Kaoso en Budapeŝto

Elĉerpaĵo el la verko Kaoso en Budapeŝto de Nina Langlet, havebla ĉe bonaj libroservoj, ekz. ĉe UEA: Kaoso en Budapeŝto. Nina Langlet. Trad. Kalle Kniivilä. Antaŭparolo de Humphrey Tonkin. Piednotoj de István Ertl. Varna, 2001. 168p. 20cm. Kiel Nina kaj Valdemar Langlet, pionira esperantisto, helpis al transvivo milojn da judoj kaj aliajn persekutatojn en 1944.

Tiel komenciĝis nia help-agado

Tuj kiam la germanoj okupis Hungarion la 19-an de marto 1944, la anoj de Gestapo senprokraste komencis sian teruran laboron. Ili jam havis pretajn listojn de homoj, kiujn oni arestu.

Kamionoj kun kaptitoj ekveturadis al diversaj malliberejoj. Unue al la hotelo “Astoria”, kiu dekomence iĝis provizora stabejo de Gestapo, kaj kies kelo fariĝis malliberejo. Tie oni torturis la malliberulojn, kies krioj aŭdiĝis tra la malaltaj fenestroj.

Unu tagon en aprilo 1944, kiam la teruraj deportadoj el la hungara kamparo al la germanaj trudlaborejoj kaj mortigejoj jam daŭre okazadis, naskiĝis la ideo ke la Sveda Ruĝa Kruco komencu help-agadon en Hungario.

Mian edzon, Valdemar Langlet, tre skuis la rakonto de juna viro, kiu sukcesis fuĝi el la koncentrejo Auschwitz. La junulo priskribis la hororan likvidadon de la judoj, kaj Langlet senprokraste ekagis.

Kunlabore kun la hungara Ruĝa Kruco oni decidis inviti la grafon Folke Bernadotte al Hungario por organizi help-agadon. Sed en la hungara ministrejo de eksterlandaj aferoj, kie oni konis mian edzon de antaŭ multaj jaroj, kiel oficiston en la sveda ĝenerala konsulejo, oni opiniis, ke li mem devus iĝi la delegito de la Sveda Ruĝa Kruco. Tiam mia edzo turnis sin al princo Carl, la ĉefo de la Ruĝa Kruco en Stokholmo, kaj estis enoficigita pere de nia legacio en Budapeŝto.

En majo 1944 la Sveda Ruĝa Kruco povis ekrealigi la ideon de Valdemar Langlet – disdoni protektajn dokumentojn al persekutataj homoj. Ĉi tiuj dokumentoj ricevis la nomon “protekt-letero”.

La 9-an de julio Raoul Wallenberg alvenis al Budapeŝto por respondeci pri la sekcio C de la Sveda Legacio. Ankaŭ li komencis disdoni protektajn dokumentojn, kiuj ricevis la nomon “protekt-pasporto”. Li kunportis liston de kelkcent hungaroj, kiuj havis ian ligon al Svedio, kaj kiujn oni klopodu transporti tien.

Iom post iom ankaŭ organizaĵoj el aliaj landoj komencis disdoni protektajn dokumentojn al judoj. Ni havis kontakton kun la papa nuncio Monsignore Angelo Rotta kaj lia sekretario Monsignore Gennaro Verolino, ĉar pluraj katolikaj monaĥejoj, kiuj estis sub la aŭtoritato de la papa nunciejo, volis ricevi ankaŭ la protekton de la Sveda Ruĝa Kruco. Tiamaniere naŭ monaĥejoj (du virmonaĥejoj kaj sep monaĥinejoj) ricevis dokumentojn, laŭ kiuj iliaj ejoj kaj loĝantoj havis kaj papan kaj svedan protekton.

Ankaŭ la reformita kaj luterana eklezioj fondis help-organizaĵojn, kiuj same ricevis la protekton de la Sveda Ruĝa Kruco.

* * *

Kiam mi refoje pensas pri la terura jaro 1944-45 kaj klopodas memori la dramajn okazaĵojn kiujn mi devis sperti, ĉio ŝajnas kvazau koŝmaro, kie ĉio estas troigita kaj la travivaĵoj amasiĝas tiel ke ili donas la impreson de frenezaĵo. Kelkaj situacioj estis tiel timigaj, tiel fantaziaj, ke ili foje ŝajnis groteskaj, eĉ ridindaj kiel en aĉa filmo. Sed bedaŭrinde ĉio tio okazis, foje tiel sange ke oni dum palpebrumo kvazaŭ ŝtoniĝis. Poste oni denove kun reaperintaj fortoj ĵetis sin en la savlaboron, kiu neniam elĉerpiĝis kaj ofte ŝajnis tute senespera.

