Kion pensas trompisto?

Foje estas ĝuste murdi, ŝteli kaj trompi. Aŭ almemaŭ foje homoj evidente sukcesas konvinki sin, ke estas tiel – apenaŭ ili alikaze antaŭplanite murdus, ŝtelus kaj trompus, kiel ofte okazas. Ja ĉiu homo poste devas vivi kun la konsekvencoj de siaj agoj, aŭ almenaŭ kun la memoro pri ili. Do, ĉu anticipe, ĉu dume, ĉu…Fortsätt läsaKion pensas trompisto?

Blanko sur blanko

La tagon antaŭ la sveda somermeza festo mi ricevis dikan pakaĵon el Kislovodsk en suda Rusio. La pakaĵo estis survoje ekzakte unu monaton, kaj enhavis du librojn, samgrandajn kiel la telefonkatalogo de Stokholmo en la malnovaj tempoj, sed klare malpli pezajn. La paĝoj en la libroj estas relative dikaj kaj tute blankaj.Fortsätt läsaBlanko sur blanko

Lingvoj prestiĝaj kaj malprestiĝaj

Svenska: Fina språk och mindre fina Suomi: Hienompia kieliä – ja huonompia Scipovo de lingvoj estas ofte prestiĝa, sed ne ĉiam. Svedo, kiu en adolta aĝo lernis ekzemple la araban, kutime ricevas admirajn komentojn, sed tute ne estas same prestiĝe paroli la araban denaske kaj esti lerninta la svedan en plenkreska aĝo. La malpli prestiĝa…Fortsätt läsaLingvoj prestiĝaj kaj malprestiĝaj

Konformismo en la Esperanta gazetaro

Esperantistoj ofte konceptas sin ĝuste kiel istojn, anojn de ia movado kun komuna celo, kaj kun komuna ideologio, la esperantismo. Aparte klare tiun asertatan komunan ideologion spegulas la Esperanta gazetaro, aŭ almenaŭ grandaj partoj de ĝi. Unu el la ĉefaj trajtoj de la Esperanta gazetaro tial estas la tendenco konformiĝi al la reganta movada idearo…Fortsätt läsaKonformismo en la Esperanta gazetaro

La horloĝo haltis en la feria paradizo

Svenska: Semesterparadiset har strandat i tiden La etne purigita feria paradizo Abĥazio estas parto de Kartvelio, sed ĉi tie kartveloj ne estas bonvenaj. Rusiaj turistoj ĝuas la malaltajn prezojn, kaj rusaj militistoj patrolas en la limregionoj. En Abĥazio la soveta epoko estas finiĝanta – delonge. Ne multo ŝanĝiĝis post 1994, kiam la aŭtonoma respubliko en…Fortsätt läsaLa horloĝo haltis en la feria paradizo

Hejtotuboj parolas

Oni povus pensi, ke hejtotuboj ne parolas, sed efektive tiaj tuboj povas diri multon pri la loko en kiu ili kuŝas, se atente aŭskulti. Dum dimanĉa promeno en Lund ni trairis parketon, kie oni konstruas novan hejtotubon. Diversaj tubopecoj kaj aliaj aĵoj por baldaŭa muntado kuŝas apud la fosaĵo, atendante la novan laborsemajnon. Tiuj eroj…Fortsätt läsaHejtotuboj parolas

Naskiĝtago de kontraŭsovetia malpropagandilo

På svenska: Antisovjetisk propaganda fyller år En Novaĵoj ne estas vero, kaj en Vero ne estas novaĵoj, oni diris en la sovetia tempo. Tiun malnovan kontraŭsovetian ŝercon oni pli facile komprenas, se oni scias, ke la du ĉefaj gazetoj en Sovetio nomiĝis ĝuste “Vero” (Pravda) kaj “Novaĵoj” (Izvestija). Tamen en Sovetio ekzistis gazeto, kiu enhavis…Fortsätt läsaNaskiĝtago de kontraŭsovetia malpropagandilo

Telefona romano

Mi malkovris, ke kaze de neceso tute bone eblas legi libron per mia poŝtelefono, eĉ se la ekrano estas iom malgranda por tiu celo. Mi pli frue sen aparta sukceso provis kelkajn manierojn enmeti librojn en la telefonon. Grandaj tekstodosieroj rifuzis malfermiĝi en ĝi, same html-formaj libroj. Eblis meti etajn pecojn, mi jam ne memoras…Fortsätt läsaTelefona romano

En Finnlando mi estus krimulo

Mi jam konfesis, ke mi kelkfoje senpermese uzis sendratan reton de najbaroj. Kredeble mi estus krimulo ankaŭ en Svedio, sed pri tio ankoraŭ ne ekzistas kortuma decido. En Finnlando la kortuma decido pri punpago por tia senpermesa uzo de sendrata reto estis farita antaŭ semajno. La loka kortumo de Salo (spite la nomon tute dolĉa…Fortsätt läsaEn Finnlando mi estus krimulo

”Reedziĝo” de Putin alportas multajn legantojn

På svenska: Putins ”bröllop” ger många läsare Estas interese sekvi, kiel onidiroj povas trapasi metamorfozon kaj subite iĝi “seriozaj novaĵoj”. En sia sabata numero la ĵurnalo Moskovskij Korrespondent asertis, ke Vladimir Putin divorcis, kaj baldaŭ reedziĝos al la 24-jara gimnastikisto Alina Kabajeva, kiu ekde pasinta decembro sidas en la rusia parlamento, kompreneble reprezentante Unuecan Rusion,…Fortsätt läsa”Reedziĝo” de Putin alportas multajn legantojn

Bela penso, fuŝa realigo

Hodiaŭ ni vizitis la grandan zoon “Skånes djurpark”, kaj malkovris, ke oni aldonis bonvenigan tekston en la araba, supozeble ĉar la araba estas la ĉefa lingvo de novaj enmigrintoj en suda Svedio. Bela ideo, sed neniu rimarkis, ke en la komputila pritrakto la teksto tute fuŝiĝis – ĉiu litero aperas aparte, kio en la araba…Fortsätt läsaBela penso, fuŝa realigo

Anonimeco garantiata

Luis Guillermo Restrepo Rivas demandas “kial etiko ĵurnalisma kontraŭas aliprofesiajn“, alivorte, kial ĵurnalistoj foje insistas ne malkaŝi siajn fontojn, dum ekzemple akademiaj esploristoj ja devas indiki siajn fontojn, por ke oni povu fidi la esplorrezultojn. Por mi, profesia ĵurnalisto, la respondo estas evidenta, sed ŝajne al multaj aliaj ne. Do indas klarigi. Se oni legas…Fortsätt läsaAnonimeco garantiata