Breivik hantas “verajn finnojn”

Svenska

Organizita, agresema reta propagando kontraŭ islamanoj kaj enmigrintoj kontribuis al la granda venko de la tiel nomataj “veraj finnoj” en la parlamentaj elektoj en Finnlando en aprilo. Tamen oni ĝis nun konsideris la retrasistojn marĝena fenomeno. Nur post la teroratakoj en Norvegio pintaj politikistoj ekspostulis, ke la plej populara partio de la lando agu respondece kaj kontraŭlaboru la retan propagandon.

“Eŭropo estas invadata de islamanoj. La sola alternativo al subiĝo estas milito.” Tion opinias la finna parlamentano Jussi Halla-aho. Socialdemokratoj nun postulas, ke li forlasu sian postenon kiel prezidanto de la parlamenta komitato kiu respondecas pri enmigrado, policaj aferoj kaj leĝoj pri armiloj.

Post la teroratakoj en Norvegio multaj politikistoj kaj debatantoj en Finnlando montris similecojn inter la manifesto de Anders Behring Breivik kaj la ksenofobia retoriko, kiun regule uzas pluraj konataj politikistoj de la partio Perussuomalaiset – “veraj finnoj” aŭ “bazaj finnoj”.

La solaj, kiuj rifuzas vidi la similaĵojn, estas la “veraj finnoj” mem.

Nur kelkajn tagojn post la okazaĵo, la verfinna parlamentano James Hirvisaari skribis, ke la masakro apenaŭ okazus sen la “malĝusta” enmigra politiko en Norvegio:

“Iu ŝaltilo misturniĝis en la kapo de tiu ulo, kiam lia mezurilo pleniĝis”, Hirvisaari skribis en komento al sia propra blogaĵo kun la titolo “La masakro en Norvegio”.

Ke Breivik tamen ne atakis unuavice enmigrintojn estis klarigebla, laŭ Hirvisaari: “Evidente li sciis, ke tiuj estas prizonuloj ene de sia propra kulturo.”

La plej konata kritikanto de enmigrado en la parlamenta grupo de la Veraj finnoj estas Jussi Halla-aho. En la aprila elekto li ricevis preskaŭ duoble tiom da voĉoj, kiom ricevis la tiama ĉefministro Mari Kiviniemi. Nun li estas la prezidanto de la administra komitato de la parlamento, kiu interalie respondecas pri enmigrado, policaj aferoj kaj leĝoj pri armiloj.

Halla-aho longe estis grava gvidanto de ksenofobia reta movado, kiu kreskis ĉirkaŭ lia persona blogo kaj poste en granda retejo kun aktiva diskutforumo. Kelkaj el la skribaĵoj de Halla-aho estis denuncitaj kiel “agitado kontraŭ popolgrupo”, kaj en unu kazo li estis monpunita pro teksto, kiu laŭ la kortumo ofendis islamanojn.

Post la atakoj en Norvegio iĝis konate, ke Halla-aho havis proksiman kontakton kun la draste kontaŭislama retejo Gates of Vienna, kiu samtempe estis grava fonto de inspiro por Anders Behring Breivik.

En sia propra retejo Halla-aho havas ligilon al Gates of Vienna, sed komence li asertis, ke li apenaŭ konas la “kontraŭĝihadan” movadon, kies parto la retejo estas. Al demando pri tio, kial la retejo tiukaze nomas lin “korespondanto” kaj “tradukanto”, li respondis, ke la vortoj supozeble havas alian signifon en la angla ol en la finna.

Iom post iom li koncedis, ke li mem verkis almenaŭ du artikolojn por la retejo, unu pri la armilaj leĝoj en Finnlando, alian pri la krimoj de enmigrintoj. Li tamen ne povas vidi ajnan ligon inter agreseme kontraŭislama retoriko kaj la okazaĵoj en Norvegio. Li ankaŭ ne intencas moderigi siajn proprajn eldiraĵojn.

