Vero kaj mensogo en Rusio

Svenska

Fine la abismo inter la publika mensogo kaj la videbla rusia realo iĝis tro vasta. Post jardeko da apatio finiĝis la pacienco de tiuj, kiujn tedas la mensogoj. Ili eliris surstraten. Rapida renverso de la politika sistemo ŝajnas ekstreme malprobabla. Tamen jam la fakto, ke en Rusio nun ekzistas politiko en la vera signifo de la vorto, estas esperiga.

– Mi estas konvinkita, ke ni nun eniras novan epokon, dum kiu politika konkurado estos ebla, diris la eksa financministro Aleksej Kudrin en radia intervjuo la 27-an de decembro.

Sed finfine eble temas pli pri memrespekto ol pri politiko en la ordinara signifo de la vorto. La nova generacio de rusianoj simple ne plu emas silenti kiam ili estas trompataj.

Dum la unua jardeko de la 21-a jarcento la granda divido en rusia “politiko” ne troviĝis inter dekstro kaj maldekstro. Ĝi ne troviĝis inter libermerkatistoj kaj sovetiemaj nostalgiuloj, nek inter apogantoj de protektismo kaj subtenantoj de libera komerco, nek inter subtenantoj de bonfarta socio unuflanke kaj kontraŭimpostuloj aliflanke, nek inter sindikatoj kaj entreprenistoj. Ĉio tio kaj multo plia en diversaj manieroj ekzistas ene de tio, kion oni povas nomi la potenc-elito. Tie estis faritaj ĉiuj gravaj decidoj.

La granda politika divido anstataŭe temis pri tio, ĉu aŭ ne akcepti la neskribitan sed klare esprimitan socian kontrakton kun la potenculoj: “Ni donas al vi iom pli da mono kaj iom malpli da libero. Iom pli da stabileco kaj iom malpli da demokratio. Vi povas libere vojaĝi, skribi kaj legi preskaŭ ĉion kion vi volas, sed nur dum vi akceptas, ke ni decidas pri la limoj de la permesita.”

Dum dek jaroj majoritato de la rusoj silente sekvis la interkonsenton, kiu en la praktike signifas, ke ankaŭ la “poziciaj partioj” estas gvidataj de la potenc-elito, kaj la rezulto de la elektoj estas anticipe konata. Ke ne ekzistas elekto. Ke la potenc-elito reproduktas sin mem, kaj sur la televidila ekrano montras ĝustigitan bildon de la realo, bildon en kiu ekzistas nur tiuj, kiuj akceptas la neskribitan kontrakton. “Ni estas stabileco, ĉiuj aliaj estas kaoso. Sed aliaj ne ekzistas”, estis la mesaĝo.

Paŝon post paŝo la grado de la publika mensogo estis altigita. Samtempe la reto ĉiam pli faciligis ne nur informiĝon pri alternativaj priskriboj de la realo, sed ankaŭ kontaktiĝon kun aliaj, kiujn ektedis la mensogoj en la televidilo. Kiel malgrandaj insuloj ekkreskis grupoj de malmensogemuloj. La malnovaj homrajtaj organizaĵoj, la marĝenaj opoziciaj grupoj, kaj la malgrandaj, necenzuritaj amaskomunikiloj funkciis kiel kataliziloj, sed plej gravis, ke homoj ekorganiziĝis ĉirkaŭ konkretaj demandoj.

Aŭtoposedantoj, kiujn kolerigis la konvojoj de nigraj aŭtegoj kun bluaj signaloj, blokantaj la stratojn de Moskvo en la pinthoroj, komencis protesti, fiksante ludilajn bluajn siteletojn sur siaj aŭtoj – kaj publikigante en la reto filmetojn pri nigraj aŭtoj, kiuj riskante la vivon de senkulpuloj rompis kontraŭ ĉiuj penseblaj trafikreguloj. Medi-aktivistoj gvidataj de Jevgenija Ĉirikova starigis siajn tendojn antaŭ la buldozoj por haltigi la konstruadon de aŭtovojo tra apudurba arbaro ekster Moskvo – kaj publikigis ĉion en la reto. La juristo Aleksej Navalnij kolektis monon en la reto kaj kreis la retejon RosPil, kiu helpe de libervolaj retaj aktivuloj povis malkaŝi svenigajn ekzemplojn de koruptado sur ĉiuj niveloj de la sistemo.

