Rusoj ne volas defendi Estonion

Svenska: Ryssar vill inte försvara Estland

Hazarde mi trovis informojn pri interesaj opini-esploroj faritaj en Estonio. Laŭ ili, en januaro 2006 entute 60 procentoj el neestonoj en Estonio estis pretaj defendi la landon per armiloj, sed en januaro 2008 la cifero estis nur 46 procentoj.

La klarigo laŭ la sociologo Juhan Kivirähk estas la draste sinkinta fido por la ŝtataj institucio de Estonio – kompreneble pro la krizo ĉirkaŭ la bronza soldato en aprilo 2007.

La cifero 46 procentoj rilatas al ĉiuj neestonoj en Estonio, sen rilato al sekso kaj civitaneco. Se anstataŭe rigardi la ruslingvajn virojn kiuj estas estonaj civitanoj, la cifero altiĝas el 62 procentoj.

La plej interesa eble tamen estas la akraj komentoj sub la ruslingva artikolo en la estona gazeto Postimees, aperanta en du lingvoj. Neniu el la komentantaj rusoj ŝajnas preta defendi Estonion. Anstataŭe la plej multaj opinias, ke la cifero 46 procentoj estas elpensaĵo. Jen du el la plej mildaj komentoj.

46% – tio estas la homoj, kiuj volas ke oni konsideru ilin lojalaj, pro merkataj konsideroj. Inter miaj ruslingvaj konatoj mi apenaŭ trovos du aŭ tri, kiuj pretus doni sian vivon por la estona ŝtato.

Ĝis aprilo 2007 ankaŭ mi estis preta defendi Estonion (mi estas estona civitano), sed post la aprilaj okazaĵoj mi ne volas respondeci pri la nepripensitaj, stultaj kaj nelogikaj agoj de la registaro. La politikistoj defendu sin mem. Se la registaro de Estonio per siaj nepripensitaj agoj sukcesus provoki Rusion al milita konflikto, por tiu okazo mi jam pakis miajn aĵojn, rezervis monon kaj plenigis la benzinujon de la aŭto.

La plej multaj komentoj estas multe pli agresemaj. Pluraj komentantoj diras, ke ili ja pretas preni armilon en la manon, sed restas la demando, en kiu direkto pafi.

La sociologo Juhan Kivirähk konstatas ankaŭ, ke defendi Estonion pretas pli multaj el tiuj neestonoj, kiuj militservis, entute 75 procentoj. Tamen multaj rusoj ne volas militservi, li diras, parte pro tio ke ili ne bone scias la estonan, parte pro tio, ke ili “malkontentas pri tio ke la estona armeo ne havas aviadilojn aŭ tankojn”.

Verŝajne bezonatas pli da esplorado. Imagu, se ekzistas pli profundaj kialoj por la situacio ol la manko de grandaj ludiloj por la militservantoj.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

7 svar på ”Rusoj ne volas defendi Estonion”

Pardonu Kalle, sed mi tiom malfidas statistikojn de ĵurnaloj, ke mi ne scias kion pensi pri tiuj informoj.
Interalie ĉar nudaj ciferoj informas pri preskaŭ nenio. Mi mem ne scias kion mi respondus se oni demandus al mi ĉu mi pretus preni armilojn por defendi mian landon.

(Kaj mi tre ĝojas ke vi denove blogas en Esperanto: vi havis nin iom forlasitaj, kaj ni jam ĵaluzis)

Pri kiuj ĵurnaloj vi parolas? Temas pri tute seriozaj sociologiaj esploroj, publikigitaj de la ministerio de defendo de Estonio. Cetere, kiel mi diris, interesaj ne estas la ciferoj en si mem, sed la tendenco, kaj precipe la komentarioj de ruslingvanoj en la tre bona kaj interesa gazeto Postimees.

