Pendumitaj alkoj en trafik-cirklo

Hängda rondellälgar i LundSpontana art-instalaĵo en trafikcirklo en Lund: du pendumitaj “trafikcirklaj hundoj”. Tiaj “trafikcirklaj hundoj” iĝis ia modo, homoj nokte metas haste faritajn hundosimilajn aĵojn kiel ornamon de trafikcirkloj.

Ĉi tiuj havas la surskribon “ÄLG” (alko) kaj staras en la trafikcirklo jam de iom da tempo. Sur la alia flanko oni vidas la surskribon F-SEK, kiu estas la mallongigo de unu sekcio ĉe la teknika universitato de Lund, do evidente temas pri studenta ŝerco. Des pli, ke ĝuste alko estas la maskoto de la studentaro de tiu sekcio.

Sed la nokton post kiam iĝis konata la murdminaco de al-Qaida al la sveda artisto Lars Vilks, kiu desegnis Mahometon kiel trafikcirklan hundon, iu pendumis la alk-hundojn sur rozkoloraj pendumiloj.

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.