Ĉio ĉi tamen estis nur insuletoj. Ke ekzistis multo plia sub la surfaco evidentiĝis nur kiam la publika mensogo iĝis evidenta al ĉiuj. Ĝuste tio okazis post la parlamenta balotado la 4-an de decembro. Per propraj spertoj, per interparoloj kun amikoj kaj konatoj, sed antaŭ ĉio helpe de fotoj, rakontoj kaj filmetoj en la reto, ĉiuj dezirantoj povis ekscii, kiel vere okazis la elektado.

Jam en septembro Dmitrij Medvedev konigis, ke li transdonos la prezidentan postenon al Vladimir Putin. “Pri tio ni duope interkonsentis jam antaŭ longe”, klarigis Putin. Jam tiam multaj rusianoj sentis, ke la potenculoj pritraktas ilin kiel malgrandajn, senrespondecajn infanojn, kiuj ne rajtu influi ion ajn. La fraŭda parlamenta balotado iĝis la lasta guto.

La unua manifestacio kontraŭ la elektofraŭdo en Moskvo okazis lunde la 5-an de decembro. Malgranda opozicia grupo ricevis permeson por aranĝo kun 300 partoprenantoj. La organizantoj surpriziĝis same forte kial la policanoj, kiam aperis miloj da homoj, la plej multaj el ili junaj, bone edukitaj Moskvanoj, kiuj neniam antaŭe partoprenis manifestacion.

La cetero estas konata. La 10-an de decembro dekmiloj da Moskvanoj kolektiĝis por la plej granda manifestacio en Rusio post la disfalo de Sovetio antaŭ dudek jaroj. Ili postulis justajn elektojn. “Estas nia lando!” ili skandis.

La potenculoj respondis per svagaj aludoj pri eventualaj ŝanĝetoj en la elekta leĝaro, samtempe asertante, ke la manifestaciantoj estas gvidataj de malamikaj potencoj. Laboristo de Uralo estis poziciita antaŭ la televidkameraoj por minaci la protestantojn per la kolero de la laborista klaso. Vladimir Putin ne povis deteni sin, kaj komparis la simbolon de la protestantoj kun kondomo.

La malsukcesa kondomkomparo helpis kolekti eĉ pli grandan aron de protestantoj post du semajnoj. La 24-an de decembro, tago kiu en Rusio estis ordinara sabato, proksimume 70.000-80.000 homoj kolektiĝis por bone organizita manifestacio sur la Saĥarov-avenuo en la centro de Moskvo. La mono por la granda scenejo, forta sonaparataro kaj ekranego estis rapide kolektita per reta alvoko. La etoso dum la manifestacio estis klare pli agresema ol la 10-an de decembro.

La popularega verkisto Boris Akunin (Grigorij Ĉĥartiŝvili) pli frue ne partoprenis protestojn. Ĉi-foje li estis unu el la organizantoj kaj la unua parolanto sur la scenejo. Li diris, ke Putin per sia kondoma komparo ofendis ĉiujn, kiuj postulas honestajn elektojn. Li demandis la homamason, ĉu iu volas, ke Putin revenu kiel prezidanto. La respondo estis klara kaj laŭta: “Ne!”

– Ni volas honestan ŝtaton. Tian ni nun ne havas, diris Ĉĥartiŝvili.

La eksa finacministro Aleksej Kudrin estis alia neatendita parolanto sur la protesta scenejo. Spite siajn dekstraliberalajn opiniojn li longe estis inter la proksimaj kunlaborantoj de Putin. Dmitrij Medvedev eksigis lin en septembro, post kiam li esprimis kritikon pri la plano de Medvedev fari kostegajn investojn en la armeo.

La partopreno de Kudrin estas interesa, ĉar li tiel transiras la grandan dividon en rusia politiko – tiun inter la publika mensogo kaj la ĉiam pli evidenta vero. En la longa radia intervjuo la 27-an de decembro Kudrin diris, ke dum siaj jaroj en la registaro li devis silenti pri siaj opinioj, sed ke li tute ne estis la sola kritikemulo ene de la potencularo.

– Estas en la registaro multaj, kiuj dubas, li diris.

Nun bezonatas dialogo inter la du flankoj, opiniis Kudrin.