Pluraj pintaj socialdemokratoj, inter tiuj la partia sekretario Mikael Jungner, postulis ke li forlasu sian postenon kiel prezidanto de la parlamenta administra komitato. Tio kredeble ne okazos, ĉar lin subtenas la Veraj finnoj.

Tamen la lastatempa vasta diskuto, dum kiu eĉ la ĉefministro kaj la prezidento tuŝis la temon de agresema retoriko, povas gvidi al granda ŝanĝo en la politika klimato en Finnlando. Tion opinias Jussi Jalonen, esploristo pri historio ĉe la universitato de Tampereo.

– Ĝis nun malgranda kliko de tiel nomataj “kritikantoj de enmigrado” povis stiri la diskuton. Nun oni komencas paroli pri tio, kiom da influo ekstremaj movadoj ekhavis, en kiuj partioj ili agadas, kaj kiugrade ili sukcesis igi siajn vidpunktojn parto de la ĉeffluo.

Antaŭ kelkaj tagoj Jussi Jalonen verkis blogaĵon pri la ligoj de Halla-aho kaj de liaj finnaj samideanoj kun la radikala kontraŭislama movado en Eŭropo. La reago superis ĉiujn liajn atendojn. Li eksciis, ke li rompis “kulturon de silento” pri la temo.

– Multaj amaskomunikiloj kontaktis min. Ĝuste nun mi estas iom elĉerpita. Mi eĉ ne pensis, ke ekzistus tia “kulturo de silento” rilate ĉi tiujn demandojn. Sed ja estas fakto, ke pasintjare kelkaj migrad-esploristoj konfesis, ke ili ne kuraĝas paroli malferme kaj malanonime, ĉar ili tuj estas trafataj de agresemaj reagoj.

En la finnlanda diskuto oni laŭ Jussi Jalonen ĝis nun ne volis konfesi, ke la radikale popolismaj movadoj de Eŭropo atingis Finnlandon. Anstataŭe oni volis vidi Verajn finnojn kiel apartan fenomenon, kun propre finnaj radikoj.

– Oni absolute ne kulpigu Verajn finnojn pri tio, kio okazis en Norvegio. Tamen mi opinias, ke ili ja mem nun devus halti kaj pripensi, kio estas dirata en ilia nomo.

.

Diris kaj skribis Jussi Halla-aho:

Pri islamanoj kaj terorismo:

Ĉiuj islamanoj ne estas teroristoj, sed tio ne estas esenca el eŭropa vidpunkto. Por Eŭropo esenca estas tio, ke ĉiuj teroristoj estas islamanoj. (2006)

La vekiĝo pri la islama invado bedaŭrinde nur komenciĝis, kaj tio grandparte dependas de la amaskomunikiloj. Ili estas ĉefe en la manoj de tiuj, kiuj subtenas multkulturecon.
Islamo lasas neniajn eblojn por paca kunekzistado… Sole la demografia evoluo nehaltigeble kaŭzas ke multaj landoj, kiel Svedio kaj Francio, ekhavos islaman majoritaton ene de ĉi tiu jarcento…
Niaj alternativoj estas milito aŭ pereo. Oni ne donis al ni la ŝancon elekti pacon. (2007)

Mi pentas pri nenio, kion mi skribis, kaj mi akceptas nenian respondecon por la agoj de Breivik, kaj mi intencas daŭirigi laŭ la sama linio, ĉar aĉa enmigrado estas aĉa, kaj multkultureco estas merdo, sendepende de kaj spite al la ago de Breivik. (2011)

Pri socialdemokratoj:

En la tuta universo mi malfacile povus trovi pli malestimindan animalon ol estas nordia socialdemokrato. Aparte ŝlima specio de tiuj reptilioj estas sveda socialdemokrato. (2006)

Pri la socialdemokrato Mikael Jungner:

La lastaj tagoj montris, ke ĉi tiu ĝenerala konstato relative bone validas almanaŭ kiom temas pri Mikael Jungner. (2011)

.

