Espereble aperos aliaj recenzoj

Reago al la recenzo “Amaraj provoj” de Alen Kris, aperinta en La Ondo de Esperanto 11/2006. La recenzo estas interesa, ĉar ĝi “recenzas” ne nur PoMEGon, sed ankaŭ Esperanton mem, ekzemple jene: “Oni vane serĉas en PMEG eĉ mencion pri la gramatika kategorio de la aspekto. La plej grava problemo de Esperanto estas, ke en…Fortsätt läsaEspereble aperos aliaj recenzoj

Notoj pri renkonto en Minsko

Je la kvina mi atendas ekster la hotelo por renkonti Zmicier Lapcionak kaj Mikola Romanoŭski, sed ili ne aperas. Zmicier anoncas ke li malfruos duonhoron, sed ne aperas. Finfine li mesaĝas ke li veturis al malĝusta hotelo, kaj ĉar ankaŭ Mikola ne aperis, ni decidas renkontiĝi ĉe metrostacio. Poste aperas tie ankaŭ Anton Vasiljev, lia…Fortsätt läsaNotoj pri renkonto en Minsko

Informfluoj en Esperantujo

Prelego ĉe Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo La 9-an de septembro 2005 1. Enkonduko, ĝeneralaj tezoj Povas ŝajni, ke gazetoj, retmesaĝoj, radiaj elsendoj kaj aliaj informfluoj estas ia flanka produkto aŭ postsekvo de la Esperanto-movado, kiu ĉefe okupiĝas pri aliaj, pli konkretaj aferoj: “informado, instruado kaj utiligado” de Esperanto, la sankta triunuo kiun ripetadas la prezidanto de UEA,…Fortsätt läsaInformfluoj en Esperantujo

Kritikaj demandoj sen respondo

Prezidento Vladimir Putin, kiu kutime konstante ĉeestas en la rusiaj televid-novaĵoj, dum la vendreda posttagmezo estis kvazaŭ glutita de la tero. Ankaŭ neniuj aliaj politikistoj estis intervjuataj vum vendredo en la tutlandaj televid-kanaloj. La novaĵ-programoj montris bildojn pri la kaosa situacio en Beslan, sed neniuj kritikaj demandoj estis faritaj. Inter la novaĵ-elsendoj oni montris malnovajn…Fortsätt läsaKritikaj demandoj sen respondo

Konataj ĵurnalistoj estis haltigitaj

Du internacie konataj ĵurnalistoj, kiuj kritike esploris la militadon de la rusia registaro en Ĉeĉenio, estis en ĵaŭdo devigitaj interrompi sian vojaĝon al Beslan, kie ili intencis observi la ostaĝ-krizon. La ĵurnalisto Anna Politkovskaja en ĵaŭdo estis portita al la sekcio por intensa flegado en la malsanulejo de Rostov-na-Donu en suda Rusio, post kiam ŝi…Fortsätt läsaKonataj ĵurnalistoj estis haltigitaj

La historio ripetas sin

La historio ripetas sin en suda Rusio. En junio 1995 ĉeĉenaj ribeluloj okupis tutan malsanulejon en la sudrusia urbo Budjonnovsk. Tiufoje ili kaptis pli ol mil homojn kiel ostaĝojn, inter tiuj ankaŭ multaj beboj kaj ties patrinoj. Tiam la unua ĉeĉenia milito estis daŭrinta pli ol duonan jaron, kaj la ĉeĉena separatisma registaro post sangaj…Fortsätt läsaLa historio ripetas sin

Juda centro sen judoj

Komence de la 1990-aj jaroj la germanoj revenis al la urbeto Slonim en Belorusio. Ĉi-foje la germanoj estis bonvenaj. Sed fakte la germanoj ne venis mem, ili sendis monon kaj turkajn konstruistojn.Fortsätt läsaJuda centro sen judoj

Unuaj impresoj pri Minsko

En majo 2003 mi povis per stipendio kiun mi ricevis de mia labordonanto, la sveda taga ĵurnalo Sydsvenska Dagbladet, veturi al Minsko por kelkaj tagoj por studi la funkciadon de la amaskomunikoj en Belorusio. La raporton pri la vizito mi evidente devis verki en la sveda, sed jen kelkaj notoj faritaj surloke en Minsko. Ĵaŭde…Fortsätt läsaUnuaj impresoj pri Minsko

Kaliningradaj impresoj

Kaliningrado estas tiu parto de Ruslando, kiu plej proksimas al la suda parto de Svedio. Fakte la distanco el mia hejmurbo Lund al Kaliningrado estas malpli granda ol al Stokholmo. Tamen pri Kaliningrado niaj amaskomunikiloj raportas ĉefe kiam temas pri disvastiĝo de la aidos-epidemio aŭ pri infanhejmoj kiuj ricevas helpon de Svedio — la bildo…Fortsätt läsaKaliningradaj impresoj

Kaoso en Budapeŝto

Elĉerpaĵo el la verko Kaoso en Budapeŝto de Nina Langlet, havebla ĉe bonaj libroservoj, ekz. ĉe UEA: Kaoso en Budapeŝto. Nina Langlet. Trad. Kalle Kniivilä. Antaŭparolo de Humphrey Tonkin. Piednotoj de István Ertl. Varna, 2001. 168p. 20cm. Kiel Nina kaj Valdemar Langlet, pionira esperantisto, helpis al transvivo milojn da judoj kaj aliajn persekutatojn en 1944.…Fortsätt läsaKaoso en Budapeŝto

La Vintra milito – 60 jarojn poste

Ĉi tiu artikolo origine aperis en La Ondo de Esperanto en oktobro 1999, sesdek jarojn post la komenco de la Vintra Milito. La aperigo de finnlanda vidpunkto en rusia gazeto eĉ 60 jarojn post la milito boligis la galon de kelkaj rusaj legantoj, kiuj poste kolere leteris al la redakcio. Dum la aŭtuno de la…Fortsätt läsaLa Vintra milito – 60 jarojn poste

Ni transpaŝu la lingvajn barojn

Esperantistojn ne disigas la landlimoj. Tamen ni mem ofte volas disiĝi de la malagrabla neesperantista mondo, amuziĝi en niaj propraj rondoj kaj plendi pri la eksteruloj, kiuj ne komprenas nin, kiuj ignoras nin, aŭ ofte eĉ dubas pri nia ekzisto — sed samtempe ni forgesas, ke oni atentas pri ni nur, se ni faras ion…Fortsätt läsaNi transpaŝu la lingvajn barojn