La respondo de Putin? Plilaŭtigi la propagandon. En freŝa televida spektaklo [ĉi-sube] li priskribas la protestantojn kiel kriemajn perfidulojn sen konkretaj proponoj. Frazo el obskura blogaĵo sen fontindiko estas uzata por ĵeti koton sur la “elitaj Moskvaj protestantoj”, kaj plia laboristo de Uralo antaŭ la televidkameraoj klarigas, ke la elektado estis honesta kaj bona.

Aldone al tio, Putin kaj Medvedev klopodas remiksi la kartaron, movante diversajn burokratojn el unu posteno al alia, kaj diskutante kiel plej bone organizi la komplete sensencan observadon de ĉiuj balotejoj per senmikrofonaj ret-kameraoj.

La parlamento certe ne estos dispelita, spite la postulojn de la protestantoj, nek estos aranĝita nova balotado. Tio klaras. Putin gajnos la prezident-balotadon en marto, en unu maniero aŭ alia. La agresemaj laboristoj en la televidilo estas malbonaŭguraj. Sed la ĉiam pli kruda propagando igas ĉiam pli evidenta la fakton, ke la tuta sistemo estas konstruita sur mensogoj.


Mer på temat:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

11 svar på ”Vero kaj mensogo en Rusio”

Via blogo estas troe interesa kaj jam estas en miaj preferaj markoj de retpaĝilo.

Koncerne al Rusujo mi parolis kun Olga de Ekaterinburgo kaj havas kontakton de urbo Niĵnij Tagilo (Larisa Kuzmenko). Kiel bone estas kontakte homoj rekde de la loko kie varmiĝas.

Gratulo por via bonega laboro.

En la artikolo estas kelkaj malgxustajxoj.
Ekzempe: plej ofenda estis ne komparo de la blankaj rubandoj kun kondomoj, sed tio, ke Putin nomis la partopremamtojn de la manifestacio sur la Marcxa placo kun “banderlogoj”. Paradokse, post tio la vorto ricevis ecx moke pozitivan konotacion, kaj alparolo “Saluton, banderlogoj!” farigxis akceptata kun rideto. Ne hazarde Navalnyj salutis la mitingon: “Saluton al banderlogoj de la retaj hamstretoj!” – cxiuj akceptis gxoje.
Due. La kvanto da partoprenantoj, laux kalkulo de membroj de la socia unuigxo “Mossovet”, kiuj speciale staris cxe la magnetak kadroj de la 13-a gxis la 16-a, estis 102000 homoj, kaj kelkaj ja venis al la fino, post la 16-a. Do, 102000 estas la minimuma cifero de realaj partoprenantoj.
Trie. Ne indas paroli pri Kudrin, kiu estis la putineca deksra liberalulo, kaj restas ne pli ol tio. Necesas atenti bone, ke dum la mitingo la tuta placo arde prifajfis lin! Krom li, estis prifajfitaj ankoraux du personoj: la pinta reprezentanto de la rusa “glamuro” Ksenija Sobcxak (filino de la spirita patro de Putin kaj Medvedev kaj en tiu senco ilia fratino – la fajfado komencigxis tuj post kiam sxi komencis la parolon per “Mi estas Sobcxak, filino de Sobcxak”), kaj radikala naciisto Tor. Krome, oni ne donis paroli al unu bona homo – Ilja Ponomarjov, pro tio, ke li ne rifuzis de la jxus ricevita deputita mandato. La placo unuanime skandis: “Redonu mandaton!”
Miliardulo Prohxorov, kiu ankaux venis, ne ekdeziris elpasxi, cxar ekvidis, kiel oni akceptas dekstrajn putinecajn liberalulojn.
Do, la centmilo, kolektigxinta sur la avenuo Sahxarov estis ne iu amorfa amaso, kiun eblis subacxeti per nuraj deklaroj “mi estas kontraux Putin”, gxi rifuzis akcepti putinistojn, kiuj decidis sxangxi maskojn.
Do, ne atentu kudrinojn, sobcxakojn kaj prohxorovojn, ili ne estas tiu “opozicio”, kiu ekzistas en la socio, kaj la socio ja sentas, ke por ili gxi estas samaj “banderlogoj”, kiel por Putinomedvedev. La popolo ne estas tiom stulta, kiel oni povas supozi, kaj la veron vidas kaj sentas.
Amike,
Nikolao

Dankon pro la komentoj! Mi tamen dirus, ke ne temas pri malĝustaĵoj, sed malsamaj akcentoj.