La plej populara partio en Finnlando

La veraj finnoj estas naciisma kaj popolisma protesta partio, kiu havas reprezentantojn en la parlamento de Finnlando ekde la jaro 1999. Tiam la partio ricevis unu procenton el la voĉoj kaj unu mandaton. En la elektoj en 2007 la partio ricevis 4,1 procentojn el la voĉoj kaj kvin mandatojn.
En la lasta elekto en aprilo 2011 veraj finnoj atingis grandan venkon kaj iĝis la tria partio laŭ la grandeco, kun 19 procentoj el la voĉoj. La partio estis invitita al intertraktadoj pri ministraj postenoj, sed baldaŭ rifuzis, ĉar ĝia postulo pri malakcepto de la granda ekonomia subteno al la krizanta Portugalio ne estis akceptita de la socialdemokratoj kaj la konservativa partio, kiuj poste eniris la registaron.
Sep el la parlamentanoj de la veraj finnoj laŭ spertuloj apartenas al la plej dure ksenofobia kerno. Pliaj dek du forte kritikas enmigradon. La ceteraj dudek ĉefe emfazas aliajn temojn.
La opozicia rolo ebligis al la veraj finnoj eviti konfliktojn ene de la disa kaj nesperta parlamenta grupo, kaj en la lastaj tri opinisondadoj veraj finnoj montriĝis la plej populara partio en Finnlando.
La plej freŝa sondado montras subtenon de 22,7 procentoj por la veraj finnoj. La konservativa partio havas 21,1 procentojn kaj la socialdemokratoj 18,5.
Neniu opinisondado ĝis nun estis publikigita post la teroratako en Norvegio.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

4 svar på ”Breivik hantas “verajn finnojn””

Mi atentigis dum kaj post la lastvintra balotkampanjo (Esperantolehti 1, 2 kaj 3/2011) pri la vortmagio ĉu intenca kaj planita, ĉu hazarda, mi vere ne scias (ankaŭ ne sciis kandidatoj, kiujn mi pridemandis):
La nomo de la partio, pli simila al la usona “teo-regala movado” ol organizita politika partio, estas finne Perussuomalaiset, “(La) bazaj, aŭ regulaj, finnoj”. La partio strikte kontraŭanta la konstitucian dulingvecon de Finnlando tamen alprenis ankaŭ svedlingvan nomon, Sannfinländarna “La veraj finnlandanoj”. La unua funkcias kiel devizo popoleca, la alia – nacionalisma. Eĉ pli nacionalisme efikas la nomo alprenita en eksterlanda informado, “La veraj finnoj”.

Hm, mi ne vere dirus ke la sveda “Sannfinländarna” estas naciisma, almenaŭ ne etnonaciisma, ĉa la vorto “finländare” (“finnlandanoj”) eksplicite inkluzivas (hu, kiel bele…) ankaŭ la etne aŭ lingve nefinnajn (nesuomajn?) loĝantojn de Finnlando. Tamen tiu inkluzivado okazas nur sur la plej simbola nivelo, en la nomo de la partio. Tial iuj svedlingvanoj preferas nomi la partion “Sannfinnarna”, kio ja pli fidele esprimas la enhavon de la politiko.

Jes, estas videblaj tri sxtupoj en la nomslogana linio de la politika entrepreno gvidata de la vortojxonglisto Timo Soini. La unua estas “perus”, la dua “finländare”, kio en la Finnlanda sveda esence signifas la samon, kun plua difino ke estas “vereco” – do ie minacas malvereco; la internacie uzata (de la movado mem) “vera” ampleksas ajnan nacionalismon.
Cetere, kiel nomi esperante la misfaman historian “aitosuomalaisuus”..?

Stängt för kommentering.