Etikett: iPhone

  • ReVo en mia poŝo

    Reta Vortaro en iPhonePost kiam Vastalto rakontis pri sukcesa instalo de Esperanta-japana vortaro en sia iPhone, mi komencis esplori, ĉu ne eblus instali lokan version de Reta Vortaro en iPhone. Necesis kelkaj provoj, sed nun mi ĉiam havas la ReVon en mia poŝo.

    En la elŝuta paĝo de ReVo troviĝas versio de la vortaro en la formato dict. Tamen, ne ŝajnas ekzisti aplikaĵo por iPhone por uzi tiuformatan vortaron. Necesas vortaro formatita por la programo Stardict, kaj la ligilo al tiucela konvertilo en la retejo de ReVo ne funkciis.

    Ĉar evidente iu jam iam faris la konvertadon, mi demandis pri la afero en la retpoŝta listo ReVuloj kaj en kelkaj pliaj lokoj. Post kelkaj horoj mi ricevis respondon de Theurs, kiu konvertis la vortaron kaj nun disponigas la konvertitan dosieron ĉi tie kaj ĉi tie.

    (mer …)

  • Unuaj spertoj de iPhone, kun eĥoŝanĝo

    La programeto "Unicode" kun miaj ŝatataj signoj.En la redakcio kie mi laboras oni nun forigas preskaŭ ĉiujn fiksajn telefonojn. Anstataŭe ni ricevis poŝtelefonojn de la marko iPhone. Tre utila kaj amuza aĵo – hodiaŭ dum la lunĉo nekutime multaj kolegoj anstataŭ diskuti unu kun la alia fingrumis siajn novajn ludilojn. Ankaŭ mi, cetere.

    iPhone kun la senpaga programeto Stanza bonege funkcias por legi librojn en plej diversaj lingvoj. Transmeti la librojn al la telefono plej facile kaj senprobleme fareblas per la libera programo Calibre. Rusaj, ĉinaj, arabaj kaj plej diversaj aliaj literoj, inkluzive de esperantaj ĉapelitaj, bele videblas sur la ekrano.

    (mer …)