Senzorga rusa vagabondo

Svenska Suomi

Kiel respondon al mia svedlingva teksto pri la nova albumo de Akvarium kaj Boris Grebenŝĉikov mi de unu konato, kiu ne volas publike kritiki la konatan kantiston, ricevis ligon al ĉi tiu filmeto, iom mokanta la famulon Boris Grebenŝĉikov, konatan ankaŭ kiel BoG.

Mi spektis la filmeton sufiĉe multajn fojojn, kaj fine faris tradukojn al diversaj lingvoj, interalie al Esperanto. Ĉi tiu filmeto ja ne estas tiel simpla kiel oni povus pensi je la unua vido. La muziko estas vera kanto de Akvarium – la “Senzorga rusa vagabondo” estas prenita de samnoma albumo, publikigita en la jaro 2006. Cetere la muziko ne estas origine de Akvarium, sed irlanda popolkanto kun la nomo The Irish Rover.

Ajnakaze, la teksto estas efektive de Grebenŝĉikov kaj kompreneble enhavas seriozan dozon da memironio. La vortoj estas nekutime klaraj por esti verkitaj de li, ja ofte ĝenerale estas malfacile kompreni, pri kio temas la kantoj de Akvarium, se ili ja temas pri io difinebla.

Plej interesa tamen estas la filmeto. Ĉi tiu ulo, kiu laŭaspekte similas al Grebenŝĉikov, kompreneble ne estas Li Mem, kaj la filmeto mokas la religiajn alegoriojn en la tekstoj de BG, lian profetan kaj orakulan konduton, kaj ĝi krome faras aludon al la onidiroj, laŭ kiuj li en la 80-aj havis ligojn al KGB. Cetere li ja en 2005 renkontis Surkov, unu el la sufloristoj de Putin, kaj post kelkaj monatoj li ekhavis propran programon en ŝtata rusia radiokanalo.

Sed spektu mem. La origina versio (sen teksto, sed kun iom pli bonkvalita aspekto) estas ĉi tie.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

4 svar på ”Senzorga rusa vagabondo”

Mi scias nenion pri la mokata kantisto, sed se mi aŭdus nur la muzikon, mi imagus min ĉeestanta muzikfestivalon en Usono, dediĉatan al tiu tradicio, kiun ni nomas “old time”. Ĝuste tian mi antaŭe mem ludis (sed nun ne povas pro aĝo).

tio ne estas tro miriga ĉar multe de la tiel nomata “old time (fiddle music)” (kaj ankaŭ bluegrass kaj iomete en country) estas ĝuste irlandaj kantoj kiujn portis kun si imigrantoj (se vi iras al koncertoj kun ekz. ricky skaggs and the kentucky thunder aŭ dry branch fire squad ili ankaŭ diras ke kelkaj kantoj estas origine irlandaj). unu el la muzikaj influoj de bg estas ĝuste irlanda muziko – kaj li ankaŭ uzas tiel nomatajn tradiciajn melodiojn kiel bazo por liaj tekstoj (li estas ĉefe poeto, ne granda komponisto).

Kaj via tezo estas, ke tiuj samaj muzikaj radikoj karakterizas Rusion? ;)

La influo de usona muziko ekster la kutimaj ĝenroj roko kaj ĵazo ja mirigas min. Rete mi ofte aŭskultas francan radiodissendon “artistes disparus de la chanson francophone”; de kvarono ĝis triono el la muziko estas usonaj kanzonoj tradukitaj francen (eĉ “country & western”). Ĉu francaj aŭskultantoj scias la originon mi ne scias.

eh ne, mi ne skribis tion. sed en tiu kanto bg prenis irlandan popolkanton (kaj li bone konscias pri tio, ke temas pri irlanda, ne usona kanto same kiel la usonaj blugrass kaj old time muzikistoj konscias pri tio ke ili ludas irlanddevenajn kanzonojn, ne usonajn) kaj metis rusan tekston. se vi aŭskultas liajn aliajn kantojn vi aŭdas sufiĉe multe da influoj inter alie reggae, ska (ambaŭ de jamaica, kvamkam ili mondiĝis tra londono kaj usono), rockmuziko, blues, rusajn bardajn kantojn, budistajn kantojn (li mem estas budisto) kaj lasttempe tiel nomatan “mondmuziko”/”world music” (kiu fakte estas muzikindustria artefarita kategorio pli malpli 20-jaraĝa).

rilate al muziko en la mondo – en eŭropo ekzistas tradicio aĉeti la rajtojn de inter alie usonaj kantoj kaj traduki ilin nacilingven (mi aŭdis gretchen wilson’s “redneck woman” en dana traduko kantita de viro – sufiĉe strange – en la radio antaŭ kk semajnoj…). se tio interesas vin, tiam mi rekomendas ke vi legu la doktoran tezon “Kylling med soft ice og pølser – Populærmusikalske versioneringspraksisser i forbindelse med danske versioner af udenlandske sange i perioden 1945-2007” de mia kolego henrik smith-sivertsen (ĝi estas en la dana).

Stängt för kommentering.