ReVo en mia poŝo

Reta Vortaro en iPhonePost kiam Vastalto rakontis pri sukcesa instalo de Esperanta-japana vortaro en sia iPhone, mi komencis esplori, ĉu ne eblus instali lokan version de Reta Vortaro en iPhone. Necesis kelkaj provoj, sed nun mi ĉiam havas la ReVon en mia poŝo.

En la elŝuta paĝo de ReVo troviĝas versio de la vortaro en la formato dict. Tamen, ne ŝajnas ekzisti aplikaĵo por iPhone por uzi tiuformatan vortaron. Necesas vortaro formatita por la programo Stardict, kaj la ligilo al tiucela konvertilo en la retejo de ReVo ne funkciis.

Ĉar evidente iu jam iam faris la konvertadon, mi demandis pri la afero en la retpoŝta listo ReVuloj kaj en kelkaj pliaj lokoj. Post kelkaj horoj mi ricevis respondon de Theurs, kiu konvertis la vortaron kaj nun disponigas la konvertitan dosieron ĉi tie kaj ĉi tie.

Sekva paŝo estis instali taŭgan aplikaĵon en la telefono, kaj en tiu aplikaĵo instali la vortaron. Mi unue provis per la senpaga aplikaĵo TaterDict, sed en tiu mi tute ne trovis eblecon instali libere elekteblan vortaron. En la malmultekosta aplikaĵo GuruDict (prezo: unu usona dolaro) eblas instali vortarojn el elektebla dosiero, sed ĝi ŝajnas mem tre elektema. Ĝi ne ŝatis la formaton de ReVo, nek de kelkaj aliaj vortaroj kiujn mi provis.

Laŭ raporto de Hoss Firooznia, la konvertitan dosieron eblas uzi en la aplikaĵo WeDict Pro, kiu kostas ses dolarojn. Mem li tamen rezignis pri la afero, ĉar li spertis problemojn pri serĉado de ĉapelitaj vortoj, do mi iom hezitis elspezi monon por tiu aplikaĵo. Anstataŭe mi decidis provi la samprezan aplikaĵon Dictionary Universal, kiu laŭ la reklamo promesis la plej plenan subtenon de Stardict-formataj vortaroj, kaj la funkcion “fuzzy search” (svaga serĉo?), kiu devus faciligi trovadon de ĉapelitaj vortoj.

Efektive ĉio funkciis perfekte – estis neniu problemo pri instali la konvertitan dosieron, kaj spite la fakton, ke la enkonstruita klavaro de iPhone ne havas la esperantajn ĉapelitajn literojn, eblas senprobleme trovi vortojn kun ĉapeloj. Oni simple tajpu senĉapele, kaj la serĉofunkcio montras ĉiujn similajn vortojn, ĉu kun, ĉu sen ĉapeloj.

Kiel fari por tamen tajpi ĉapelitajn literojn kaze de neceso mi rakontis pli frue. Bedaŭrinde estas iom komplike, espereble la afero pliboniĝos kun la atendata ĝisdatigo de la operaciumo.

Rilate Retan Vortaron, la havebla dosiero estas farita en la jaro 2007, kaj de tiam la enhavo de la vortaro kompreneble multe evoluis. Espereble la vortaristoj baldaŭ disponigos novan version. Estus krome bele, se la vortaro estus havebla ankaŭ en la formato Stardict rekte en la retejo de ReVo.

Cetere, kiel divida signo en la artikoloj de ReVo estas uzata longa vico de substrekaj streketoj. Ĉar tiu vico estas nedividebla, la literoj sur la ekrano de mia iPhone aŭtomate iĝas tre malgrandaj por lasi lokon al la streketoj, kaj se uzi la originalan konvertitan dosieron, necesas permane zomi por grandigi. (Theurs nun faris novan, purigitan dosieron, sen la ĝenaj strekoj, kaj mi ĝisdatigis la ĉi-suprajn ligojn.)

Ĉu iu konas pliajn utilajn vortarojn el la formato Stardict? Rusa-Esperanta kaj sveda-Esperanta ne malutilus, nek angla-Esperanta. Verŝajne ekzistas rusaj klarigaj vortaroj, sed tian mi ne nepre bezonas por Stardict, ĉar mi jam instalis la bonegan kaj senpagan dediĉitan aplikaĵon Lexica.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

6 svar på ”ReVo en mia poŝo”

Ĝi estas tre utila. Sed se mi rajtus libere elekti, mi eble tamen preferus Androidan telefonon, ĉar mi malŝatas la fermitecon de la sistemo de Apple. Aliflanke, se la iPhone estus mia propra kaj ne apartenus al mia labordonanto, mi verŝajne rompmalfermus la sistemon. ;-)

Koran dankon pro ĉi tiu tre helpa informo! Nun mi havas ReVo en mia iPod Touch, kie mi pli ofte uzos ĝin (en la kafejo, ktp) ol hejme. Bedaŭrinde ke la versio estas el 2007, ĉar mi aldonas anglajn tradukojn al ReVo kiam mi rimarkas ke ili mankas. Eble mi povos trovi manieron konverti pli freŝan dosieron al la bezonata formato.

Koran dankon pro via helpo! Posxa ReVo bone utilos cxe la venonta Kubo UK, kie plejeble reto malsuficxos.

Multe placxas min tiu Dictionary Universal programeto. Gxi rapidege sercxas sur tutaj la 6 multlingvaj vortaroj kiujn mi jam enigis.

Stängt för kommentering.