Homo kiu volis esti insulo

Halldór Laxness: Sendependaj homoj. Originala titolo: Sjálfstætt fólk. Tradukis Baldur Ragnarsson. Mondial, Novjorko 2007. 477 paĝoj.

Kovrilo: Uday K. DharLa angla verkisto John Donne en 1624 aŭtoris meditaĵon, kiu poste famiĝis tutmonde kiel epigramo por romano de Ernest Hemingway. “Neniu homo estas insulo”, ĝi komenciĝas. La sama epigramo taŭgus ankaŭ por la romano de Halldór Laxness, sed kun grava diferenco.

En la romano de Hemingway la protagonisto, volontulo en la interna milito de Hispanio, ŝiriĝas inter sia devo al la militcelo de la respublikanaj kamaradoj, kaj sia novtrovita amo. En la romano de Halldór Laxness, Bjartur sola batalas kontraŭ la tuta mondo kun unusola celo: iĝi libera bienulo, senŝulda, sendependa, ŝtona insulo en la ŝtorma oceano de la elementaj fortoj de la vivo. Li mizere malsukcesas.

Post dek ok jaroj da aĉe pagata dungo kiel ŝafpaŝtisto Bjartur sukcesas aĉeti marĉan terpecon kaj kelkajn ŝafojn de sia antaŭa dunganto. Tie li konstruas kabanon kie la ŝafoj havas lokon en la unua etaĝo kaj la homoj en la dua. Li ne plu estas simpla Bjartur, li estas bienulo, Bjartur de la Somerdomoj, kiel li optimisme nomas sian bienon.

Nenio rajtas stari en la vojo de lia “sendependo” – nek fajro, nek akvo:

Kaj se Bjartur aŭdis ilin plendi pro la malseko, tiam li respondis, ke tiuj estas mizeraj homoj, al kiuj ne estas egale, ĉu ili estas sekaj aŭ malsekaj. Li ne komprenis, pro kio tiaj homoj entute naskiĝis en tiu ĉi mondo. Estas nur damninda strangaĵo deziri esti seka, li diris, mi estis malseka dum pli ol duono de mia vivo, kaj tio neniam ĝenis mian sanon.

Plej aĉe estas ŝuldi ion al aliaj homoj. Pli bone malsati. Kaj lia graveda edzino Roza malsategas. Fine en febra frenezo ŝi kaŝe buĉas la amatan ŝafon de Bjartur dum tiu estas for. La sekreta frandado de ŝafaĵo estas la pinto de feliĉo en la vivo de Roza, kiu poste mortas pro naskokomplikaĵoj – dum Bjartur serĉas la sekrete buĉitan ŝafon en sovaĝa neĝoŝtormo.

La bebo travivas kaj ricevas la nomon Asta Sunlilio. Bjartur ne estas ŝia patro. Li edziĝas denove, patras tri filojn kiuj travivas, pliajn infanojn kiuj mortas, sed kiom ajn li laboras, lia prospero ne kreskas. La daŭro homa vivo ne estas sufiĉe longa por ke ordinarulo povu iĝi vere sendependa homo, rezonas alia persono en la libro, Olafur de Fora Valeto, rigardante ankoraŭ unu bebon:

…tio estas absolute miriga, se oni komencas pensi pri tio: jen subite nova korpo kaj nova animo, kaj de kie tio venas kaj por kio tio venas senfine? Jes, mi faris al mi mem tiujn demandojn multfoje, kaj tage kaj nokte. Ĉar ŝajnus ja pli nature, ke la samaj homoj vivus konstante kaj plue en la mondo, tiam estus almenaŭ pli da probableco, ke ordinaraj homoj prosperus ĝis bonhava stato en la fino.

Unu katastrofo post alia trafas lin, kaj eĉ la provizora bonfarto pro mondmilito finiĝas en mizero, kiam la amasbuĉado en la kontinento subite ĉesas, kaj la nova domo neniam povas esti finkonstruita.

Iuj neislandanoj legis la romanon kiel laŭdon al la diligento kaj obstino de la liberaj islandaj bienuloj. Ili eble ne rimarkis la ironian priskribon de unu el la centraj personoj de la verko, la edzinon de la “Montoreĝo”, la grandbienulo ĉe kiu Bjartur laboris antaŭ ol li decidis iĝi sendependa homo.

