Putinoj de svedoj ni neniam estis

La ideoj de Adof Iwar Arwidsson, unu el la svedlingvaj fondintoj de la finna naciismo en la 19-a jarcento, evidente iĝis multe pli regantaj en Finnlando ol li mem iam povis imagi. Tamen se hodiaŭ li vidus la retajn diskutojn, li certe svenus.Fortsätt läsaPutinoj de svedoj ni neniam estis

Breivik hantas “verajn finnojn”

Svenska Organizita, agresema reta propagando kontraŭ islamanoj kaj enmigrintoj kontribuis al la granda venko de la tiel nomataj “veraj finnoj” en la parlamentaj elektoj en Finnlando en aprilo. Tamen oni ĝis nun konsideris la retrasistojn marĝena fenomeno. Nur post la teroratakoj en Norvegio pintaj politikistoj ekspostulis, ke la plej populara partio de la lando agu…Fortsätt läsaBreivik hantas “verajn finnojn”

Sveda lingvo – tabuo en la finna politiko

Svenska Ĉiuj infanoj en Finnlando devas studi la svedan en la lernejo. Tio estas sankta bovino, kiun neniu finnlanda politikisto povas tuŝi sen esti stampita kiel neserioza naciismemulo. Tiel sukcesis aranĝi la aferon la partio de la finnlandsvedoj, SFP, partio kiu lastfoje estis ekster la registaro meze de la 1970-aj jaroj, kaj eĉ tiam nur…Fortsätt läsaSveda lingvo – tabuo en la finna politiko

Malfido al samseksama ĉefredaktoro

Svenska: Brist på förtroende för homosexuell chefredaktör La skandalo de la semajno en Finnlando: Johanna Korhonen, kiu devis eklabori kiel ĉefredaktoro de la nordfinnlanda gazeto Lapin Kansa en decembro, anstataŭe estis eksigita. Laŭ la finnlanda amaskomunikila konglomeraĵo Alma Media la kialo estas “manko de fido”. Mem ŝi diras, ke ŝi estis maldungita ĉar ŝi vivas…Fortsätt läsaMalfido al samseksama ĉefredaktoro

Solĵenicin – tra Svedio al Finnlando

Svenska: Solzjenitsyn tog en omväg till Finland En la lastaj tagoj multaj rusoj telefonis al la radiostacio Eĥo Moskvi kaj rakontis, kiel ili unuafoje konatiĝis kun la verkoj de Aleksandr Solĵenicin. Multaj el la pli aĝaj aŭskultantoj legis Unu tago de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича), kiam ĝi tute laŭleĝe estis publikigita en la…Fortsätt läsaSolĵenicin – tra Svedio al Finnlando

Dekstra vento en Finnlando

Matti Vanhanen, la estro de la centra partio, kredeble restos ĉefministro ankaŭ post la elektoj okazintaj la 18-an de marto – sed pli pro bonŝanco ol pro elekta sukceso. Lia partio perdis kvar lokojn en la parlamento, perdo de kvina loko kostus al ĝi la pozicion de la plej granda partio, kaj la tabureton de…Fortsätt läsaDekstra vento en Finnlando

La Vintra milito – 60 jarojn poste

Ĉi tiu artikolo origine aperis en La Ondo de Esperanto en oktobro 1999, sesdek jarojn post la komenco de la Vintra Milito. La aperigo de finnlanda vidpunkto en rusia gazeto eĉ 60 jarojn post la milito boligis la galon de kelkaj rusaj legantoj, kiuj poste kolere leteris al la redakcio. Dum la aŭtuno de la…Fortsätt läsaLa Vintra milito – 60 jarojn poste

La lando inter Svedio kaj Rusio

Pri multaj landoj oni diras ke ili estas pontoj inter oriento kaj okcidento. Almenaŭ kiam temas pri Finnlando, tio ne estas nura pretendo. Antaŭ la estiĝo de la moderna ŝtato Finnlando, la teritorio estis dum pli ol duona jarmilo regata el Svedio, kaj dum pli ol jarcento el Rusio. La prauloj de la finnoj almigris…Fortsätt läsaLa lando inter Svedio kaj Rusio

Ne nur komerco sen mono?

Finnlando kaj Sovetio jam jardekojn vigle komercas inter si – la komerco kun Sovetio daŭre konsistigis pli ol 20% el la eksterlanda komerco de Finnlando. Tamen dum la plej lastaj jaroj ekestis problemoj pro malekvilibro. La prezo de oleo, kiu estas unu el la ĉefaj sovetiaj eksportvaroj al Finnlando, draste malaltiĝis. Sekve Sovetio ekŝuldis al…Fortsätt läsaNe nur komerco sen mono?

Gasojlon aŭ gasogenojn?

En Finnlando, same kiel multloke en la cetera Eŭropo, dum decembro [1986] kaj januaro [1987] estis rekorde malvarme. Kelkloke oni mezuris temperaturojn, kiuj estis la plej malaltaj dum la pasintaj cent jaroj. La malvarmo kompreneble kaŭzis multajn paneojn en la funkciado de la moderna, mekanizita socio. “Ekspresaj” trajnoj malfruis je kvar horoj, mankas la elektro,…Fortsätt läsaGasojlon aŭ gasogenojn?

Urho Kekkonen forpasis – fino de erao

La lastan tagon de aŭgusto [1986] forpasis Urho Kekkonen, prezidanto de Finnlando dum dudek kvin jaroj, 1956-81. En la finna politiko li havis fortan influon dum ankoraŭ pli longa periodo – jam en 1930 li iĝis ministro la unuan fojon, kaj ĉefministro li iĝis en la jaro 1950. Antaŭ sia elektiĝo kiel prezidento li aktivis…Fortsätt läsaUrho Kekkonen forpasis – fino de erao

Lönnrot – aŭtoro, kompilinto aŭ trovinto?

En 1985 aperis la dua eldono de Kalevala en Esperanto. Ŝajne lige kun tio mi verkis ĉi tiun artikolon, kiu poste aperis en Literatura Foiro.Fortsätt läsaLönnrot – aŭtoro, kompilinto aŭ trovinto?