La Estraro de la Sveda Ruĝa kruco, kiu nomumis Valdemar Langlet al lia posteno, donis al li nek monon nek uniformon. Ke nia helplaboro entute povis okazi, dependis tute de la subteno kiun ni ricevis de hungaroj, en la formo de mondonacoj kaj de praktikaj kontribuoj, kiujn niaj kuraĝaj kaj varmkoraj helpantoj faris. Multaj laboris de frua mateno ĝis profunda nokto en daŭra vivdanĝero. Ilia oferemo estis tioma, ke estis vera beno havi ilin ĉe sia flanko. Ili estis oficistoj, pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj, kuracistoj, flegistinoj, oficiroj, estis kelkaj policanoj kaj unu ĝendarmo, aristokratoj kaj ordinaraj civitanoj, ĉiuj ili same malegoisme ĵetis sin en la danĝeran ludon – en la batalon por savi homajn vivojn.

Same kiel mia edzo kaj mi, ankaŭ niaj kunlaborantoj estis nesalajrataj, nur du personoj akceptis pagon: unu svedino, Asta Nilsson, kaj unu ruso, grafo Miĥail Tolstoj-Goleniŝĉev-Kutuzov, kies edzino estis belgino.

Nia dankŝuldo al niaj hungaraj kunlaborantoj kaj mecenatoj estas tiel granda, ke mi ne kapablas esprimi ĝin. Mi ne povas rakonti pri ĉiuj iliaj heroaĵoj, nek mencii iliajn nomojn – kelkaj petis resti anonimaj. Mi ankaŭ ne povas mencii ĉiujn instituciojn kaj opulojn kiuj kunlaboris kun ni. Mi povas nur priskribi kelkajn apartajn epizodojn, kiuj eventuale donas imagon pri nia danĝera laboro (sed mi ne listigas ilin en kronologia ordo).

Dum la jaroj 1944-45 en Hungario regis tia kaoso, ke estis tre malfacile prizorgi nian laboron, kiu iom post iom atingis egajn proporciojn kaj okazis en diversaj ejoj dise tra la urbo. La Sveda Ruĝa Kruco havis 16 sekciojn en Budapeŝto (vidu la Aldonon).


Lonyay utca 3

(Nia adreso en Budapeŝto)

Unu el miaj amikinoj, Mária Garai (kiun oni nomis Mariska), estis ĉe mia flanko de la unua tago de nia ruĝkruca aktivado. Ŝi estis vidvino kaj havis 12-jaran filinon, Gabriella-n, kiun ni nomis Gabi. Mi tre zorgis pro ilia sorto, ĉar kvankam ili estis kristanoj, oni ne konsideris ilin “arjaj”.

Tamen Mariska kutimis trankviligi min, mem ŝi havis nekutimajn animfortojn, kaj ŝi kuraĝigis min kiam mi estis maltrankvila kaj deprimita.

Sed Gabi timis, ŝi tre timis, ĉar kiam la germanoj venis al Budapeŝto, ili elektis kiel sian stabejon la hotelon “Astoria”, kiu situis fronte al la domo de Mariska. Dum la tagoj Gabi vidis tra sia fenestro, kiel oni veturigis kamionojn plenajn de malliberuloj al “Astoria”, kaj nokte ŝi aŭdis la terurajn kriojn de la torturatoj.

Unu tagon oni markis multajn domojn en la urbo per la grandaj, flavaj, sespintaj jud-steloj, ankaŭ la domon de Mariska. En tiaj domoj loĝis kaj kristanoj kaj judoj, kaj por montri sian malapartenon la kristanoj komencis glui grandajn blankajn krucojn sur siajn pordojn kaj fenestrajn vitrojn.

La najbaroj de Mariska indigniĝis, ĉar oni “brulstampis” ilian domon, kaj ili protestis al la urbestro. Li trankviligis ilin, dirante, ke oni iom post iom “forplukos” ĉiujn judojn el la domo, kaj poste oni rajtos forigi la flavan stelon.

La situacio iĝis neeltenebla, kaj mia edzo kaj mi proponis al Mariska kaj Gabi ke ili transloĝiĝu al ni. Estis ja malpermesite je mortpuno loĝigi judojn en la tiel nomataj “arjaj” domoj, sed tiun malpermeson ni neglektis. Ni daŭre havis ĉe ni kaŝitajn judojn, tamen ne multajn samtempe, ĉar ni havis je nia dispono nur malgrandan triĉambran loĝejon.

Mi konsilis al Mariska, ke ili venu al ni antaŭtagmeze. Ili ne uzu la lifton, sed iru laŭ la ŝtuparo kaj senbrue malfermu nian pordon, kiu estos neŝlosita. Se ili renkontos iun en la ŝtuparo, ili iru unu etaĝon pli alten, kaj atendu, ĝis la vojo estos libera.

Ĉio okazis laŭplane, nia pordisto ne rimarkis ilin. Kelkajn sinsekvajn vesperojn la edzino de ilia pordisto alportis iliajn littolaĵojn, manĝaĵojn kaj kelkajn valizojn. Ŝi devis veni al nia loĝejo same atente.

