Belorusio

  • Putin kaj Lukaŝenko en sia radikala junaĝo

    Svenska Suomi Dum la lastaj semajnoj du nekutime interesaj filmetoj cirkulis inter belorusaj kaj rusaj retanoj. Ili iĝas eĉ pli interesaj, se oni metas ilin unu apud la alia kaj ekpensas, kio okazis en Belorusio kaj Rusio dum la lastaj 12-14 jaroj, kaj kiuj kuraĝus diri similajn aferojn nun. Ne ĉiuj scias la rusan, do…

  • Hejtotuboj parolas

    Oni povus pensi, ke hejtotuboj ne parolas, sed efektive tiaj tuboj povas diri multon pri la loko en kiu ili kuŝas, se atente aŭskulti. Dum dimanĉa promeno en Lund ni trairis parketon, kie oni konstruas novan hejtotubon. Diversaj tubopecoj kaj aliaj aĵoj por baldaŭa muntado kuŝas apud la fosaĵo, atendante la novan laborsemajnon. Tiuj eroj…

  • Notoj pri renkonto en Minsko

    Je la kvina mi atendas ekster la hotelo por renkonti Zmicier Lapcionak kaj Mikola Romanoŭski, sed ili ne aperas. Zmicier anoncas ke li malfruos duonhoron, sed ne aperas. Finfine li mesaĝas ke li veturis al malĝusta hotelo, kaj ĉar ankaŭ Mikola ne aperis, ni decidas renkontiĝi ĉe metrostacio. Poste aperas tie ankaŭ Anton Vasiljev, lia…

  • Juda centro sen judoj

    Komence de la 1990-aj jaroj la germanoj revenis al la urbeto Slonim en Belorusio. Ĉi-foje la germanoj estis bonvenaj. Sed fakte la germanoj ne venis mem, ili sendis monon kaj turkajn konstruistojn.

  • Unuaj impresoj pri Minsko

    En majo 2003 mi povis per stipendio kiun mi ricevis de mia labordonanto, la sveda taga ĵurnalo Sydsvenska Dagbladet, veturi al Minsko por kelkaj tagoj por studi la funkciadon de la amaskomunikoj en Belorusio. La raporton pri la vizito mi evidente devis verki en la sveda, sed jen kelkaj notoj faritaj surloke en Minsko. Ĵaŭde…