Ĝenerale min delonge tedas tiu ĝeneraliga kritiko pri “ĵurnaloj”. Ĵurnaloj estas diversaj, pri la malseriozaj oni fajfu, sed la fakto ke ekzistas malseriozaj ĵurnaloj ne signifas, ke ne ekzistas seriozaj ĵurnaloj. Ĉe unu el tiuj mi mem laboras.

Mi delonge malfidas ĉiujn statistikojn de ĉiuj ĵurnaloj, eĉ de la seriozaj, sed ankaŭ tiujn de plimulto de institucioj. Ĉar en socia statistiko tiom gravas la respondo kiom la demando, kaj do estas treege facile alveni al la konkludo kiun la intervjuanto deziras. Tio validas por la ĵurnaloj kaj eĉ pli pri la ministerioj de defendo.

Eĉ se la esploro estas farata zorge, kaj la matematiko akurate, oni devas kalkuli pri la homoj kiuj silentas, kiuj mensogas, kiuj timas aŭ kiuj respondas “strategie”. En mia fako, la koncepto “erarintervalo” aŭ ekarto estas tre grava, kaj mi ĝenerale ne observas tiun zorgon en la statistikoj aperantaj en la ĵurnaloj.

Aliflanke, vi pravas ke la tendenco ja gravas. Se oni faris la enketon en la samaj kondiĉoj, la rezultatoj povas havi realan signifon.

Necesas ne malatenti 2 gravajn aferojn lige kun tiu ĉi statistiko.
Unue notindas ke en neestona loĝantaro de Estonio estas granda parto civitanoj de alia(j) lando(j), inter ili preskau 100 000 civitanoj de Rusio. Deziri ke civitanoj de Rusa Federacio deziru armile defendi Estonion estas tre naiva ĉar jam du jardekojn Rusio senĉese kalumnias Estonion kaj amasa atakemo de la pasinta jaro estas vaste sciata.
Due necesas noti tion ke Estonio estas membro de NATO, milita defendoorganizo kio estis laŭ Moskvo ĉiam konsiderata kiel malamiko. Neestonoj loĝantaj en Estonio estas forte influitaj historie de tiu propagando.
Trie notindas ankoraŭ unu fenomeno kio konsideras junulojn. Junuloj (precipe tiuj kiuj ne estas grandaj patriotoj de la lando) ne emas senpage fordoni longan tempon el sia vivo por militservi en armeo. tio estas ankau unu el gravaj faktoroj kial junuloj sen estona civitaneco ne deziras civitaniĝi (la kialo pri kio junuloj kutime silentas kaj prezentas pretekste aliajn kialojn).
Do nenio notinda estas en tiu ĉi statistiko kaj en la ŝanĝoj en ĝi.
Kio konsideras komentojn en la ruslingva Ĵurnalo Postimees do se observi tiujn komentojn dum ioma tempo oni povas klare vidi ke temas pri propaganda maŝino aganta por interesoj de Rusio…

nuntempe ne nur malseriozaj gazetoj ekzistas, sed ankaŭ gazetoj, kiuj estis rigarditaj kiel referencaj, kiel en Francio Le Monde aŭ Libération, oni konstatas ke ili iĝas pli kaj pli kiel la Pravada sub Sovetio: “la vvoĉo de niaj mastroj, oni konstatas pli kaj pli artifikan manieron prezenti (aŭ NE prezenti!) la faktojn, elekti la vortaron tiamaniere, ke ĝi instigu deziratan partiecan senton en la leganto, ktp, ktp, plusraj libroj estis fraŝe skribitaj pri tiu temo en Francio, kaj pli kaj pli da homoj deturniĝas de la grandaj amaskomunikiloj;
Kaj unue ili nun ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj estas posedataj de grandaj finacaj firmaoj, kiel oni povas esti neinfluataj tiel ? Eĉ la laŭdire maldekstra revuo “Marianne” havas inter la akciisotj la fifama usona Firmaego Carlyle

Stängt för kommentering.