Kokojti forpurigas la kartvelojn

Svenska: Kokoity rensar bort georgierna

Ĝis la milito en la komenco de la 1990-aj jaroj preskaŭ triono el la loĝantoj de Sud-Osetio estis kartveloj. Du trionoj estis osetoj. La etna purigado en la 1990-aj duonigis la kartvelan minoritaton en Sud-Osetio.

Ĝis la komenco de la milito en la pasinta semajnfino laŭ diversaj taksoj proksimume 15.000 kartveloj plu loĝis en Sud-Osetio, ĉefe en malgrandaj vilaĝoj en la okcidenta kaj suda partoj de la secesia respubliko. La kartvelaj vilaĝoj estis ĉefe gardataj de karvelaj trupoj, kaj almenaŭ parte subiĝis al alternativa loka administracio, fidela al Tbiliso.

Nun restas preskaŭ neniuj kartveloj en Sud-Osetio. Dum la pasinta semajno el registaraj fontoj en Kartvelio venis informoj, laŭ kiuj la kartvelaj vilaĝoj malpleniĝis, kaj nun tion konfirmas ankaŭ la prezidanto de Sud-Osetio, Eduard Kokojti.

Laŭ kartvelaj fontoj la kartvelaj loĝantoj fuĝis antaŭ osetaj batalantoj, laŭ Kokojti ili estis evakuitaj kiam la kartvelia flanko planis sian atakon. Se tamen restis civila loĝantaro en la vilaĝoj kiam la osetaj trupoj atingis ilin, “oni kreis por ili koridoron”, diras Kokojti. Alivorte li konfirmas ke okazis etna purigado.

Kokojti estis intervjuata en la vendreda numero de Kommersant, unu el la plej bonaj gazetoj en Rusio.

Kommersant: Post la liberigo de Cĥinvali kaj de la osetaj vilaĝoj la bataloj transiris al la kartvelaj enklavoj. Kio nun okazas tie?
Kokojti: Nenio aparta. Ni pli-malpli ebenigis ĉion tie. Ni restarigis la limojn de Sud-Osetio.
Kommersant: Oni diras ke en la kartvelaj vilaĝoj okazis rabado…
Kokojti: Jes, okazis rabado, sed tiel estas en ĉiuj militoj, ĉiuj agresoj. Ni severe haltigas ĉiujn tiajn agojn.
Kommersant: Ĉu mi ĝuste komprenas, ke oni jam forpurigis ĉiujn de tie?
Kokojti: Jes. Alivorte, la pacajn loĝantojn oni jam forveturigis, tie neniuj restis krom kartvelaj trupoj. Kaj kiam temas pri pacaj loĝantoj, en tiuj lokoj, kie ili ankoraŭ restis, ni, male ol la trupoj de Kartvelio, starigis koridoron kaj permesis al la paca loĝantaro eliri. Sed mi volas ankoraŭfoje konfirmi, ke en tiuj enklavoj fakte estis neniuj homoj. Ili ĝustatempe forkondukis ĉiujn – ni sukcesis kapti iliajn mesaĝojn. Ja la kartvela flanko serioze prepariĝis por la agreso. Ili elveturigis de tie la homojn, ili elveturigis sian tiel nomatan alternativan registaron (la porkartvelia provizora administracio de Sud-Osetio, gvidata de Dmitrij Sanakojev – Kommersant).
Kommersant: Alivorte, la kartvelaj enklavoj estas praktike neniigitaj?
Kokojti: Kion do, ĉu ni devus permesi, ke oni denove pafadu kontraŭ ni de tie? Ke oni denove pafadu en nian dorson kaj moku nian popolon?
Kommersant: Ĉu oni permesos al la kartvela paca loĝantaro reveni tien?
Kokojti: Ni ne plu intencas enlasi iun tien. Pli ol 18 mil osetaj rifuĝintoj el Kartvelio nun troviĝas en Nord-Osetio. Ilin ni devas revenigi al Sud-Osetio.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.