Bela penso, fuŝa realigo

Fuŝa arabaHodiaŭ ni vizitis la grandan zoon “Skånes djurpark”, kaj malkovris, ke oni aldonis bonvenigan tekston en la araba, supozeble ĉar la araba estas la ĉefa lingvo de novaj enmigrintoj en suda Svedio.

Bela ideo, sed neniu rimarkis, ke en la komputila pritrakto la teksto tute fuŝiĝis – ĉiu litero aperas aparte, kio en la araba aspektas tute barbare, K* V* A* Z* A* Ŭ* E* N* E* S* P* E* R* A* N* T* O* O* N* I* S* K* R* I* B* U* S* Ĉ* I* T* I* E* L.

En la araba, ĉiu litero havas la jenajn kvar formojn (sur bildo la litero H):

  1. izolan, uzatan nur kiam la litero aperas aparte
  2. finan, kiam la litero aperas fine de vorto.
  3. envortan, kiam la litero aperas meze de vorto
  4. komencan, kiam la litero aperas komence de vorto

En unikodo ĉiu litero tamen kutime ricevas nur unu ĝeneralan kodon, kiu identigas la literon, sed ne montras, kiu el la kvar variaĵoj estu uzata. La programo, kiun oni uzas por surekrane montri aŭ por surpaperigi araban tekston, devas kompreni, kiun variaĵon uzi kiuloke. Se oni ne konscias pri tio, kaj uzas programaron kiu ne komprenas la araban skribsistemon, povas okazi diversaj misaĵoj, kiel ĉi tiu.

En la informtabulo de la zoo aperas nur la izolaj formoj, do la tuto aspektas kiel granda listigo de diversaj literoj, jene:

Krome ekzistas ligaturoj – iuj literoj kune skribitaj aspektas tute malsame, ol tiuj literoj aparte. La unua, bonveniga frazo “Ahlan wa sahlan” devus en ĝusta araba aperi ĉi tiel:

En la fino de ambaŭ vortoj aperas la ligaturo L+Alif. Kiel ili kaj la aliaj koncernaj literoj aspektas aparte, tion vi povas vidi en la unua “araba” linio. Jes, kaj la du oblikvaj streketoj super la litero “alif” fine de ambaŭ vortoj indikas ian kazo-finaĵon, mi jam foregesis kiun, sed la rezulto estas, ke anstataŭ “ahlā” oni elparolu “ahlān”. Ili tamen ŝajne ne estas tute nepraj, male ol ja nepras la kunligado de la literoj en la ĝusta maniero.

Mi demandis al arablingva amiko, kiel la tuto aspektas al li. Li diris, ke simple ne eblas legi ĝin.

– Vortojn ne eblas legi. Literojn, jes.

Mi miras, ke oni ne korektis la skribaĵon – ja certe jam vizitis la ejon multaj arablingvanoj, kiuj subridis pri la afero. Eble araboj ne emas plendi pri tiaĵoj. Aŭ eble la tabulo estas tute nova.

PS: Ŝajne la tabulo estas du jarojn malnova, sed ĝis nun neniu plendis… Post kiam nia gazeto ekinteresiĝis pri la fuŝa tabulo, la respondeculo pri informado en la zoo promesis korekti la tekston.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

2 svar på ”Bela penso, fuŝa realigo”

En mia urbo estas restoracio kun la nomo “Marisco’s”. “Mariscos” estas simple la hispana vorto por “maraĵoj” kaj la manĝejo ja ofertas precipe maraĵojn.

Sed kun la apostrofo la nomo sugestas, ke la posedanto havas la nomon “Marisco”. Mi kaj kolego mia protestis, ke neniu havas la familinomon “Marisco”.

La posedanto (kies familinomo estas Rivera) respondis, ke li multon pagis por la ŝildo, kaj ke malgraŭ la eraro, ĝi restos!

Epifonemo: fuŝoj kostas same kiel malfuŝoj, tial ili tiom abundas…

Stängt för kommentering.