Lönnrot – aŭtoro, kompilinto aŭ trovinto?

En 1985 aperis la dua eldono de Kalevala en Esperanto. Ŝajne lige kun tio mi verkis ĉi tiun artikolon, kiu poste aperis en Literatura Foiro.

Kullervo ekmilitonta. Pentraĵo: Akseli Gallén-Kallela
Kullervo ekmilitonta. Pentraĵo: Akseli Gallén-Kallela

Kiam oni en 1835 eldonis la unuan version de Kalevala, pluraj eminentuloj, precipa M.A. Castrén, esprimis kiel sian opinion, ke Lönnrot tutsimple kolektante popolan poezion en Karelio trovis kaj poste publikigis jam pretan popolan epopeon. Ja multaj insistis, ke kiu pretendas, ke Lönnrot aldonis eĉ unu verson, tiu estas perfidanto de la popolo. Nu, eble nur preskaŭ. Sed fakte nenie en Kalevala estas trovebla la nomo de Lönnrot, nek en iu finnlingva eldono, nek en la unua esperantlingva eldono. Eble iom ilustras la ŝanĝiĝon de sinteno kiu okazis kaj daŭre okazadas rilate la karakteron de la verko, ke sur la titolpaĝo de la dua eldono lia nomo fakte estas menciota.

Estas ja evidente, ke la dogmisma sinteno de korifeoj ne povis ne estigi reagon – kaj lastatempe eĉ aŭdiĝis opinioj, ke Kalevala estas ekskluzive verko de Lönnrot. Tamen jam tiu sinteno povas esti konsiderate reago kontraŭ la opinio kiun K.A. Gottlund la unua kuraĝis esprimi, nome ke Lönnrot mem aldonis partojn por realigi sian ideon. Tamen, tiu reago lasis sin atendi dum jardekoj, kaj intertempe sufiĉe fiksiĝis en la mensoj de finnoj tiu ideo pri preta popola epopeo kiun iu Lönnrot kolektis kaj publikigis. Kaj ne nur tio, sed oni eĉ prenis la tuton de la epopeo por historia vero kaj starigis hipotezojn pri tio, ĉu Kalevala fakte situis en karelio aŭ en sudokcidenta Finnlando, kaj ĉu Nordo fakte estis norde, ĉu do temis pri batalo inter finnoj kaj laponoj…

Sed kion ni fakte scias pri la estiĝo de Kalevala? Kompreneble, laŭ tradicio Lönnrot simple publikigis en ties originala formo kaj ordo popolajn poemojn, kiuj estis fragmentoj de la iama prafinna epopeo, kaj kompreneble al li prosperis trovi ĉiujn fragmentojn kaj la unu ĝustan ordon. Por pruvi la aŭtentikecon de kalevala oni eĉ esploris ĝin statistike kaj deklaris, ke el la versoj de la epopeo nur 3% estis verkitaj de Lönnrot. Nu, per tio oni ja eĉ ne klopodis pruvi, ke la ordo de la versoj estis la “ĝusta”. Sed por kio Lönnrot bezonis eĉ tiujn tri elcentojn, se ne por kunkudri partojn, kiuj ne kunakordiĝis? En “Kalevala-kirja” (Salminen, 1947) oni mencias nur tiujn elcentojn, sed en “Lönnrotin Kalevala” (Pentikäinen, 1985) ni trovas ion plian. Laŭ tiu libro el la versoj de Kalevala 33% estas precize tiaj en la epopeo kiaj ili estas en la notitaj popolaj poemoj. Ĉe 50% el la versoj Lönnrot modifis ortografion, lingvaĵon aŭ metron. El eroj kiujn oni kolektis de la popolo Lönnrot mem kompilis 14% el la versoj. Kaj, kiel menciite, 3% el la versoj Lönnrot verkis mem. Pri la ordo de la diversaj partoj de la verko Lönnrot mem skribas: “…mi opiniis, ke mi mem havas la saman rajton, kiun laŭ mia konvinko la plej multaj kantantoj [de la popola poezio] prenas al si, nome la rajton aranĝi la poemojn tiel, kiel ili plej bone akordiĝas unu kun la alia…” Do eĉ li mem neniel pretendis, ke fakte iam ekzistis ia praeopopeo kiun li rekonstruis.

Kial oni do volis kredigi al si ke tamen Lönnrot nur trovis la pretan Kalevala kaj ĝin enskribisn en siajn kajerojn? Unue ni devas memori, ke temas nun pri la unua duono de la dek-naŭa jarcento, do la plej forta periodo de romantiko en Eŭropo. Sendube okcidentaj kulturaj influoj havis sian signifon, des pli ĉar oni ja komence preskaŭ ne agnoskis la valoron de Kalevala en Finnlando, pro sufiĉe klaraj kialoj. La edukita parto de la popolo en tiu tempo estis perskaŭ ukskluzive svedlingva, kaj la finnan oni tre malmulte uzis oficiale. Bela ekzemplo estas, ke la tiutempa lektoro de la finna lingvo en la universitato (de Helsinki, la sola tiutempe) trovis nekonatan vorton en ĉiu kvina verso de popola poemo. La unua eldono de Kalevala estis 500-ekzemplera kaj vendiĝis dum pli ol dek jaroj – tion komparu kun la fakto, ke la eldonkavnto de la dua eldono de Kalevala en Esperanto estos kvin mil!

Sed plej gravis, ke oni volis krei historion por la finna popolo. Kalevala fakte estis ege grava ero kiam la finna popolo serĉis kaj konstruis por si identecon. En Kalevala oni volis trovi la pasintecon, sur kiun oni povis konstrui la proprajn kulturon kaj estontecon. Tiel Kalevala fariĝis iaspeca mito, sen kiu oni perskaŭ ne povas imagi la historion de Finnlando. Kaj same kiel Kalevala, ankaŭ Lönnrot jam dum sia vivo mitiĝis, lin oni envolvis en romantikan idealon kaj metis en vitroŝrankon, tamen sen kuraĝi diri ion pri lia valora perto en la verkado de Kalevala. Ja eĉ popola poezio estas verkata de individuoj, kej el la homoj kiuj estigis Kalevalan, Lönnrot estas certe la plej granda. Estas jam tempo ke ni agnosku lian homeran laboron.

Kalle Kniivilä
julio 1985

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.