Kiuj el la diraĵoj de Putin estis plej ofendaj ne tre gravas, finfine – gravas ke li elektis ofendi la protestantojn anstataŭ dialogi kun ili.

Rilate la kvanton de partoprenantoj ĉe Saĥarov-avenuo estas plej diversaj pritaksoj, ekde la ridinda cifero 29.000, donita de la polico, ĝis la pli-ol-centmilaj ciferoj de la organizantoj. Neniu vere scias, kiom da homoj estas, sed plej fidinda ŝajnas al mi la takso de la grupo kiu efektive kalkulis ĉiujn ĉe la enirejo. La suma rezulto estis 72.000. Aldone kelkmil jam estis sur la placo kiam komenciĝis la kalkulado, kaj kelkmil ne povis eniri. Ŝajnas al mi, ke vi miksas tiun ciferon, kaj la ciferon de Novaja Gazeta, kiu tamen estas nur pritakso, ĉar ili ne staris ĉe ĉiuj metaldetektiloj.

Pri Kudrin: jes, li estas dekstra liberalulo, kiel mi skribas. Sed Putin apenaŭ estas dekstra liberalulo. Ĉu aŭ ne Kudrin nun agas sendepende de Putin ne tute klaras, mi iom ekdubis post liaj unuaj mesaĝoj en Twitter. Sed li ĉiukaze estas tute alia ĉapitro ol Proĥorov.

Tamen, pri la ĉefa tezo de mia teksto, nome pri tio, ke la homoj tediĝis je mensogoj, kion vi diras pri ĝi?

Bedaurinde Kniivilä ne akceptis (t.e. rifuzis au forcenzuris) la kontribuon, kiun mi metis chi tien, char li opiniis, ke ghi estis tro ofenda al rusoj. Do, mia komento evidente ghenis la tedan harmonion de la chi-forume okazanta “diskutado”.

Mi ankau metis la ligon al du recenzoj, kiujn mi verkis pri rusaj temoj en mia retujo http://www.osteuropa.ch. Kiu komprenas la germanan, eble legos ilin kun intereso.

Sed mi komprenis, ke aldoni iun pli sukan au pli substancan komenton havas neniun sencon, char oni ne eltenas tiun kritikon. Strange. Kia jhurnalismo tio estas, se oni ne eltenas iom pli sukajn vidpunktojn kontrau la aktuala politiko en Ruslando, Belorusio kaj Ukrainio, kie la registaroj celas la sklavigon, subpremadon kaj chefe trompadon de la popoloj, lau malnovaj carismaj kaj komunismaj metodoj ?

Se la komunisto Kniivilä denove rifuzas mian kontribuon, mi estus scivolema, kiun mi ofendis chifoje.

Salutojn el libera (kaj nekomunisma) Svislando.

Registaran politikon en ajna lando vi rajtas ĉi tie kritiki laŭplaĉe, kondiĉe ke tio rilatas al la temo, sed mi akceptas neniujn komentojn, kiuj kalumnias homgrupojn laŭ ilia etna aparteno, sendepende de tio, ĉu temu pri judoj, araboj, svisoj aŭ rusoj.

Vi kompreneble rajtas opinii min komunisto se tio al vi plaĉas, sed mi atentigas, ke por tia aserto mankas ajna fakta bazo.

Jen ankoraux kion mi forgesis komenti. Tiu “laboristo”, pri kiu temas, estas NE laboristo (veran laboriston ecx la putinaj PR-fakuloj ne sukcesis trovi), sed ESTRO DE FAKO de “Uralvagonxavod” HXolmanskihx – do, suficxe grava rangulo en uzino, apartenanta laux kiu ajn socia klasifiko al burgxula klaso. Ne cxiu, kiu laboras en uzino estas nepre laboristo, cxu ne?
Do, tion necesas atente konsideri!
Amike,
Nikolao

Ĥolmanskiĥ estis tiu en la unua televida spektaklo, ĉu? Jes, eĉ li ne surhavis laboristan vestaĵon. Nu evidente li estas propaganda mensogo ajnakaze. Kompreneble oni elektas homojn, kiuj havas postenon por perdi, tiujn pli facile eblas stiri.