Gabi petegis min, ke ŝia amikino Erika rajtu veni al ni. Mariska petis, ke ankaŭ ŝia fratino Rózsika rajtu veni, “alikaze ŝi mortigos sin”. Sed Rózsika ne povus veni sen sia 14-jara filo András… Ĉiuj devis loĝi en mia ĉambro. Nokte ili kuŝis sur matracoj, surplanke. Sed tio ne estis ĉio – en la kuirejo havis sian restadejon la artisto Miklós Braun, kaj en la servistina ĉambro “fraŭlino Erzsébet”, judino kun falsaj dokumentoj de kristano. Ŝin oni registris en la domo kiel nian hejmprizorgantinon. La patrino de Erika, Sári, ofte dormis en la antaŭĉambro. Ankaŭ ŝi havis falsajn dokumentojn de kristano kaj povis eliri, aĉeti por ni manĝaĵojn kaj forporti rubon.

Nia privata “getto” estis plenŝtopita. Ĉiuj devis moviĝi tre silente, surhavi feltajn pantoflojn, gargari la du necesseĝojn kiel eble plej malofte kaj paroli flustre, ĉar la son-izolo en la domo estis tre malbona.

Mi devis daŭre esti tre atentema, nokte mi ĉiam tuj vekiĝis se iu promenis en la ŝtuparo. Miaj nervoj ĉiam estis streĉitaj, ĉar oni povis timi ke okazos traserĉo de la domo.

Sed tio estis nenio kompare kun la neeltenebla nervstreĉo kiun kaŭzis aeratakaj alarmoj. Nur Erzsébet, mia edzo kaj mi povis iri en la kelan ŝirmejon, niaj amikoj devis resti en la loĝejo. Ili devis kuŝiĝi sur matracoj kiujn ni metis sur la antaŭĉambran plankon, kaj poste ni malfermis ĉiujn fenestrojn, por ke la aerpremo kaŭzita de la bombardado ne frakasu ilin. Ĉi tiuj horoj dum la oftegaj aeratakoj estis eble la plej malfacilaj por mi dum la jaro 1944. Kiam mi en la kelo aŭdis, kiel bomboj faladas ĉirkaŭe, mi en mia imago vidis niajn amikojn supre en la loĝejo kripligitaj, disŝiritaj… Kiam la bomboj eksplodis tute proksime, oni ja neniam povis scii, ĉu estis trafita nia domo aŭ la apuda.

Unu nokton mi preskaŭ svenis pro teruro, kiam ni post grandega eksplodo vidis ke nia libervola fajrobrigado kuregas el la kelo kaj supren laŭ la ŝtuparo. Se ili eniros nian loĝejon kaj trovos niajn gastojn, ĉio estos perdita. Mi angoris ĝis oni anoncis la finon de la atako kaj oni rajtis eliri el la kelo. En nia loĝejo ĉio estis en ordo. La fajrobrigado kuris pli supren, al la subtegmentejo, kien falis brulbombo. Niaj amikoj estis kompreneble ŝokitaj.

– Kiel vi statas? Estis terura eksplodo, mi diris al Mariŝa.

– Jes, ŝi flustris. Gabi ploris, kaj mi legis al ili el la Biblio kiel kutime kaj konsolis ilin, dirante ke nenio okazos al ni. Sed estis malfacile, la tuta domo skuiĝis, la apuda granda ŝranko ekbalanciĝis kaj ni devis apogi ĝin por ke ĝi ne falu sur nin. Tiel proksime la danĝero neniam antaŭe estis. Sed ne maltrankvilu, Nina, Dio helpas al ni. Mi scias ke ni travivos ĉi tion.

Mi apenaŭ povis paroli, mi sentis min tute finita.

– Ne, nun mi ne eltenas plu. Morgaŭ mi transloĝigos vin al la monaĥinejo Sacré-Coeur. Estas tute freneze ke vi restas ĉi tie…

– Sed ni ne timas, onjo Nina, flustris Erika, temas nur pri Gabi…

– Silentu nun, vi devos morgaŭ forloĝiĝi, mi diris lace.

– Ne, ni movos nur la infanojn, mi restos ĉi tie kaj helpos al vi prepari la protekt-leterojn, diris Mariska kviete.

– Ankaŭ mi restos, diris Rózsika.

La sekvan tagon ni sukcesis nerimarkite irigi la infanojn al la atendanta aŭto, kiun veturigis nia amiko Gábor Szilli. Li lasis la knabinojn ĉe la monaĥinoj en Sacré-Coeur, kaj András ĉe Frère Albert en franca monaĥejo kie estis internulejo por knaboj. Por Sári, la patrino de Erika, kaj por la artisto Braun ni trovis alian lokon.

Mi povis elspiri. La tutan tagon ni laboris kiel kutime pri la protekt-leteroj, sed je la dekunua horo vespere oni denove alarmis pri aeratako.

– Nun vi ambaŭ venos kun ni suben! mi diris decide al Mariska kaj Rózsi. Surmetu viajn ruĝkrucajn insignojn kaj brakbendojn. Ĉe la kontrolo en la kelo ni diros, ke estas tro malfrue por vi iri hejmen.

Ni ĉiuj iris suben kune, la kontrolo okazis senprobleme kaj mi sentis min pli trankvila. La bomboj jam komencis fali kaj krevi ĉirkaŭ nia domo, kaj la aerdefendaj armiloj tondris. La aviadistoj supozeble celis la Franc-Jozef-ponton, ĝi estis tute proksime al Lónyay utca 3, kie ni loĝis en la kvina etaĝo.