Ŝi aperas jam en la nuptofesto de Bjartur kaj Roza, voĉlegante longan kaj tedan paroladon pri la enviinda vivo de la sendependaj bienuloj, kaj poste resurfacas kun regulaj interspacoj, el sia riĉula naciromantika vidpunkto laŭdante la islandan naturon kaj popolon, kiujn ŝi profunde admiras kaj eĉ envias.

Bjartur mem kompreneble same estas ia ironia karikaturo de absurda obstinulo, sed li estas karikaturo kun karaktero. Li ne diras multon, sed lia senespera batalo pentras profundan bildon pri la naturo homa kaj nehoma. La islandaj pejzaĝoj kaj la sovaĝaj naturfortoj estas kapte priskribitaj de Halldór Laxness, samkiel la distanca kanonbruo de la unua mondmilito, kiu pere de la mondekonomia situacio kurte portas al la “sendependaj” bienuloj de la “izolita” lando la arde deziratan bonfarton.

Ankaŭ Bjartur estas kaptita de la konjunkturo kaj kuraĝas komenci konstruon de nova, pli loĝebla biendomo. Kiam la milito finiĝas, finiĝas ankaŭ la mono, kaj subite Bjartur trovas sin kun duonpreta, nepagita domo. Pasis naŭdek jaroj, kaj nun la tuta Islando trovas sin en simila situacio. Ĉu Islando devus sekvi la ekzemplon de Bjartur kaj prefere fiere malsati ol igi sin dependa de aliaj? Sed neniu lando estas insulo, eĉ ne Islando.

Por nuntempa leganto eble estas interese scii, ke Halldór Laxness unue estis fervora katoliko, poste dogmema komunisto, kiu surloke senkritike sekvis la Moskvajn procesojn de 1937. Kiam Sovetio en 1939 atakis Finnlandon li staris sur la flanko de Sovetio. Post la dua mondmilito li foriris de komunismo kaj proksimiĝis al taoisma filozofio, sed en Usono la angla traduko de Sendependaj homoj pro la iama komunisma sinteno de la aŭtoro dum multaj jaroj ne estis reeldonata. La ĉefa gvidlinio de la verko tamen neniel estas la partia programo, sed profunda kompreno kaj kompato de la senhavuloj.

La traduko de Baldur Ragnarsson digne transdonas la malrapidan, mediteman, iel praislandecan kaj ekstertempan tonon de Halldór Laxness. Kiel ja devas esti ĉe bonaj tradukoj, legante la esperantan version oni apenaŭ pensas pri tio ke efektive temas pri traduko. La sola detaleto kiu kelkloke iom stumbligas la leganton estas la fojfoja sennecesa enŝovo de “tio” por substitui infinitivon aŭ subpropozicion, ekzemple kiam la malsatega, graveda Roza estas sekrete buĉonta la ŝafon: “…kaj fine sukcesis ĝin tiel fiksteni, ke ŝi taksis tion senriska apliki la klingon sur ĝian kolon.”

En la fino Bjartur perdas ĉion, kaj nur perdinte ĉion li povas iri al Asta Sunlilio, kiun li edukis kiel amatan filinon sed forpelis kiam ŝi iĝis tro sendependa. Kaj ĉio komenciĝas de la komenco, kaj Bjartur ne konfesas sin venkita:

Tio ĉiam estis mia opinio, li diris, ke oni neniam devas konsideri sin venkita, tiel longe, kiel oni vivas, eĉ se ili forprenis ĉion, kion oni havas. Oni tamen posedas la aeron, kiun oni enspiras, almenaŭ oni ĝin ne pruntis de iu ajn.

Vera sendependeco estas pli neatingebla ol iam antaŭe, kiam Bjartur kondukas la ŝrumpantan restaĵon de sia familio direkte al nova, eĉ pli aĉa kabaneto. Sed ne plu li volas esti sendependa de la proksimuloj. Lia filo Nonni iris al Usono, kaj “devos kanti por la tuta mondo”. Eble tio estas Halldór Laxness mem.

Noto: Halldór Laxness gajnis la premion Nobel pri literaturo en 1955, unu jaron post Ernest Hemingway.

(Iom redaktita versio de ĉi tiu teksto aperis en Beletra Almanako 8 en junio 2010.)

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

2 svar på ”Homo kiu volis esti insulo”

Just den här boken felkatalogiserades och placerades bland de polska böckerna på Göteborgs Stadsbibliotek när den var nyinköpt. Nu var det väl ingen polsk låntagare som hann bli rejält förvånad innan jag hann att korrigera felet.

Stängt för kommentering.