, malantaŭ la nun oblikve staranta ŝranko. La klingo de poŝtranĉilo sinkis en la Atlantikon, la planedo diskrevis, kaj el ĝiaj profundoj falis notoj sur flaviĝinta, liniita, kajera papero.

Estis ili. Mi ilin legis, ĉiujn laŭvice. La knabinoj skribis pri tio, ke ili revas forveturi de ĉi tie, al Moskvo aŭ Leningrado, kaj ekloĝi tie, en la grandurbo. Edziniĝi al amata viro kaj naski infanojn. Unu volis iĝi aktoro, alia kuracisto. Kaj krome ili malkaŝis siajn etajn sekretojn. Kaj skribis ankaŭ al mi: ni sopiros al vi, Artur. Dankon, ke vi instruis al mi kisadon. Vi havas bongustajn lipojn, mi volas, ke mia amato havu tiajn lipojn kiel vi. Ĉio mikse ĉe ĉiu, sur eta slipeto.

Ankaŭ ŝia slipeto estis tie. “Artur, mi amas vin, kaj ĉiam amos. Revenu kaj forportu min, aŭ restu kun mi, kie ajn mi estas, kiam vi legos ĉi tiun leteron. Mi scias, ke vi devos reveni, kaj ni estos kune. Ni devas esti kune. Ĉiam. Via Ajnet.”

En mia gorĝo sentiĝis sufoka bulo, kaj mi rigidiĝis, rigardante tra la rompita fenestro la malplenan lernejan korton, traplugitan de bomboj. En la mano mi eksentis la trankvilan, malvarman ŝtalon de la pistolo.

Mi revenis, Ajnet. Mi revenis.

Traduko el la rusa: Kalle Kniivilä

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.