Finna fekofesto fifamiĝis

Dum du semajnoj kelkaj fekbuloj estis pinta diskuttemo en Finnlando. Temas pri fiere finna tradicio. Ne la fekaĵo ja, sed la studenta gazeto Ylioppilaslehti, kaj du el ĝiaj ĵurnalistoj, kies kakaĵoj disvastiĝis en senprecedenca maniero.

På svenska

Dum du semajnoj kelkaj fekbuloj estis pinta diskuttemo en Finnlando.

Temas pri fiere finna tradicio. Ne la fekaĵo ja, sed la studenta gazeto Ylioppilaslehti.

La prestiĝa gazeto estis fondita jam kvar jarojn antaŭ la sendependiĝo de Finnlando, kaj dum jardekoj estis grava voĉo en la politika debato. Redaktis la gazeton siatempe kaj la posta, multjara prezidento de la lando Urho Kekkonen, kaj la granda poeto Pentti Saarikoski. La gazeto ankaŭ ĉiam estis radikala – sed en maniero taŭga por la etoso de la epoko.

En la 1920-aj jaroj oni postulis “purigon de la svedaj koloniaj restaĵoj” el la universitata vivo kaj konkeron de la soveta orienta Karelio. En la 1970-aj jaroj la gazeto estis radikale socialisma – kaj ĉi-jare ĝi celebris sian centjariĝon per esplora raportaĵo pri aktuala temo: kreado de ĵurnalista ekskremento en la propra pantalono, en buso kiu survojas el Helsinko al Turku, la unua universitata urbo de Finnlando.

En la longa artikolo kun la priskriba titolo “Ni fekis en niajn pantalonojn en la buso al Turku” la ĵurnalistoj Vappu Kaarenoja kaj Aurora Rämö precize priskribas, kiajn paŝojn ili entreprenis por atingi ĉi tiun ĵurnalisman trarompon, kaj kiajn sentojn kaj odorojn ĝi estigis.

Ili volis provoki – kaj la sukceso superis ĉiujn atendojn. Apenaŭ restas en Finnlando ajna konata ĵurnalisto, kiu ne jam komentis la kako-skandalon, #kakkagate. Unu vespera gazeto eĉ kontaktis la aŭtobusan firmaon por certiĝi, ke ne temis pri blufo. Efektive estis fiodoro, kaj efektive busfoteloj bezonis purigon, konfirmas la firmao.

La busofeko estis analizita el ĉiuj eblaj vidpunktoj kaj ekhavis metafizikajn dimensiojn. La ĵurnalismo turniĝas internen, oni diris – la ĵurnalistoj ne plu fosas la merdaĵojn de la mondo, sed okupiĝas nur pri tio, kio plej proksimas al ili mem.

La ekskrementistoj kompreneble estis intervjuitaj en televido. Sian finan venkon ili povis marki, kiam en Youtube aperis nova versio de la klasikaĵo “Hitler en la bunkro”, kun finna teksto. “Tiuj, kiuj neniam fekis en la pantalonon – forlasu la ĉambron nun!” furiozas la diktatoro.

Sydsvenskan 2013-02-14

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

3 svar på ”Finna fekofesto fifamiĝis”

Jes, kurioza atentoveka iniciato… kia merda iniciato!

Sed mi ne komprenas bone la celon… ĉu protesti kontraŭ iu ajn konkreta? ĉu protesti kontraŭ la “svedigo” de la finna socio? ĉu simple protesti?

Kontraŭ troa svedeco Ylioppilaslehti protestis antaŭ 80 jaroj, nun malmulta svedeco restas… Ne, certe la celo ne estis protesti kontraŭ io ajn, sed eble veki atenton, eble testi la reagon de la finnlanda ĵurnalistaro. Kun brila sukceso laŭ mi – multaj reagoj estis elstare stultaj :-)

Stängt för kommentering.