Unuaj spertoj de Linukso

La ideo de libera programaro principe plaĉas al mi, sed kiam mi antaŭ kelkaj jaroj pasintfoje provis Linukson, mi konstatis, ke la sistemo ankoraŭ ne estas sufiĉe oportuna, por ke mi emu ekuzi ĝin. Ajnakaze mi ja ĉefe uzas mian laborejan makintoŝan tekokomputilon, en kiu apenaŭ indus instali Linukson, eĉ se mi tion rajtus. Tamen…Fortsätt läsaUnuaj spertoj de Linukso

Komputila historio

Kiam mi komencis mian karieron kiel ĵurnalisto, komputiloj ankoraŭ ne estis ĉies ĉiama laborilo. Mian unuan ĵurnalistan laboron mi havis en la finnlingva redakcieto de la loka radio en Malmö, Svedio, somere de 1989. Ankaŭ en la svedlingva redakcio oni tiam tajpis la novaĵ-telegramojn per vera tajpilo, sur specialaj karbopaperaj folioj, kiuj aŭtomate faris tri…Fortsätt läsaKomputila historio

Kristnaska morala dilemo

La kristnaskajn festotagojn ni ne pasigas hejme, sed mi tamen bezonas de tempo al tempo aliri la reton. Mi plurfoje ligiĝis uzante la poŝtelefonon, sed la rapideco ne estas tute kontentiga, kaj krome sendado kaj ricevado de grandaj dosieroj estas relative kosta afero. Sed poste mi rigardis tra la fenestro de la dua etaĝo, kaj…Fortsätt läsaKristnaska morala dilemo