Rusio
-
Nova pugo – naskiĝtaga donaco al 140-jara Lenino
Svenska Frumatene la 1-an de aprilo 2009 iu fiksis eksplodaĵon alte inter la gamboj de la statuo de Lenino kiu ekde 1926 staras antaŭ la Finnlanda stacidomo en Sankt-Peterburgo. La bombo iom difektis la pantalonon de Lenino kaj faris grandan truon en la mantelo sur lia postaĵo. La statuo estis rapide kovrita kaj poste forportita.…
av
-
Andrej Saĥarov 1921-1989
Svenska Andrej Saĥarov forpasis en sia hejmo en Moskvo antaŭ ekzakte 20 jaroj, vespere la 14-an de decembro 1989. Antaŭ sia morto li travivis tri jarojn da relativa libero. En decembro 1986 KGB instalis telefonon en lia apartamento en Gorkij, la urbo de lia ekzilo. Baldaŭ Miĥail Gorbaĉov telefonis kaj diris, ke li rajtas reveni…
av
-
Doŝ – la ĉeĉena realo
Svenska По-русски La ĉeĉena revuo Doŝ (”Vorto”) ricevas la homrajtan premion de la organizaĵo Raportistoj sen limoj, kune kun la israela ĵurnalisto Amira Hass. Mi havas ekzempleron de Doŝ en mia bretaro. Ĝin mi ricevis de Madina Magomadova kiam mi renkontis ŝin en Malmö antaŭ tri jaroj. En la mezo de la numero legeblas intervjuo,…
av
-
Rusaj bierboteloj ŝrumpos
La batalo kontraŭ alkoholo denove rekomenciĝas en Rusio. Lastfoje grandan kampanjon kontraŭ drinkado entreprenis Miĥail Gorbaĉov. Nun prezidento Dmitrij Medvedev decidis, ke la bierboteloj ŝrumpu. La kutima grando de la bierboteloj en Rusio ĝis nun estis duona litro, sed dezirantoj povas aĉeti ankaŭ pli grandajn, plastajn botelojn – dulitrajn, trilitrajn, plilitrajn. Sed ne longe plu.…
av
-
Kaliningrado – enfermita en la nova Eŭropo
Svenska La trajno el la Rusia Kaliningrado al Gomel en Belorusio proksimiĝas al Fortikaĵo Eŭropo. Estas varme, malforta ŝvitodoro sentiĝas en la aero. Striaj matracoj, mallarĝaj kuŝbretoj. La buntaj belorusaj littukoj estas inkluzivitaj en la prezo de la bileto. La pasaĝeroj en la kuŝvagono kun malfermaj kupeoj fosas en siaj valizoj. La vizokontrolo proksimiĝas. La…
av
-
Vera Kaliningradano
Svenska Jurij Aleksandroviĉ estas iritita. Li ja havas libertempon, sed hodiaŭ li tamen devis labori. Venis kontrolkomisiono el Moskvo por traesplori ĉiujn paperojn de la havena administracio. Li mendas pirogon – kaj grandan porcion da vodko. Unu kaj duona decilitro da brando en blanka plasta glaso. La malgranda bierejo estas ornamita per restaĵoj de la…
av