Notoj pri renkonto en Minsko

Antono, Julija, Zmitro, MikolaJe la kvina mi atendas ekster la hotelo por renkonti Zmicier Lapcionak kaj Mikola Romanoŭski, sed ili ne aperas. Zmicier anoncas ke li malfruos duonhoron, sed ne aperas. Finfine li mesaĝas ke li veturis al malĝusta hotelo, kaj ĉar ankaŭ Mikola ne aperis, ni decidas renkontiĝi ĉe metrostacio. Poste aperas tie ankaŭ Anton Vasiljev, lia amikino Julia, kaj fine post kelkaj telefonvokoj ankaŭ Mikola, kiu dormis kaj ne vekiĝis ĝustatempe.Ni trinkas unue kafon, poste promenas tra la urbo al la Oktobra placo kie estis dispelita la opozicia tendaro, kaj poste bierumas en apuda kafejo.

Anton Vasiljev rakontas, ke li aktivas en la sendependa novaĵ-retejo Indymedia, kaj ke pluraj el la pli radikalaj anoj de la teamo estis “invititaj” al interparolo ĉe KGB antaŭ la elektoj de la prezidento. Li ankaŭ rakontas, ke laŭ certa persono, kiu laboras en interret-firmao, KGB aŭtomate ricevas aliron al la informfluo en la reto. Lia patro estas 49-jara kaj subtenas Lukaŝenkon. Kiel argumenton li uzas komparon inter Rusio kaj Belorusio: en Rusio estas kaoso kaj la kamparo vivas en mizero, male ol en Belorusio. Anton konsentas ke la rusia kamparo estas mizera, ĉar li mem tion vidis, sed ne konsentas kun la metodoj de Lukaŝenko. Mi scivolas kial ĉiuj faradas komparojn inter Rusio kaj Belorusio, sed neniu komparas la bonfartan Pollandon kaj Belorusion. Zmicier supozas ke homoj simple nenion scias pri Pollando, krom tio kion rakontas la ŝtata propagand-televido.

Pli frue, en 2004, Anton disdonis flugfoliojn de la opoziciulo Gonĉarik dum la parlamentaj elektoj. Tiam la dekano de la fakultato kie li studas kontaktis lin kaj petis li ĉesu fari tion, ĉar ŝi ekhavos problemojn. Por paroli pri tio ŝi unue vokis lin al la koridoro “ĉar la muroj havas orelojn”. Anton supozas ke KGB kontaktis la universitaton kaj ke li povintus havi grandajn problemojn se li ne havintus bonan kontakton kun la dekano.

Zmicier kaj Anton ambaŭ laboras ĉe la sama usona komputil-firmao. Ili ne devas timi perdi la laboron pro opozicia aktivado, ĉar ilia labordonanto ne estas rekte dependa de la ŝtato.

Kiam ni marŝas duope al la hotelo Zmicier rakontas pli detale pri la manifestacio sur la Oktobra placo kaj pri sia malliberigo. Li diras ke li estis haltigita de la polico jam du tagojn antaŭ la dispelo de la manifestacio, kiam li volis per biciklo porti gas-kuirilon al la malsataj kaj frostantaj manifestaciantoj. La polico haltigis lin ĉe trafiklumo, kontrolis lian dorsosakon kaj forprenis la gas-kuirilon, sed ne arestis lin, male ol ili faris al multaj aliaj. Li suspektas, ke helpis lin la biciklo, kiu kaŭzus nenecajn problemojn al la policanoj se ili kaptus lin.
Zmicier estis en la tendaro du noktojn, la lastan nokton okazis la aresto.

Ĉiuj unue sidiĝis sur la tero, sed poste la plej multaj konsentis iri al la policaj busoj propravole, ankaŭ Zmicier. Tiujn kiuj ne iris propravole la polico ĵetis en la buson, kelkaj dolorigis sin. En la buso estis dense kiel en metroo en la pinta horo. Unue oni kuŝigis kelkajn homojn sur la plankon, sed poste eniris oficiro kaj ordonis, ke estu nenia perforto, kaj ĉiuj rajtis sidiĝi aŭ stariĝi. Dudeko da homoj havis lokon por sidi sur la longaj benkoj laŭ la muroj de la buso.

En la malliberejo oni komplete izolis la manifestaciintojn de la aliaj krimuloj – por ke la krimuloj ne ricevu malbonan influon, ironias Zmicier. Sed estis bone ke ĉiuj estis kune, ok ĝis dek homoj på en unu granda ĉelo, tiam ili povis kuraĝigi unu la alian. Entute jam pro tio indis ke li partoprenu, li diras: ĉar li partoprenis, la polico havis pli da laboro por forporti la manifestaciantojn, kaj ĉar la manifestaciantoj estis multaj, ili restis kune en la malliberejo.

Laŭ Zmicier la malliberigo ne malkuraĝigis aŭ timigis la plej multajn manifestaciantojn, multaj partoprenas en tia demonstrado de protesto kia eblas, kiam la polico daŭre atente sekvas la okazaĵojn. Mem li partoprenis unu fulm-proteston, kiam cento da homoj samtempe aperis en la loko ĉe la protest-tendaro, kaj je komuna signalo sidiĝis sur la tero dum kelkaj minutoj.

En alia fulmo-protesto la partoprenintoj aĉetis glaciaĵojn kiujn ili metis en sian poŝon kaj je la sama momento eltiris por manĝi sur la Oktobra placo kaj demonstri sian liberon suĉi kaj leki kion kaj kiel ili volas. Dum la gejunuloj marŝis en ringo, manĝante glaciaĵon, civile vestitaj policanoj marŝis apud ili kaj klopodis ricevi ordonojn per siaj radiotelefonoj. Finfine venis la ordono: kaptu tiujn kiuj manĝas glaciaĵon. Kelkaj havis tempon formanĝi la glaciaĵon antaŭ ol la polico ricevis sian ordonon, kaj tiuj rajtis iri, la aliaj, kiuj pli malrapide lekis glaciaĵon, estis arestitaj. Entute deko da homoj estis kaptitaj lige kun tiu fulma protesto.

Rilataj tekstoj:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.