Finfine la bombeksplodoj ĉesis, kaj je la unua horo nokte oni sonigis la malalarmon. Ni iris al la lifto. Mia edzo, Erszébet kaj du maljunaj sinjorinoj ekveturis supren, dum ni staris kaj atendis nian vicon. Subite aŭdiĝis kolera krio!

– For la stelulojn!

Mi turnis la kapon kaj vidis du oficirojn kiu staris iom pli for kaj gapis al Mariska kaj Rózsika.

– Ĉu la pordisto konas ĉi tiujn du? Ĉu ili loĝas en la domo? Ili estas ja judoj!!

La pordisto staris apude, kun vizaĝo blanka kiel littuko. Estus lia pereo se oni ekscius ke en la domo estas kaŝitaj judoj. Kelkajn pordistojn oni jam mortpunis pro la sama kialo.

– Laŭ mia scio ĉi tie ne loĝas judoj, sinjoro kapitano, ili ambaŭ apartenas al la Sveda Ruĝa Kruco kaj venas ĉi tien ĉiun tagon por labori ĉe gesinjoroj Langlet, respondis la pordisto.

– Ili ne rajtas tranokti en la domo! Tiukaze mi vokos la policon! kriis la kapitano kolere.

Mi ĵetis al li fride malestiman rigardon, kaptis la brakojn de miaj amikinoj kaj eliris kune kun ili surstraten.

La urbo brulis, kaj la stratoj estis plenaj de homoj kiuj sekvis la makabre fascinan spektaklon de flamantaj domoj.

– Kien ni iras? demandis Rózsika.

– Mi ne scias, mi respondis. Ni ne povas reiri. Lasu min pensi…

Kaj mi pensis tiel ke mia kapo doloris. “Kion mi faros kun ili?” muelis mia kapo. Finfine mi ekhavis ideon kaj direktis niajn paŝojn al la strato kie Mariska loĝis. Rózsi demandis mirigita:

– Kion vi celas, Nina? Ĉi tie estas ja germanoj ĉie ĉirkaŭe!

– Vi restos ĉi tie nur unu horon, staru ĉi tie en la enirejo, mi iros al via pordisto kaj parolos kun li.

Ili stariĝis ŝirmite ĉe la enirejo de alia domo iom pli for. Mi iris al la domo de Mariska kaj sonorigis ĉe la pordisto. Mi klarigis al li ke li akceptu la sinjorinojn, kaj ke mi venos preni ilin post horo. Li tiel teruriĝis ke li ekbalbutis.

– Ne e-e-eblas, e-estimata! Loĝas germanoj en ĉi tiu domo!

– Faru kiel mi diras! Mi venos preni ilin post horo! mi ordonis severe.

Li ĝemis rezignacie, mi mansvinge alvokis miajn amikinojn, ili envenis kaj la stratpordo rapide fermiĝis post ili.

Mi ekkuris sen rigardi al la ĉirkaŭantaj ruinoj. Tiam min haltigis voĉo:

– Ne iru tien, la domo disfalas!

Mi elektis alian vojon. Kiam mi venis al nia domo, mi vidis ambaŭ oficirojn kaj la pordiston kun kelkaj aliaj loĝantoj de la domo, kiuj rigardegis min. Mi deziris al la pordisto bonan nokton kaj veturis supren per la lifto.

– Kie vi estis, kaj kie estas la knabinoj? demandis mia edzo maltrankvile.

Mi rakontis la tutan historion, inkluzive de tio ke mi promesis veni preni ilin.

– Ĉu vi havas la ŝlosilojn de nia aŭtejo? Ni dormos tie ĉi-nokte.

– Tio estas bona ideo, kaj jes, mi havas la ŝlosilojn, sed mi venos kun vi, diris mia edzo.

Ni denove iris malsupren, la pordisto estis nun sola, li aspektis malĝoja.

– Kien iras la gesinjoroj? Ne faru tion…

– Mi neniam revenos ĉi tien, mi celas ke mi neniam plu dormos en ĉi tiu domo. (Kaj tion mi ankaŭ ne faris.)

– La gesinjoroj certe ne pensas, ke estis mia kulpo ke…

– Ne, tion ni ne pensas. Sed tiu kapitano, kiu povis elĵeti du virinojn en la brulantan urbon meze de la nokto, li espereble ricevos sian punon, mi aldonis amare.

Kiam ni alvenis al la domo de Mariska, la strato estis same malplena kiel kiam mi lasis miajn amikinojn tie. Ni prenis ilin kaj iris al nia oficejo, kie oni prizorgis niajn transportilojn – dek du aŭtojn kaj du kamionojn. Parton de la ĉambraro niaj amikoj lasis por nia uzo, kaj la pordisto loĝis en la apuda domo.

Ni eniris tre silente, por ne ĝeni la dommastrojn, sed subite la piedo de mia edzo implikiĝis en lampdrato. La lampo krake falis sur la plankon. En la antaŭĉambro aŭdiĝis rapidaj paŝoj, kaj mi hastis tien. Tie staris la ĝismorte timigita mastrino, kiu kredis ke komenciĝis domtraserĉo.

