Doŝ – la ĉeĉena realo

Svenska По-русски

Tidskriften DosjLa ĉeĉena revuo Doŝ (“Vorto”) ricevas la homrajtan premion de la organizaĵo Raportistoj sen limoj, kune kun la israela ĵurnalisto Amira Hass.

Mi havas ekzempleron de Doŝ en mia bretaro. Ĝin mi ricevis de Madina Magomadova kiam mi renkontis ŝin en Malmö antaŭ tri jaroj. En la mezo de la numero legeblas intervjuo, en kiu ŝi rakontas pri sia laboro por la organizaĵo La patrinoj de Ĉeĉenio. La patrinoj ŝerĉas siajn malaperintajn filojn.

La unuan paĝon de la revuo ornamas bildo de Anna Politkovskaja. Ankaŭ ŝi devis viziti la Homrajtajn tagojn en Malmö, en 2006. Anstataŭe ŝi estis murdita.

Sur alia paĝo, post la artikolo memore al Anna Politkovskaja, mi trovas intervjuon kun la ĉeĉena advokato Murad Musajev. Li poste defendis la du ĉeĉenajn fratojn, akuzitajn pri partopreno en la murdo de Anna Politkovskaja. La fratojn liberigis unuanima ĵurio – la pruvoj ne sufiĉis.

Mi plu foliumas. Artikolo verkita de la ĉeĉena homrajta aktivulo Natalja Estemirova. Ŝi rakontas pri amastombo kun kvindeko da korpoj, trovita en la jaro 2001 proksime al la granda rusa milita bazejo Ĥankala, proksime al Groznij. Natalja Estemirova estis murdita julie ĉi-jare.

La sekva paĝo enhavas raportaĵon pri la orgznizaĵo “Spasjom pokolenie” (“Ni savu la generacion”), kiu helpas al militvunditaj gejunuloj en Groznij. La gvidanton de la organizaĵo, Zarema Sadulajeva, kaj ŝian edzon Alik Ĝabrailov, oni trovis pafitaj en la bagaĝujo de ilia aŭto en Groznij ĉi-aŭguste.

La dorskovrilon de la revuo kovras informo pri la sendependa inguŝia novaĵretejo Ingushetiya.ru. Lokaj potenculoj volis bloki la portalon, tiam ĝi ŝanĝis sian adreson al Ingushetia.org por liberiĝi de la kontrolo de rusiaj retadministrantoj.

La posedanto de la retajo, Magomed Jevlojev, estis pafita de la loka polico antaŭ iom pli ol unu jaro. Antaŭ unu monato estis murdita Makŝarip Auŝev, kiu transprenis la retejon post Jevlojev.

Ne estas malfacile kompreni, kial la revuo ne plu estas eldonata en Groznij, sed en Moskvo. La demando estas, ĉu tie la situacio estas multe pli sekura.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

2 svar på ”Doŝ – la ĉeĉena realo”

В смысле как? Никого из этих людей так и не убили, это все ЦРУ придумало?

Предлагаю продолжить обсуждение статьи здесь, так как на эсперанто вы очевидно не пишете.

Stängt för kommentering.