La bulgara – slava planlingvo?

Svenska

En av 25 bulgarer beredd att sälja sin röstKiam mi unuafoje pensis, ke estus interese viziti Bulgarion, oni ankoraŭ foje nomis la landon “la 16-a soveta respubliko”, pro ĝia proksima rilato kun Moskvo. Nun, kiam la vojaĝo fine okazis, la iama sovetia libertempa paradizo jam estas la plej nova kaj plej malriĉa membrolando de EU. Kune kun sia najbaro Rumanio, kiu tamen neniam estis same bona amiko kun Moskvo.

Antaŭ la vojaĝo mi iom foliumis anglalingvan lernolibron de la bulgara. La vortoj en la unuaj ĉiutagaj dialogoj estis relative malsamaj de la respektivaj rusaj vortoj, kaj mi konkludis, ke ne multon mi komprenos. Se mi havus ruslingvan lernolibron mi certe estus pli bone preparita por la multaj frapaj similecoj inter la rusa kaj la bulgara, precipe kiam temas pri granda parto de la vortprovizo.

Kiel iama studento de la rusa lingvo kaj lingvistiko mi ja sciis ion pri la specifaĵoj de la bulgara kompare kun aliaj slavaj lingvoj: neniuj kazoj por substantivoj kaj adjektivoj, sed anstataŭe postmetitaj artikoloj. Precize kiel en la sveda, sed tre ekzote por slava lingvo.

Краве млякоTiuj specifaĵoj montriĝis tre oportunaj, ĉar ja pli facilas lerni kelkajn novajn prepoziciojn ol tute novajn deklinaciojn. La manko de kazoj kaj la tuj rekoneblaj postmetitaj artikoloj krome igas la strukturon de la frazoj facile analizebla en maniero kiu preskaŭ memorigas pri Esperanto.

Ankaŭ la refleksivo estas esprimata ne per finaĵo, kiel en la rusa, sed per aparta vorteto – samkiel ofte okazas en la sveda. Oni preskaŭ povus pensi, ke la bulgara estas slava planlingvo, planita por facila kompreneblo – se ne la verboj havus tiom da komplikaj formoj.

Jam dum la busvojaĝo de la flughaveno en Burgas surprize evidentiĝis, ke sciante la rusan mi efektive povis legi kaj kompreni la plej multajn reklamŝildojn kaj elektoafiŝojn flanke de la vojo. Sed eĉ pli, post nur kelkhora studo da baza bulgara gramatiko kaj lernado de kelkaj oftaj vortoj eblis legi la titolojn en gazeto.

Хляб на всяка трапезаPost ankoraŭ kelkaj tagoj da neintensa trejnado (la ĉefan parton de la tempo konsumis ripozado en la suno, baniĝo kaj cetera legado) mi jam povis legi kaj grandparte kompreni ne nur la titolojn, sed ankaŭ la plej multajn artikolojn, kondiĉe ke la enhavo estis sufiĉe interesa por kapti mian atenton. Multe pli amuze ol solvi krucvortenigmojn. (Sed al mi ĉiam mankis talento pri krucvortenigmoj.)

La stranga afero estas, ke la bulgara kaj la rusa efektive estas relative distancaj unu de la alia en la genealogia arbo de la slavaj lingvoj. Ekzemple la pola gramatiko multe pli similas al la rusa – sed la vortprovizoj multe pli diferencas. Eĉ la ukraina kaj belorusa lingvoj, tre proksimaj parencoj de la rusa, relative multe diferencas de la rusa ĝuste kiam temas pri la vortprovizo.

La klarigo estas simpla, kiam oni eltrovas ĝin: la ukraina kaj belorusa vortprovizoj grandparte baziĝas sur vortoj, kiuj ja ekzistas ankaŭ en la rusa, sed kiuj tie estas konsiderataj provincaj, dialektaj, komplete eksmodaj, aŭ apartenantaj al malpli alta stila registro.

Българско-руски речникLa moderna rusa norma lingvo por anstataŭi ĉi tiujn provincajn vortojn, kaj por vastigi la vortprovizon, enpruntis amasojn da vortoj el la eklezia slava lingvo, samkiel okcidenteŭropaj (kaj okcidentslavaj) lingvoj pruntis vortojn el latino. Kaj alia vorto por la praa formo de la eklezia slava lingvo estas… la prabulgara.

Ankaŭ la moderna bulgara skriblingvo kompreneble estis forte influita de la eklezia slava. Sed aldoniĝas plia faktoro. Kiam en la 19-a jarcento oni volis forigi turkajn vortojn el la bulgara lingvo, la bulgaraj lingvoaktivuloj enpruntis grandan kvanton da vortoj el la rusa. La enfluo de rusaj vortoj pludaŭris ankaŭ en la 20-a jarcento, eble speciale post la dua mondmilito, kiam oni ankaŭ en Bulgario komencis konstrui socialismon laŭ la sovetia modelo.