– Ho, estas vi, kara sinjorino Langlet! ŝi elspiris senpezigita. Dio, kiel mi ektimis…

Mi decidis rakonti al ŝi la veron.

– Kara mia, mi venis kun du amikinoj, kaj ni devos labori ĉi tie la tutan nokton, sekve…

– Mi komprenas, mi komprenas. Mi donos al vi kafon kaj kelkajn litaĵojn…

– Ne, dankon, ni bezonas nenion. Iru vi dormi.

– Sinjorino Langlet, ankaŭ ni havas… amikon… kiu dormos ĉi tie ĉi-nokte… Vi komprenas, ĉu ne?… Pro tio mi tiel ektimis…

Mi tre bone komprenis, ni ambaŭ “pekis” kaŝante judojn. Ni manpremis kaj iom ridetis unu al la alia. Poste ni ĉiuj ricevis matracon, kusenon kaj varman kafon.

Nun Mariska rakontis kion la pordisto diris: en ŝia loĝejo nun loĝas du germanaj oficiroj, kaj antaŭ la domo kutime tage kaj nokte gardostaras du germanaj soldatoj. Tial la pordisto tiom ektimis kiam li ekvidis min kaj aŭdis mian ordonon. Sed ĝuste tiam antaŭ la domo ne estis gardistoj.

– Jen vi vidas ke Dio helpas nin, Nina, diris Mariska kviete.

Post kiam ni trinkis la kafon, mia edzo iris hejmen, estis jam la tria horo nokte. Frue la sekvan matenon mi telefonis al nia ruĝkruca ŝoforo, nia amiko Gábor Szilli. Li venis kaj veturigis nin al la monaĥinejo Sacré-Coeur, kiu pli poste dum iom da tempo estis ankaŭ nia kaŝejo. Tie ni daŭrigis nian laboron por provizi la persekutatojn per niaj protekt-leteroj.

* * *

Iam poste mi eksciis, ke la loĝejo de la senkora kapitano en nia domo plene detruiĝis post trafo de bombo.

La monaĥinejo Sacré-Coeur

(La monaĥinejo de la Sankta Koro)

Kune kun Mariska, Mici Kóla (mia sekretariino) kaj kun kelkaj aliaj el niaj kunlaborantinoj mi dum iom da tempo loĝis en la monaĥinejo Sacré-Coeur. Unu el ĝiaj grandaj konstruaĵ-kompleksoj kun la meblaro kaj ĝardeno estis disponigita al la Sveda Ruĝa Kruco.

Krom la monaĥinoj kaj lernejaninoj (en la monaĥinejo estis internulejo) tie loĝis pli ol cent el niaj protektatoj, infanoj kaj plenkreskuloj. La mirinda svisa abatino, Honorata Patrino Kammerer, kiun oni titolis Digne Mère, kaj la intendanto de la monaĥinejo, la germanino Mutter Hildegard, helpis al ni, kaj “niaj” judaj infanoj ricevis la saman edukadon kaj instruadon kiel la hungaraj internulinoj.

Ni plu laboris seninterrompe, kaj mi ne havis tempon viziti la belan monaĥinejan preĝejon. Unu dimanĉon Mutter Hildegard tamen petis, ke mi permesu al mi duonhoran ripozon kaj venu al la diservo. Estis mirinde malstreĉiĝi, sidi kun fermitaj okuloj kaj aŭskulti la belajn kantojn. Sed tio fakte okazis nur unusolan fojon, mi ne havis tempon por ripozo. Patrino Hildegard zorgis pro nia streĉa laborritmo, ŝi ofte venis al mi kun ĉokoladplato kaj diris:

– Sinjorino Langlet, vi devas fortigi vin, prenu ĉi tion, kaj ŝi decide premis la ĉokoladon en mian manon. Foje ŝi alportis fruktojn, sukon aŭ ion alian bongustan, kaj ŝi ĉiam ĝojis, kiam ŝi povis utili al ni. Ŝi iĝis tre fiera, kiam ni donis al ŝi identigilon de ruĝkruca kunlaboranto, kaj ŝi iĝis unu el la centoj de kunlaborantoj en nia “armeo”. Kaj ŝi dankis nin, ĉar ni donis al ŝi eblon fari la laboron de karitato.

* * *

Ni nun atingis la periodon post la 15-a de oktobro 1944, kiam komenciĝis la sagkrucula regado.

Unu nokton,kiam ni laŭkutime okupiĝis pri la pretigado de la protektleteroj – ĉi-foje por centoj da monaĥinoj en diversaj klostroj, kiuj helpis al ni – ni subite aŭdis, ke kamiono haltas ekstere, sur la strato. Mia koro eksaltis; ne povas esti ke okazos domkontrolo? Mi rapidis al la fratino kiu gardis la enirejon. Ne, ŝajne estis nur unu el la transportkamionoj, kiuj portadis al la monaĥinejo nutraĵojn de la kamparo. Mi reiris al miaj kunlaborantoj por trankviligi ilin. Ni ĉiuj ridis senpezigitaj. Sed post kelkaj minutoj la rido mortis, kiam oni abrupte malfermis la pordon:

– Vivu Szálasi!

