La historio ripetas sin

La historio ripetas sin en suda Rusio. En junio 1995 ĉeĉenaj ribeluloj okupis tutan malsanulejon en la sudrusia urbo Budjonnovsk. Tiufoje ili kaptis pli ol mil homojn kiel ostaĝojn, inter tiuj ankaŭ multaj beboj kaj ties patrinoj.
Tiam la unua ĉeĉenia milito estis daŭrinta pli ol duonan jaron, kaj la ĉeĉena separatisma registaro post sangaj bataloj estis devigita forlasi la ĉefurbon Groznij. Dum la ĉeĉenaj trupoj retiriĝis en la montaron, la ribelula estro Ŝ amil Basajev kun siaj batalantoj kaŝis sin en ĉerkoj kiuj estis veturigitaj al Rusio en du kamionoj. Tiun someron oni veturigis multajn ĉerkojn el Ĉeĉenio al Rusio, kaj la limgaristoj ne emis rigardi en ĉiun ĉerkon. [Noto: laŭ aliaj informoj la ribeluloj uzis ne ĉerkojn sed monon por trapasi kontrolojn.]

Kiam ili atingis la alian flankon, la batalantoj de Basajev ŝturmis malsanulejon kaj ostaĝigis ĉiujn malsanulojn kaj dungitojn. Nur dum la unua tagnokto pli ol cent homoj estis mortigitaj, kaj post du malsukcesaj provoj perforte liberigi la ostaĝojn, la tiama ĉefministro de Rusio Viktor Ĉernomirdin estis devigita akcepti la postulojn de la kaptintoj.

En rekta televida elsendo Ĉernomirdin telefone kontaktis la ribelulojn kaj promesis militĉeson kaj negocojn en Ĉeĉenio, se la ostaĝoj estos liberigitaj. Kvar tagojn poste Rusio kaj la separatisma registaro de Ĉeĉenio interkonsentis, ke la rusiaj trupoj estos retiritaj kaj oni okazigos elektojn en Ĉeĉenio.

La fina pactraktato estis subskribita nur en la somero de la jaro 1996. Tiam la du flankoj interkonsentis, ke la demando pri la formala sendependeco de Ĉeĉenio estos decidita en 2001. Tamen fine de la jaro 1999 la kaoso en la apartiĝema respubliko kreskis. Post kiam Ŝamil Basajev el Ĉeĉenio atakis la orientan najbaran respublikon Dagestanon, kaj post kiam ĉeĉenoj estis kulpigitaj pri eksplodigoj de loĝdomoj en Rusio, la tiama ĉefministro Vladimir Putin decidis meti punkton al la malordo en la sudo.

La dua ĉeĉenia milito estis komencita antaŭ preskaŭ kvin jaroj. Komence la milito estis sukcesa kaj igis Putin- on ekstreme populara en Rusio. Tamen daŭre ne videblas iu fino de la milito, kvankam la rusia registaro plurfoje deklaris ke la milito jam finiĝis kaj nun temas pri limigita kontraŭterorisma operacio. En la ĉeĉenia milito estis uzataj tre kruelaj metodoj, kiuj trafis ankaŭ la pacan loĝantaron, kaj multaj prijuĝantoj opinias ke ĝustte la tiel nomata kontraŭterorisma operacio kaŭzis la fortan pliiĝon de teror-atakoj en Rusio.

– Ĉio estas ligita. Ĉi tio estas sekvo de la militaj agoj de la Rusa federacio en Ĉeĉenio. Ili gvidas nur al pli da terorismo, diris la rusia homrajta aktivulo Tatjana Lapŝina en rusa radia intervjuo en merkredo. Se la kaptintoj de la ostaĝoj en Beslan kredas, ke ili same kiel antaŭ naŭ jaroj sukcesos devigi la rusian registaron al tablo por intertraktado, ili plej verŝajne eraras. La katastrofa liberigo de ostaĝoj helpe de gaso dum la ostaĝ-krizo en Moskva teatro en 2002 montris, ke la vivo de civiluloj en Rusio ne plu havas same altan prezon kiel en 1995.

Kalle Kniivilä
[Sydsvenskan 2004-09-02]

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.