Vivdanĝero en la bulgaraUnu rezulto de tiu multjarcenta lingva interagado estas, ke mi nun povas legi bulgarajn gazetojn. Tre ĝojiga hazardaĵo. Eĉ la literoj estas precize la samaj, krom ke в kaj к (v kaj k) aspektas iom strangaj en kelkaj bulgaraj tiparoj.

Tamen la planlingvaj ecoj de la bulgara ne estas idealaj. Unue, sciante la rusan oni malmulton komprenas el la parola bulgara lingvo. Due, ekzistas pluraj vere erarigaj falsaj amikoj. Ekzemple хранителен ne signifas gardanta, kiel oni povus supozi, sed nutraĵa. Kaj направо ne estas dekstren, sed rekte. Do atentu, se vi demandos pri la vojo en Bulgario.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

8 svar på ”La bulgara – slava planlingvo?”

Nu, multaj lingvoj havas planitajn elementojn. Ekzemple la hispana, la itala k.t.p. havas finaĵon, kiu indikas la genron. Kaj kune kun la franca, la kataluna kaj aliaj latinidaj lingvoj, nur havas du genrojn (pro tio, ke ili baziĝas sur la simpligita planlingvo Vulgara Latino, ne sur la klasika Latino).

Certe la bulgara ne estas pli planita ol la plej multaj aliaj normlingvoj. Sed kelkaj elementoj en ĝi tre faciligas la komprenon por mi. Eble ĝi estas planita ĝuste por mi… ;-)

Saluton,

Ĉi tiun artikolon iu mencias ĉe la retpaĝo de Esperanto USA, kaj, estante ofta leganto de Libera Folio, kaj jam rimarkinte ke la bulgara estas pli simpla ol la rusa, mi estis kurioza legi ĝin.
Ŝajnas al mi iom strange vidi finnon plendantan pri la nombro de kazoj.
Kiel eks-studento de la rusa mi lernis la kazojn, la seksojn, la neregulajn verbojn, la neregulajn substantivojn, sed estis la du aspektoj de la verboj kiuj finfine venkis min. La verboj venas duope, kaj estas nombraj manieroj por fari la perfektan aspekton.
La bulgara havas la du aspektojn, kaj multajn pliajn tensojn ol la rusa, do mi dubas ĉu mi iam parolos la bulgaran. :(
Mi iam trovis retejon pri internacia lingvo nomita Slovio. Klare inspirita de Esperanto, ĝi intencas esti facile lernebla planlingvo por slavoj, do flankenlasas parolantojn de aliaj lingvoj.
Nu, mi ĝojas vidi retpaĝon en nombraj lingvoj, sed ne la angla. :)
Ĝis,

Mi ne rimarkis, ke mi plendus pri la kvanto de kazoj en iu lingvo. Precipe ne en la bulgara, kiu malhavas ilin. Sed ja pli facilas tuj rekoni kelkajn prepoziciojn, ol plurajn kazojn diverse formatajn por diversaj vortoj. :-)

Mi ne scias kial vi ĝojas, ke ĉi tie mankas la angla. Mi ĝojus, se mi havus tempon verki ankaŭ en la angla – kaj se mi scius ĝin same bone kiel miajn aliajn kvar lingvojn. Nu, ĝi ne multe postrestas mian rusan, sed ĉefe mi uzas ĝin pasive. Fakte mi tamen parolis angle antaŭ du semajnoj, en Bjalistoko, kun iu pola kuracisto, kiu starigis ekspozicion pri la medicina aktivado de la familio Zamenhof. Mi ne scias, kiu el ni parolis pli aĉe… ;-)

Eble mi troigis. “Plendi” estas tro forta, sed lerni prepoziciojn estis pli facile ol lerni novan deklinacion.

Mi ne tute scias kial mi ĝojas ke ĉi tie mankas la angla. Eble ĉar anglalingvanoj, kaj usonanoj, ofte pensas ke la universo orbitas ĉirkaŭ ni, por mi estas agrable trovi iun anguleton kien la angla ankoraŭ ne entrudiĝas. Mi memoras ke antaŭ tempo mi hezitis aĉeti Esperantajn tradukojn el aliaj lingvoj ĉar ofte la libro haveblas angle. Sed Esperanto min memorigas ke nombraj aŭtoroj ne haveblas en la angla. Unu ekzemplo estas Istvan Nemere. Mi nenie trovis aŭ lernis pri angla traduko de liaj verkoj. Nemere ne estas brila stelo de la hungara literaturo, sed liaj libroj estas angulo kiun mi povas eniri per eta Esperanto sed ne per la grandega angla.

Cetere pri la menciita „slovia“ lingvo. La baldaŭ okazonta popolnombrado (censo) en Rusio konsideros (ŝajne unuafoje en historio de tiaj censoj en Rusio) kvanton de parolantoj en Esperanto. Do, nu la unuan fojon havos publikigitan statistikon pri tio. Krom Esperanto estos kalkulataj kelkaj aliaj (evidente arbitre elektitaj) planlingvoj, inter ili ankaŭ Slovio.

Stängt för kommentering.