moralo

  • Morala dilemo en la aĉetfabriko

    La nova vendejego de la meblogiganto Ikea en Malmö estas vera aĉetfabriko. Ĝi troviĝas en nova urboparto apud la fervojlinio kaj aŭtovojo al Kopenhago, en urboparto kie estas nur amaso da vendejegoj kaj nenio alia. En tia aĉetfabriko ĉio funkcias perfekte, dum ĉiu partoprenanto de la ludo agas laŭ la reguloj kaj ĉiuj eroj de…

  • Familia feliĉo kaj plena kontrolo

    La poŝtelefona teknologio rapide evoluas. Ĝis lastatempe nur la polico (kaze de suspekto pri krimo) havis aliron al la teknikaj registraĵoj de la poŝtelefonaj kompanioj, helpe de kiuj eblas kontroli kie difinita poŝtelefono troviĝis aŭ troviĝas en difinita tempo. Nun unu sveda poŝtelefona kompanio proponas novan servon, per kiu ĉiuj familianoj ajnamomente senpage povas kontroli,…

  • Kion pensas trompisto?

    Foje estas ĝuste murdi, ŝteli kaj trompi. Aŭ almemaŭ foje homoj evidente sukcesas konvinki sin, ke estas tiel – apenaŭ ili alikaze antaŭplanite murdus, ŝtelus kaj trompus, kiel ofte okazas. Ja ĉiu homo poste devas vivi kun la konsekvencoj de siaj agoj, aŭ almenaŭ kun la memoro pri ili. Do, ĉu anticipe, ĉu dume, ĉu…

  • En Finnlando mi estus krimulo

    Mi jam konfesis, ke mi kelkfoje senpermese uzis sendratan reton de najbaroj. Kredeble mi estus krimulo ankaŭ en Svedio, sed pri tio ankoraŭ ne ekzistas kortuma decido. En Finnlando la kortuma decido pri punpago por tia senpermesa uzo de sendrata reto estis farita antaŭ semajno. La loka kortumo de Salo (spite la nomon tute dolĉa…

  • Kadavroj en kargo – Gruz 200

    Svenska: Lik i lasten Suomi: Ruumiita lastissa La filmo estas peza. Morna, makabra kaj absurda. La sovetia socio en renversita binoklo, en ŝercospegulo kiu ne ridigas, sed plorigas. Estas neniuj pozitivaj herooj en la filmo Gruz 200 de Aleksej Balabanov. Aŭ eventuale unu – malalta vjetnama gastlaboristo, kiu provas haltigi frenezan murdiston kaj seksperfortulon. La…

  • Kristnaska morala dilemo

    La kristnaskajn festotagojn ni ne pasigas hejme, sed mi tamen bezonas de tempo al tempo aliri la reton. Mi plurfoje ligiĝis uzante la poŝtelefonon, sed la rapideco ne estas tute kontentiga, kaj krome sendado kaj ricevado de grandaj dosieroj estas relative kosta afero. Sed poste mi rigardis tra la fenestro de la dua etaĝo, kaj…