Antaŭ ni staris dek-kelko da armitaj sagkruculoj* , kelkaj estis ebriaj. En la paraliza silento mi rigardis al miaj kunlaborantoj… Ili sidis kvazaŭ ŝtoniĝintaj ĉirkaŭ la tablo, kiun kovris niaj duonpretaj protektleteroj.

– Aha, fabriko! Ĉi tie oni fabrikas tiujn diablajn paperaĉojn!

Kaj la sagkruculoj komencis kriaĉi, klakigi siajn ledajn vipojn kaj marteli la tablojn per la kolboj de siaj pistoloj. Ni devas legitimi nin! Oni alvoku la abatinon! Kaj la “aron de judaĉoj” kiuj estas kaŝitaj ĉi tie oni tuj forportos! Dum tiu bruo kaj malordo enpromenis vireto kun valizo. La aĉulo trovis nian monon, kaj kolektis la pretajn kaj duonpretajn protektleterojn. Ĉion alian li simple ĵetis surplanken.

Poste li pluiris al mia ĉambro kiu situis apude, kaj prenis miajn ornamaĵojn kaj aliajn valoraĵojn. Mi staris ĉe la pordo kaj subite mi vidis briletan aĵon en lia mano. Li stulte gapis al ĝi kaj senreviĝe murmuris:

– Ba, lipruĝo…

Mi aliris lin kaj prenis ĝin.

– Ĝi estas mia, mi diris trankvile.

Sed tio estis fakte la sola aĵo kiun mi sukcesis savi.

Mi nun klarigis al la entruduloj, ke la monaĥinejo estas protektata de la Papa Nunciejo kaj de la Sveda Legacio; samtempe mi signalis per sonorilo kiu devis alvoki Digne Mère. Ŝi alvenis kune kun Mutter Hildegard, kiu alportis la protektdokumentojn de la monaĥinejo. Intertempe mi volis telefoni al mia edzo, sed peze armita ulo malhelpis ke mi aliru la telefonon. Agitita diskuto evoluis inter la monaĥinoj kaj la sagkruculoj, kiuj ne povis kompreni kial kristanaj virinoj okupiĝas pri la “judaraĉo”. Ili sakris kaj kverelegis, kaj spite al la protekt-ŝildoj ili volis traserĉi la tutan monaĥinejon.

Mi emfaze diris al Mutter Hildegard:

– Patrino Hildegard, estu afabla kaj montru al ili la monaĥinejon, sed kompreneble ne la apartigejon.

Ŝi kapjesis. En ĉiu monaĥejo estas kelkaj ĉambroj, kiujn eksteruloj absolute ne rajtas eniri. La kuraĝa monaĥino gvidis la sagkruculojn laŭ la longa koridoro kaj malfermis pordojn de malplenaj ĉambroj, sed kie niaj judaj gastoj estis kaŝitaj, tie ŝi stariĝis antaŭ la pordo kaj demandis:

– Ĉu vi estas kristanoj?

– Ĉu ni ne estus kristanoj? Ĝuste tial ni ja volas trovi la malbenitajn judojn!

– Tiukaze vi kompreneble scias, kio estas la apartigejo?

Jes, tion ili sciis.

– Kaj ĉi tie estas do la apartigejo, ĉi tie vi ne rajtas eniri, ŝi diris, kaj stariĝis kun la dorso kontraŭ la pordo kiu kondukis al la “getto de la monaĥinejo”.

Mi kredas, ke ŝi mensogis la unuan fojon en sia vivo, sed ŝia vizaĝo estis trankvila kaj radiis kvazaŭ lumigita.

– Ni baldaŭ revenos, kaj tiam la diablo helpu vin!

Post ĉi tiu adiaŭa bondeziro la entruduloj eltrotis kaj forveturis.

Kiam la sagkruculoj malaperis, Patrino Hildegard aranĝis kafumadon por trankviligi niajn nervojn. Tiun nokton apenaŭ eblis ripozi.

La sekvan antaŭtagmezon ni raportis pri la sagkruculoj en la plej proksima distrikta partiejo. Estas strange, sed ni sukcesis igi ilin redoni parton de la ŝtelita mono kaj formale pardonpeti. Sed de la ŝtelitaj protektleteroj kaj miaj valoraĵoj ni neniam revidis eĉ spureton. Mi ne malĝojis pro la ornamaĵoj, sed ja pro la protektleteroj. Mi supozis, ke la sagkruculoj tenis ilin por sia propra uzo.

La sagkruculoj tenis sian promeson, ili revenis, ĉi-foje tage. La monaĥinoj ne enlasis ilin, sed telefonis al mia edzo kiu rapidis tien kun policano. Oni “tenis la fortikaĵon” plurajn horojn por gajni tempon. Nur kiam la sagkruculoj finfine povis montri pene havigitan ordonon pri traserĉado kaj minacis eksplodigi la masivan pordegon per mangrenadoj, mia edzo post konsiliĝo kun la policano lasis malfermi la pordon. Tion oni povis fari trankvile: la monaĥinoj uzis la longan “sieĝon” por kaŝi niajn gastojn en ĉiuj eblaj lokoj en la granda konstruaĵo. Kompreneble en la monaĥinejo ne estis iuj “katakomboj kun ostoj de mortintoj”, kiel unu hungaro, kaŝita en ĉi tiu monaĥinejo kaj poste fuĝinta al Svedio, asertis en sveda ĵurnalo. Tamen ja estis sufiĉe da diversaj kaŝejetoj tie; interalie oni uzis la masonitajn koridorojn kaj volbojn de la kloakoj.

