Televizor ne videblas en rusia televido

Svenska Suomi

La rokgrupo Televizor el Sankt-Peterburgo ĝuste nun solenas sian 25-jariĝon.

Diference de la sovetia superstelulino Alla Pugaĉova, kiu ĵus festis sian jubileon, la datreveno de Televizor ne videblos en rusia televido – kvankam la nomo de la grupo signifas ĝuste “televidilo”. La grupo Televizor kaj ĝia estro Miĥail Borzikin nome ne faras ajnajn kompromisojn kun la potenculoj. Ili kantas kion ili volas. En la hodiaŭa Rusio tio signifas, ke ili estas tute nevideblaj en la oficialaj amaskomunikiloj.

En la 1980-aj jaroj Televizor estis unu el la plej pintaj grupoj de Sovetio, sed jam tiam Borzikin estis nestirebla. Ekde 1986 la grupo estis malpermesita dum duona jaro, post kiam ĝi publike ludis du kantojn, kiuj ne estis oficiale aprobitaj. Lige kun sia 25-jariĝo la grupo finfine sukcesis publikigi novan albumon, kun la nomo Deja-vu. La disko ekvendiĝis la 25-an de aprilo, lige kun la jubilea koncerto en Sankt-Peterburgo. Ĝia nomo aludas la revenon al la politika klimato de la 1980-aj jaroj, pri kiu kantas Televizor.

Por honori la tagon mi tradukis unu el la plej bonaj novaj kantoj de Televizor, Zakolotite podval. Ne malutilas iom laŭtigi la sonon kiam vi aŭskultas, la kanto bezonas tion. La muziko estas iom malmola – sed tiaj estas ja ankaŭ la vortoj, kaj la realo pri kiu ili temas.

La filmeton la grupo faris ne mem, ĝin enretigis signaturo Moscover177 lige kun la jubileo. Mp3-dosiero kun la kanto estas ĉi tie

.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.