Lenino havas ŝtalan pantalonon

Nu ja, verŝajne ĝi tamen estas bronza. Ĉiukaze, ne facile truigebla.

Frumatene la unuan de aprilo iu fiksis eksplodaĵon inter la gamboj de la Lenina statuo antaŭ la Finnlanda stacidomo en Sankt-Peterburgo. Ne klaras, kion la vandaloj volis foreksplodigi, sed evidente la pantalono de Lenino eltenis.

Fortika, sveda kvalita produkto. Lenino ja aĉetis sian novan kompleton en la vendejo PUB en Stokholmo en aprilo 1917, kiam li estis survoje al Rusio por fari revolucion.

Aliflanke lia mantelo ricevis nebagatelan truon. Supozeble tiu vestaĵo ne estis aĉetita en Svedio.

Kaj ĉio ĉi estas vera, spite la daton de la okazaĵo.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

3 svar på ”Lenino havas ŝtalan pantalonon”

Stängt för kommentering.