Sed nun mia edzo do ordonis ke oni malfermu la pordegon. Ĝuste en tiu momento Mici kaj mi revenis al la monaĥinejo kaj enmarŝis tra la pordego antaŭ kelkaj sagkruculoj.

Plej supre sur la ŝtuparo videblis la dignaj figuroj de Digne Mère, Mutter Hildegard, mia edzo, kaj la pli frue alveninta I.Sz., oficisto de Raoul Wallenberg.

Mici, kiu komprenis, ke oni utiligis la tempon por kaŝi niajn plenkreskajn gastojn, diris france al la abatino:

– Ne zorgu, Honorata Patrino, mi aranĝos ĉi tion.

Kaj ŝi turnis sin al la estro de la sagkruculoj, juna, eleganta oficiro kun multaj medaloj, kaj diris:

– Espereble vi ne ofendiĝis pro tio ke vi tiel longe devis atendi, estas nome tiel, ke la respondecon pri la infanoj havas mi, kaj mi nur ĵus venis.

– Jes, tion mi vidis, respondis la oficiro. Sed vi ja havas ankaŭ plenkreskulojn ĉi tie?

– Ne, nur infanojn. Se vi volas, mi montros al vi.

Kaj tiel komenciĝis la traserĉo. Mici, Patrino Hildegard kaj kelkaj monaĥinoj kondukis la sagkruculojn tra longaj koridoroj al la infaneja sekcio.

La infanoj estis kolektitaj en klasĉambro kaj sidis ĉe siaj pupitroj kiam la procesio enmarŝis.

– Stariĝu, infanoj, kaj bele salutu! diris Mici gaje kun klara voĉo.

Ĉiuj infanoj stariĝis, sed ili ne diris ion, ili ektimis pro la arego de armitaj viroj. La ĝoja, amika rideto de Mici tamen iom trankviligis ilin.

– Jen, nun ni vidos kiaspecajn infanojn vi havas ĉi tie, diras la estro kaj montras al knabineto.

– Kiel vi nomiĝas?

– Rózsika Weiss, la knabino respondas sentime, kuraĝigita de la rideto de Mici.

– Jen… Kaj vi? li turnas sin al la sekva infano.

– Erzsi Kohn.

– Tiel…

Ankoraŭ kelkaj demandoj, kaj daŭre nur judaj nomoj, kiujn elparolas helaj infanaj voĉoj.

– Haltu, sufiĉas!! la estro subite ekkrias. Nu jen, tion oni ja povis atendi, nur judaj idaĉoj! Ke homoj kiuj ŝajnigas sin kristanoj volas havi ajnan rilaton al tiu malpura aĉularo, tion mi tute ne kapablas kompreni! Ĉu vi diable tute ne hontas? Nu ja, ni devas supozeble pluiri kaj vidi kion plian vi kaŝas ĉi tie.

Ĉi tiu eleganta oficiro ŝajne ne estis unu el la plej aĉaj, ĉar li ne uzis eĉ pli krudajn vortojn. La procesio sekve plumarŝis tra la koridoroj. Patrino Hildegard, kiu iris la unua, lumigis per poŝlampo. Subite unu el la sagkruculoj haltis kaj montris al malforta lumbrilo sub pordo, kiun Patrino Hildegard jam preteriris.

– Kio estas tio? Ĉu vi ankaŭ tie havas infanejon?

La oficiro abrupte ŝirmalfermis la pordon. Malantaŭ ĝi surlite sidis tri ĝismorte timigitaj maljunaj judinoj, kiuj sin premis unu kontraŭ la alia. Al ili oni strikte ordonis nepre ne ŝalti lumon en la ĉambro antaŭ ol oni sciigos, ke la traserĉo estas finita. Nun ili devis puniĝi pro sia manko de singardo.

– Ne, vidu jen! elkriis la oficiro. Jen ni havas tri verajn karulinetojn! Ĉu vi denove iĝis infanetoj?

Krudaj ridaĉoj estis la repondo al liaj vortoj, kaj li ordonis al unu el siaj viroj gardi la tri avinojn. Poste li turnis sin al Patrino Hildegard kaj diris:

– Nu, kion vi diras pri ĉi tio?… Respektata Patrino?

– Havu kompaton, estu homo! Lasu la maljunajn kaj senkulpajn virinojn resti ĉi tie, ŝi petegis persvade.

– Senkulpajn? Senkulpaj judoj ne ekzistas, kaj krome mi ja faras nur mian devon! la oficiro respondis bruske.

