Pikniko de eksterteranoj

strugatskij.jpgArkadij Strugackij, Boris Strugackij: Pikniko ĉe vojrando.

La fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij estas la internacie plej konataj sovetiaj sciencfikciaj aŭtoroj, kaj en eksa Sovetio ĉiam novaj generacioj de legantoj malkovras la ravon de iliaj romanoj. Multaj el la verkoj de la fratoj Strugackij estas aparte popularaj inter gejunuloj, kiuj verŝajne ofte legas ilin kiel simplajn aventur-romanojn. Tamen la temaro de la fratoj Strugackij estas serioza kaj ebligas multnivelan interpretadon – tiel ankaŭ en “Pikniko”.

La scenejo de la romano estas la Zono, regiono transformita ĝis nerekoneblo post vizito de eksterteranoj. La strikte gardatan zonon esploras sciencistoj, sed ĝin kontraŭleĝe ekspluatas ankaŭ la “stalkeroj”. Tiuj spitas la teruraĵojn de la Zono por elporti kaj vendi utilajn objektojn postlasitajn de la vizitintoj.

La streĉa intrigo samtempe starigas multajn fundamentajn demandojn pri la naturo de la homo. Ankaŭ la vizitintaj eksterteranoj kompreneble estas alegorio de la senpripensa homa civilizo, aŭ eĉ de Dio. Neniu scias, ĉu efektive la Vizito havis iun celon, aŭ ĉu la Vizitintoj entute rimarkis la homojn. Eble temis nur pri ia hazarda pikniko ĉe kosma vojrando – pikniko post kiu la veturantoj lasis siajn rubaĵojn kaj pluveturis, eĉ ne pripensinte, ke la vizito povas tute ŝanĝi la sorton de la homaro.

La traduko de Mikaelo Bronŝtejn estas eble eĉ tro fidela – ofte oni povas laŭvorte retraduki en la rusan, kaj foje aperas parolturnoj, kiujn oni verŝajne ne facile komprenos sen scio de la rusa, ekzemple “Okuloj miaj ilin ne rigardus!” (p. 21.), “En ĉerko mi Eŭropon vidis” (p. 44). La ruseca vortordo de tempo al tempo malhelpas la legadon – nekutima vortordo ja povas bone funkcii kiel stila rimedo, sed tiam oni uzu ĝin nur kaze de nepra bezono, ne tra tuta libro.

Jam en 1992 aperis ĉe la sama eldonejo alia libro de la fratoj Strugackij, “Malfacilas esti dio”, en traduko de Aleksej Ĵuravljov. Ankaŭ en tiu traduko ofte ĝenas la klare sentebla influo de la rusa lingvo, sed krome Ĵuravljov de tempo al tempo faras klarajn gramatikajn erarojn. Tipa por rusaj esperantistoj estas lia ofta uzo de “por” anstataŭ “por ke”.

La intrigo en ambaŭ kazoj rapide fortiras la atenton disde la finfine ne tro ĝenaj lingvaj malglataĵoj, kaj certe la eldonejo meritas laŭdojn pro tio ke jam du verkoj de la mondfama aŭtoro estas atingeblaj por la esperantlingva publiko. Tamen eble indus venontfoje lasi kompetentan alilingvanon kontroli la tradukon.

Kalle Kniivilä
Revuo Esperanto, decembro 1997

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.