Kiom pereis en Cĥinvali?

Svenska: Hur många döda i Tschinvali?

La kartveliaj trupoj agis abomene kaj rekte krime, kiam ili per pezaj armiloj pafis kontraŭ la urbo Cĥinvali. Evidente kartveliaj kirasveturiloj, kiam ili estis jam en la urbo, pafis ankaŭ rekte en loĝdomojn per maŝinpafiloj kaj kanonoj. Tion oni povas pravigi per neniaj argumentoj.

Sed kiom da homoj pereis en Cĥinvali kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj?

Jam dum la bataloj la prezidento de Sud-Osetio, Eduard Kokojti (kiu mem forveturis el Cĥinvali) anoncis, ke 2.000 pacaj loĝantoj estis mortigitaj, kaj akuzis Kartvelion pri genocido. La samajn akuzojn poste ripetis pintaj oficialaj personoj de Rusio, ankaŭ ĉefministro Vladimir Putin, kvankam Putin indikis la kvanton de pereintoj je 1.600.

Nun la homrajta organizaĵo Human Rights Watch vizitis la malsanulejon en Cĥinvali. Montriĝas, ke la malsanulejo dum la bataloj akceptis 44 pereintojn kaj 274 vunditojn. La plej multaj vunditoj estis militistoj, diras kuracisto kiu laboris en la malsanulejo dum la okazaĵo.

La separatista registaro de Sud-Osetio, la sama kiu asertas ke pereis 2.000 pacaj loĝantoj, nun publikigis liston de ĉiuj rusiaj pactrupanoj, kiuj pereis en Cĥinvali. La listo enhavas 11 nomojn.

Kompreneble estas verŝajne, ke ne ĉiuj mortintoj estis portitaj al la malsanulejo, kvankam la kuracisto diras, ke ne estis alia loko kien eblus ilin porti. Kaj ja eblas, ke granda kvanto da kadavroj plu restas en la ruinoj, kaj en la vilaĝoj ĉirkaŭ Cĥinvali. Tamen la cifero 1.600 (aŭ 2.000) aspektas ĉiam malpli probabla.

Pli pri la temo

10 kommentarer till “Kiom pereis en Cĥinvali?

  1. Estas ĉiam interese legi la vorton ”separatista” ĉe mencioj de sud-osetia registaro. La pli preciza vero estas tamen, ke la unuo konata kiel Sud-Osetio apenaŭ iam estis en konsisto de la moderna kartvelia ŝtato. Sud-Osetio estas nur ankoraŭ unu peco de la disfalinta Sovetunio, ĉu ne?

  2. Tamen, la unuo konata kiel Sud-Osetio eĉ nun formale kaj oficiale estas en la konsisto de la moderna kartvelia ŝtato. Tion ĝis nun rekonas eĉ la registaro de Rusio, ĉu ne? Tion aliflanke ne rekonas la registaro de Kokojti, do tiu registaro evidente estas separatista, aŭ eble pli ĝuste secesiista. Ĉiukaze, ĉi tie mi uzas la vorton ”separatista” nur por montri, ke temas ĝuste pri la registaro de Kokojti.

  3. > la unuo konata kiel Sud-Osetio eĉ nun formale kaj oficiale estas
    > en la konsisto de la moderna kartvelia ŝtato

    Ja ĝi ne estas en konsisto de Kartvelio; en kartvelaj mapoj ĝi estas (kontraste al Abĥazio) nur ia montara tereno dispecigita inter kelkaj rajonoj de la lando: ekz., Cĥinvalo estas nur sensignifa urbeto en Goria rajono (distrikto).

    La internacia komunumo kvazaŭ agnoskas tutecon de Kartvelio en sovetiaj limoj (iom strange, ĉar laŭ la sama leĝo, kiu ebligis eliron de sovetaj respublikoj, eblis memdifino de la aŭtonomioj en ĉiu foriranta respubliko), sed samtempe ankaŭ tutecon de Sud-Osetio: «Наряду с территориальной целостностью Грузии, ОБСЕ признаёт и территориальную целостность Южной Осетии в границах бывшей Юго-Осетинской автономной области» (1995), kio aspektas certe sakvojo — al eterna konservado de la nuna stato.

  4. La internacia komunumo ne ”kvazaŭ” agnoskas la tutecon de Kartvelio, sed faras tion tute malkvazaŭe. Nur pri la oficiala agnosko de la tuteco de Kartvelio fare de Rusio oni povas diri, ke ĝi estas kvazaŭa, precipe nun, kiam rusiaj militistoj okupas poziciojn profunde ene de la ”agnoskata” lando. Kion montras aŭ ne montras kartveliaj mapoj apenaŭ rilatas al la afero.

  5. > kiam rusiaj militistoj okupas poziciojn profunde ene de la ”agnoskata” lando

    Ja ili foriris de la lokoj ekster Sud-Osetio kaj Abĥazio, kiel mi scias.

    > La internacia komunumo ne ”kvazaŭ” agnoskas la tutecon de Kartvelio

    Se estus tiel, kial la franca prezidento skribus inter la principaro por repaciĝo bezonon difini statuson de la eksaj aŭtonomioj? Pro insisto de la kartvelia flanko oni ŝanĝis vortigon en la lasta versio, sed la laste listigita principo daŭre fakte temas pri tio.

  6. Ne, la rusiaj militistoj tute ne foriris, kvankam oni multfoje diris, ke ili tuj foriros. Ili plu restas ekzemple en Gori, sed evidente la rusiaj amaskomunikiloj ne multe parolas pri tio. La plej freŝa promeso estas, ke la retiriĝo komenciĝos lunde la 18-an: Россия вернет войска в зону безопасности.

    La propono ”difini la statuson de la eksaj aŭtonomioj” ne plaĉis al Kartvelio ĝuste pro tio, ke tio povus ŝanĝi la ĝisnunan statuson. Kial oni unue volis tion enskribi en la armistica principaro mi ne scias, sed bone povus esti ke tio okazis pro la insisto de la Rusia flanko.

  7. Mi aŭdis de iu eksperto la jenon: laŭ internacia leĝaro se iu parto de ŝtato volas fariĝi sendependa sed enhavas aŭtonomiojn, en ili oni devas aranĝi apartan referendumon pri sendependeco de tiuj aŭtonomioj. Nur tiam sendependeco de nova ŝtato estas valida. En Sud-Osetio kaj Abĥazio similaj referendumoj ne okazis. Kaj, sekve, ekzistas nenio por diri ke tiuj du apartenas al Kartvelio.

    Ĉu la eksperto diris veron aŭ ne? Se jes, pri kiu ”statuso de la eksaj aŭtonomioj” oni parolas?

  8. De kiu eksperto? Mi kompreneble ne estas spertulo, sed mi neniam aŭdis pri la ekzisto de tia principo. En kiu dokumento ĝi troviĝus? Ĉu vi iam aŭdis, ke ie estus aplikita simila principo? Ĉu laŭ via eksperto en ĉiuj aŭtonomioj aŭ federacieroj de Rusia Federacio oni aranĝis referendumon pri propra sendependeco, kiam Rusia Federacio sendependiĝis de Sovetio?

  9. Mi dezirus ke estu tiel… Ni ĉiuj havus nun malpli da problemojn.

    Pri la eksperto, ”за что купил, за то и продаю”, kiel oni diras en Rusio.

Kommentarerna är stängda.