Oni plumarŝis. Post la trovo de la tri maljunulinoj oni procedis eĉ pli atenteme, sed malkovris nenion krom vakaj ĉambroj. Fine oni atingis la supran etaĝon, kie oni en komuna dormejo trovis ses junulinojn en la aĝo de 15 ĝis 16 jaroj.

– Elvenu kaj sekvu nin! ordonis la oficiro. Vi almenaŭ ne plu estas infanoj, venu jam!

Nek larmoj nek petegoj helpis. La knabinoj haste pakis siajn valizetojn kaj oni irigis ilin al la elirejo. La tri avinoj jam vestiĝis, ili ne ploris kaj estis tute apatiaj.

Subite la pordego malfermiĝas, kaj je mia hororo enpaŝas tra ĝi maljuna judino kun sako enmane – rekte en la faŭkon de la sagkruculoj. Ŝi venis por viziti sian fratinon kaj por lasi al ŝi iom da vestaĵoj. Ke oni entute enlasis ŝin estis ŝia propra kulpo: kvankam la gardist-monaĥino informis ŝin ke ĝuste okazas traserĉado, ŝi estis tre obstina kaj petegis enlasi ŝin, ŝi ne kuraĝis iri hejmen, ĉar la monaĥinejo estis ĉirkaŭita de la sagkruculoj. Ŝin oni senprokraste arestis.

Ni ĉiuj estis nun kolektitaj ĉe la elirejo. Unu el la tri avinoj preskaŭ kolapsis kaj ni sidigis ŝin sur benko. Antaŭ ŝi stariĝis kvar monaĥinoj kaj kaŝis ŝin per siaj longaj, vastaj roboj. La sagkrucula estro faris signon, oni malfermis la grandan pordegon kaj la procesio formarŝis. Mi havis tempon flustri al la preterpasantaj arestitaj knabinoj:

– Estu trankvilaj, ni savos vin!

Mici kaj mi postsekvis kaj vidis kiel oni ŝovis ĉiujn en atendantan kamionon.

Kiam ni revenas, ni ekvidas la avinon kiu pli frue sidis sur la benko malantaŭ la monaĥinoj. Ŝi genuas, skuiĝas pro ploro kaj krias:

– Tio estas miraklo de Dio! La Sankta Patrino savis min! Nun mi igos bapti min.

Ŝi estas preskaŭ histeria pro la ĝojo kaj kisadas la manojn de la monaĥinoj, Mici, mia edzo kaj mi. La sagkruculoj simple forgesis ŝin, ili ja pli frue trovis ĝuste tri avinojn.

Spite al la perdo de naŭ personoj ni estis feliĉaj, ĉar la multhora laboro farita de Patrino Hildegard kaj mia edzo ne estis vana – pli ol cent plenkreskaj virinoj kaj viroj estis kaŝitaj en loko, kie la sagkruculoj neniam povus imagi serĉi ilin.

Post tri tagoj ni rericevis la ses magriĝintajn knabinojn, mia edzo sukcesis savi ilin el la malliberejo. Ni metis ilin en la internacian getton. Sed la tri avinojn ni ne sukcesis savi, ili trafis en la hungaran getton.

Nun ni ne plu kuraĝis riski – la sagkruculoj povis reveni kiam ajn – sed movis preskaŭ ĉiujn niajn gastojn al aliaj lokoj.

Parton de la plenkreskuloj ni forveturigis per aŭtoj – jam tio estis grava “krimo” ĉar al judoj estis strikte malpermesite uzi aŭtojn. Kelkaj devis mem iri unuope, protektitaj de la vespera mallumo; la flavajn stelojn ili forprenis de la eksteraj vestaĵoj. Antaŭ ol ni havis tempon formovi la infanojn la sekvan tagon, ni aŭdis, ke okazas traserĉado tute proksime al la monaĥinejo. Ni urĝe aranĝis la infanojn en longan vicon, kaj sub pluvego ni marŝis, Mici kiel gvidanto kaj mi kiel “ariergardo”, tra la tuta urbo; la promenado daŭris iom pli ol horon. Mia koro forte batis, speciale kiam kelkaj viroj haltis kaj atente observis la infanojn. Mi silente preĝis, ke ni sukcesu atingi nian celon sen ĝenoj. La tempo estis malbona kaj kruela, kaj la fia, malpura profesio de denuncisto havis multajn anojn en Budapeŝto. Se iu el ili vidus nin kaj suspektus, ke la infanoj estas judaj, li raportus pri tio, kaj tiam ni certe perdus ilin ĉiujn. Sed Dio gardas frenezulojn, kaj ni senprobleme alvenis.

La sekvan tagon la monaĥinoj sendis post la infanoj ĉiujn iliajn posedaĵojn en vagono, antaŭ kiun oni jungis la solan ĉevalon de la monaĥinejo. De tiam Mici kaj mi ĉiutage per nia aŭto veturigis manĝaĵon al la nova, “subtera” ejo de la infanoj.

Mia edzo kaj mi, kiuj en la lasta tempo loĝis kune, ĉe ĉi tiuj mirindaj monaĥinoj, transloĝiĝis al nova “subtera” loĝejo.

* * *

Poste ni eksciis, ke kaj la abatino kaj Patrino Hildegard mortis baldaŭ post la milito.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.