Dum la semajnfino nin vizitis Bertilo kaj Birke. Ĉar mi jam kelkfoje eksperimentis pri Linukso, sed sen granda sukceso, mi kaptis la okazon kaj petis Bertilon, kiu estas sperta Linuksulo, helpi pri instalo de Kubuntu-Linukso, variaĵo de Ubuntu, en la pli malnova el niaj du Vindozaj komputiloj. (Mi mem preskaŭ ĉiam uzas Makintoŝon.) Poste mi […]