Blanko sur blanko

La tagon antaŭ la sveda somermeza festo mi ricevis dikan pakaĵon el Kislovodsk en suda Rusio. La pakaĵo estis survoje ekzakte unu monaton, kaj enhavis du librojn, samgrandajn kiel la telefonkatalogo de Stokholmo en la malnovaj tempoj, sed klare malpli pezajn. La paĝoj en la libroj estas relative dikaj kaj tute blankaj.

Svenska: Vitt på vitt

La du dikaj volumoj estas la brajla eldono de la membiografia romano de Rubén Gallego kun la nomo Blanko sur nigro, en mia traduko el la rusa al Esperanto.

La verko de Gallego faris enorman impreson al mi kiam mi senhalte tralegis ĝin en januaro 2005. Pli malfrue samjare aperis la tradukoj al la finna kaj la sveda, kaj mem mi komencis traduki la verkon al Esperanto tuj post kiam mi finlegis ĝin. Poste mi ĉesis, ĉar neniu eldonejo ŝajnis voli havi la tradukon.

Estas speciala libro. Rubén Gallego estas nepo de hispana komunista gvidanto, kaj lia patrino loĝis en Moskvo, kiam li naskiĝis cerbe paralizita kaj grave handikapita en 1968. Post iom pli ol jaro la avo aranĝis, ke Rubén estu kaŝita en internulejo por handikapuloj, kaj la patrinon oni informis, ke la filo mortis.

Rubén siavice en la internulejo lernis, ke lia patrino estas nigrula hundinaĉo kiu forlasis lin, kaj ke li estu danka al la soveta ŝtato, kiu donis al li senpagan manĝon, loĝejon kaj lernejon ĝis la aĝo de 16 jaroj, kiam li estos enfermita en maljunulejo por forvelki.

En sia libro Rubén rakontas pri la grandaj kaj etaj teruraĵoj en la internulejo, sed ankaŭ pri la kamaradeco. Li rakontas, kiel li nokte rampas nuda al la necesejo tra glacie malvarma koridoro, ĉar voki helpon estas sensence, kaj kiel li la sekvan tagon en la leciono pri historio lerte rakontas pri la teruraĵoj de la germanaj koncentrejoj.

La komencita traduko al Esperanto ripozis tutan jaron, poste mi publikigis erojn el ĝi en mia retejo. Tiam Esperanta eldonejo en Novjorko montris intereson, kaj Rubén Gallego donis sian permeson. Li krome deziris, ke estu eldonita versio en brajlo. En sia antaŭparolo al la Esperanta eldono li skribis interalie jene:

Por ĉi tiu libro mi ricevas luksan honorarion, malavaran donacon. Mi ne ŝercas. Esperanto estas la lingvo de la revo. Esperanto estas lingvo de idealistoj. Mi ŝatas revi. Mi estas iomete idealisto. Oni sendos al mi mian libron, eldonitan en Esperanto kaj presitan en la skribo de sinjoro Braille. Oni ne devas esti tro naiva revanto, oni povas ne esti centprocenta idealisto, sufiĉas lasi en sia animo iom da sentimentaleco kaj ĝoji, ke la libron legos ĉiuj blindaj esperantistoj sur la planedo.

Ankaŭ la vidantoj min ĝojigas. Min ĝojigas ĉiuj legantoj en ĉiuj lingvoj, sendepende de la kvanto de brakoj kaj gamboj, la akreco de la vido kaj aŭdo. Mi ĝojas pro ĉiu leganto. Sed tamen, tamen. Leganto, kiu perceptas miajn librojn palpe, saĝa, scivola leganto, kiu sufiĉe malpigris por lerni la ekstravagancan lingvon Esperanto, kompreneble meritas plian respekton.

Mi dankas ĉiujn estontajn esperantistajn legantojn pro la bela lingvo Esperanto, pro la atento al mia kreado.

Legu. Ĉi tiu estas bona libro. Mi esperas, mi tre volas kredi, ke malbonajn librojn oni ne tradukas kaj ne verkas en la lingvo de la revo, la lingvo de la espero. Esperanto.

La unua blinda leganto de Gallego en Esperanto iĝis Anatolij Masenko en Kislovodsk en suda Rusio. Li transkodigis la komputilan dosieron al la ĝusta formato por brajlo kaj trovis en Sankt-Peterburgo brajlan presejon kun akcepteblaj prezoj. Pluraj blindaj kaj kelkaj vidantaj esperantistoj en diversaj landoj antaŭmendis kaj pagis por ebligi la eldonon.

Rubén Gallego de kelkaj jaroj loĝas en Usono, la lando kie li unuafoje spertis la liberecon, kiam li rajtis pruntepreni elektran rulseĝon, stireblan per liaj du funkciantaj fingroj. La unuaj aŭtoraj ekzempleroj de la Esperanta traduko estis senditaj al li el Novjorko, sed la brajla versio estas produktita en lia amata kaj malamata eksa hejmlando, Rusio, kie li preskaŭ pereis.

Rubén Gallego diras, ke li travivis nur pro tio, ke li finfine estis translokita al bona internulejo en la urbo Novoĉerkassk en suda Rusio. Kelkcent kilometrojn sudoriente de Novoĉerkassk situas la urbo Kislovodsk, kie ankoraŭ kelkaj ekzemploj de la brajla eldono de lia verko en Esperanta traduko atendas siajn legantojn.

Sed unu ekzemplero jam survojas al la ne tro naiva revanto en Maryland.

Pli pri la temo

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

Ett svar på ”Blanko sur blanko”

Stängt för kommentering.