Kalle: Rilate la kvanton de partoprenantoj ĉe Saĥarov-avenuo estas plej diversaj pritaksoj, ekde la ridinda cifero 29.000, donita de la polico, ĝis la pli-ol-centmilaj ciferoj de la organizantoj. Neniu vere scias, kiom da homoj estas, sed plej fidinda ŝajnas al mi la takso de la grupo kiu efektive kalkulis ĉiujn ĉe la enirejo. La suma rezulto estis 72.000. Aldone kelkmil jam estis sur la placo kiam komenciĝis la kalkulado, kaj kelkmil ne povis eniri. Ŝajnas al mi, ke vi miksas tiun ciferon, kaj la ciferon de Novaja Gazeta, kiu tamen estas nur pritakso, ĉar ili ne staris ĉe ĉiuj metaldetektiloj.

La grupo de Mossovet JA STARIS apud la metaldetektiloj dum tri horoj, kaj ilia nombro – 102000 da trairintoj estas la plej fidinda. Certe, malpli ol diris Nemcov ka. (de 120000 gxis 140000), ses ja multe pli ol 70000! Kaj kio gravas – cxirkaux duono estis junuloj sub 30 jaroj, kiuj ne memoras (cxar tiam ne ekzistis!) la manifestaciojn de 1989-91.

La cxefa temo… Jes, la nuna akcento estas “tedis mensogo”. Sed antaux kvar jaroj oni same komprenis la samon. Sed la protestoj estis magraj. Kio sxangxigxis? Tio, de kio vi komencis: la certa socia kontrakto estis iom rompita de la povo (nu, cxu pro la krizo, cxu pro aliaj faktoroj, ne gravas), do la mensogo, enirinta la socian kontrakton, ne plu akcepteblas.

Pri Putinomedvedev, Kudrin kaj Prohxorov. Ambaux floroj de samaj valoroj. Povo de “oligarhxoj”, de financa kapitalo, gardata de burokrataro kaj polico. “Liberon eblas enkonduki per auxtoritatismaj metodoj” – jen estas “credo” de Jelcin, Sobcxak kaj aliaj kreintoj de la nuna politik-ekonomia sistemo. Dekstra liberalismo estas ilia cxiama ideologio, kaj la ikonoj – Aleksandro la 2-a, Stolypin kaj Pinochet. Medvedev ne hazarde komparis sin printempe kun Aleksandro la 2-a, kaj Putin – kun Stolypin (ili forgesis, kiel finis iliaj herooj! :-)))
Aleksandro la 2-a famas per liberalaj reformoj, sed ankaux li estis la plej kruala imperistro de Rusio en la 19-a jc. – li dronigis en sango la polan ribelon kaj efektivigis genocidon de cxerkesoj en la Okcidenta Kauxkazio (pli ol miliono da homoj ekstermitaj). Ankaux aliajn heroajxojn li efektivigis…
Stolypin famas ne nur pro liberalismo, sed ankaux pro “stolypinaj kravatoj”, pro senjugxaj mortekzekutoj de opoziciuloj – Stalin poste uzis gxuste lian modelon de justico.
Felicxe, Putinomedvedev ne atingis tiujn altajn gradojn de liberalismo, kaj la protestoj estas gxuste kontraux minaco, ke ja ekvolos atingi gradon de la antauxuloj.
Amike,
Nikolao

Tre interesa raporto, Kalle, dankon.

Pri ciferoj ne tro debatu, mi supozas ke ĉie organizantoj emas troigi pluse, kaj policanoj minuse, krom se ambaŭ koincidas :-)

Efektive finfine ne ege gravas la ekzakta cifero, gravas ke partoprenis multege da homoj, pli multe ol ajna alia protesta manifestacio post la disfalo de Sovetio.

Nun estas konate, ke la sekva manifestacio okazos la 4-an de februaro, unu monaton antaŭ la prezidentaj elektoj. Krome, ĝuste la 4-an de februaro 1990 okazis grandega manifestacio kontraŭ la 6-a paragrafo de la sovetia konstitucio, kiu difinis la gvidantan rolon de la komunisma partio. Post tiu manifestacio, la 6-a paragrafo estis forigita. Jam 8.000 homoj anoncis sian partoprenon en la koncerna Facebook-paĝo.

Stängt för kommentering.