Kadavroj en kargo – Gruz 200

gruz.jpgSvenska: Lik i lasten
Suomi: Ruumiita lastissa

La filmo estas peza. Morna, makabra kaj absurda. La sovetia socio en renversita binoklo, en ŝercospegulo kiu ne ridigas, sed plorigas. Estas neniuj pozitivaj herooj en la filmo Gruz 200 de Aleksej Balabanov. Aŭ eventuale unu – malalta vjetnama gastlaboristo, kiu provas haltigi frenezan murdiston kaj seksperfortulon. La vjetnamo estas pafita. La seksperfortulo estas gardanto de la leĝo.

Gruz 200 signifas Kargo 200. Kodvorto por kadavroj, kiujn oni veturigas el la milito en Afganio al la elpensita, malpura kaj griza industria urbeto Leninsk, ie proksime al Leningrado. La urbo estas elpensita, sed la korpoj estas veraj. Estas jaro 1984. Andropov estas morta. Ĉernenko estas babilanta kadavro. Sovetio estas falsa socio de vivantaj mortintoj.

La filmo komenciĝas idilie sur balkono, kie du fratoj sidas kaj trinkas bieron. La bieron ili aĉetis laŭ la sovetia maniero, en propra trilitra vitra ujo, kiun oni plenigis en la bierkiosko en la parko, se ĝuste tiun tagon hazarde estis biero.

balkon.jpgUnu el la fratoj estas profesoro pri scienca ateismo en la universitato de Leningrado. Li ĵus helpis sian nevinon esti akceptita kiel studento ĉe la universitato. Krome li kiel profesoro havas aliron al speciala butiko por la sovetia elito. Li prenis kun si du valizojn da manĝaĵoj el Leningrado, unu por sia patrino, unu por sia frato, kiu estas kolonelo de la sovetia armeo. La kolonelon premas la laboro, daŭre venadas novaj aviadiloj kun korpoj en la kargo, kaj li devas ilin prizorgi.

La profesoro pri ateismo, kun ĉapelo surkape, pluveturas per sia eta Zaporoĵec. Baldaŭ estos pli da korpoj, sed unue la klasika rusa ĉetabla diskuto pri la signifo de la vivo, ankaŭ tio en torda spegulo. La aŭtetaĉo de la profesoro mortas ie en senhoma periferio, proksime al suspektinda domo kie stranga viro kun sia vjetnama subulo kaj kunlaborema policano, kiu samtempe estas freneza murdisto, starigis kontraŭleĝan brandofabriketon. La vjetnamo riparas la aŭton de la profesoro, dum la brandofabrikisto verŝadas brandon en la profesoron por ekscii, ĉu Dio ekzistas.

La profesoro faras sian kutiman prelegon pri tio, kial Dio ne povas ekzisti, dum la brandofabrikisto parolas pri moralo, konscienco, kaj kiel la komunistoj eksmodigis ambaŭ. “Se ne estas Dio, ĉio estas permesita”, diras la brandofabrikisto. Kiel ĉe Dostojevskij, nur male. Nun pri moralo parolas la ekstersocia ribelulo, dum la piliero de la socio, la bona profesoro, membro de la partio, kun luksaj kolbasoj el ekskluziva vendejo, en la praktiko subtenas la konkludon, ke moralo kaj konscienco estas nur eksmodaj instinktoj.

Pli malfrue la brandofabrikisto estas mortkondamnita pro murdo pri kiu li ne kulpas. La profesoro kun la ĉapelo eble povus lin savi, se li atestus en la kortumo, sed li ne volas enmiksiĝi, tio ne bone aspektus, kaj ĉiukaze li ne havas tempon.

grob.jpgLa profesoro estas bildo de la sovetia socio, sed tia bildo estas ankaŭ la freneza policano, kiu ne kapablas montri siajn sentojn al la filino de la loka partiestro en alia maniero ol perfortante ŝin, forrabante ŝin kaj katenante ŝin je lito. Ŝia fianĉo estas liverita el Afganio en zinka ĉerko, la freneza policano veturas al la flughaveno kaj portas la korpon hejmen, por meti ĝin en la sama lito kie ŝi kuŝas.

Intertempe la drinkanta patrino de la policano sidas en la apuda ĉambro, spektante amuzajn televidprogramojn kaj la babilantan kadavron Ĉernenko. La televidilo ne havas vandojn, kaj ĝiaj internaĵoj videblas, eblas konstati, ke tie estas neniuj babilantaj amuzuloj, sed nur amaso da strangaj dratoj, lampetoj kaj alia fatraso, kiu ne estas celita por la vido. La sama forpuŝa implikaĵo de grizaj hejtotuboj kaj fabrikaj fumtuboj daŭras ekster la fenestro. La pejzaĝo estas la sama, ĉu vidi ĝin el la fenestro de la freneza policano, ĉu el tiu de la bona profesoro.

La medio en la filmo estas ultrarealisma – ĉio aspektas tiom sovetia, ke oni ekmiras, ĉu Sovetio vere iam estis tiel griza, degenerinta kaj deprima, kiel la elpensita urbo kun la simbola nomo Leninsk. Tamen ne memklaras, ke la filmo efektive temas nur pri Sovetio en la jaro 1984, aŭ ĉu ĝi vere okazas en tiu tempospaco, kiun rusa recenzinto nomis la eterna rusia nuno.

pulja.jpgDu gardistoj kondukas la brandofabrikiston laŭ la prizona koridoro, iu volas renkonti lin, ili diras. Ili ne diras, ke li havas rendevuon kun la morto. “Baldaŭ ĉio estos alia”, li diras. Sonas pafo, kaj viro en nefermita blanka kuracista kitelo super sia uniformo alpaŝas por konstati la morton.

PS: La filmo Gruz 200 de Aleksej Balabanov ricevis la premion de la nederlandaj kinokritikistoj ĉe la filmfestivalo de Roterdamo la 4-an de februaro. Pli frue ĝi ricevis la premion “Blanka elefanto” de rusiaj kinokritikistoj, kiel la plej bona filmo de la jaro 2007. En Rusio la filmo estas tre debatata, kaj tute ne ekskluzive kun pozitivaj prijuĝoj.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

2 svar på ”Kadavroj en kargo – Gruz 200”

Stängt för kommentering.