Nova pugo – naskiĝtaga donaco al 140-jara Lenino

Svenska

Lenins rumpa mäts på restaureringscentret.Frumatene la 1-an de aprilo 2009 iu fiksis eksplodaĵon alte inter la gamboj de la statuo de Lenino kiu ekde 1926 staras antaŭ la Finnlanda stacidomo en Sankt-Peterburgo.

La bombo iom difektis la pantalonon de Lenino kaj faris grandan truon en la mantelo sur lia postaĵo. La statuo estis rapide kovrita kaj poste forportita. De tiam ĝi ne videblis, sed oficialaj instancoj promesas, ke antaŭ la naskiĝtago de Lenin la 22-an de aprilo la fondinto de la soveta ŝtato denove staros sur sia abstrakta kirasaŭto.

La randoj de la unu metron larĝa truo en la mantelo de Lenin jam estis fortranĉitaj, kaj la truo poste estis ŝtopita per laŭmezure produktitaj bronzaj platoj. Kiam la juntoj estos velditaj kaj la pugo poste kolorigita je la ĝusta nuanco de malnova bronzo, oni ne plu povos vidi, ke iam estis truo tie, asertas la respondeculoj de la restaŭrejo, en kiu la statuo nun troviĝas, pendigita de la plafono.

La ripara laboro laŭ publikaj informoj kostos proksimume 6 milionojn da rubloj (150 000 eŭrojn) kaj estos pagita de la urbo Sankt-Peterburgo. Reprezentantoj de almenaŭ du komunismaj partioj vizitis la riparejon por inspekti la ŝtopadon de la pugotruo de Lenino.

Laŭplane la statuo estos portita reen al sia malnova situo antaŭ la fervoja stacidomo nur la nokton inter la 19-a kaj 20-a de aprilo. Supozeble la oficialaj instancoj volas eviti, ke iu havu tempon eksplodigi la statuon ankoraŭfoje antaŭ la 140-jara datreveno de la naskiĝo de la mondproletara gvidanto.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

5 svar på ”Nova pugo – naskiĝtaga donaco al 140-jara Lenino”

Hm, ekzistas statuoj kaj statuoj. Neniu homo suferis de la bombo, male ol de la regado de Lenino, kiu ne estis la plej anĝela reganto en la monda historio. Estas io profunde simbola en la tuta okazintaĵo…

Tuta bruo pri pugotruo
Grupa ĝuo pro pugotruo
Proletoj de ĉiuj landoj, alpugiĝu!
Al-la Pugaĉ’-ova
Boris Pugo-n?

Lenin pug’, Lenin pug’, Lenin budet pug’.

La riparado kostas multe. Oni povas vilaĝan dometon aĉeti tiumone. Eble trovebas pli ŝpara solvo… Ekzemple oni povus instali birdoneston en la truo. Ĝi ja estas sufiĉe granda eĉ por cikonio. Lenin certe ĝojus. Seninfana dumvive, nun li gastigos gecikoniojn.

Stängt för kommentering.