Fontkritiko en tempo de krizo

På svenska По-русски

Komsomolskaja Pravda: Europa vet vems prickskyttar som sköt i Kiev

Komsomolskaja Pravda: Eŭropo scias, kies celpafistoj kulpas en Kievo.

Fontokritiko ĉiam gravas. Sed ĝi aparte gravas en krizaj situacioj, kie ĉiuj flankoj ne nur volas disvastigi sian version de la vero, sed ankaŭ ofte konscie disvastigas mensogojn, aŭ prefere insinuajn duonverojn.

La ridindajn rusiajn malverojn, ekzemple tiujn pri centmiloj da ukrainiaj rifuĝintoj, kiuj en la lastaj tagoj serĉis protekton en Rusio, oni facile povas malkaŝi: neniu vidis la rifuĝintojn, nek ĉe la limo nek aliloke. Do ili ne ekzistas.

Insinuaj duonveroj, kiel la subaŭskultita telefona konversacio inter la eksterland-ministro de Estonio, Urmas Paet, kaj la ”eksterland-ministro” de Eŭropa Unio, Catherine Ashton, postulas iom pli da laboro. Sed ankaŭ ĉi tie validas la ordinara ilaro por fontkritiko. Ni komencu de la komenco.

La telefonvoko inter Paet kaj Ashton okazis la 26-an de februaro, post la vizito de Paet en Kievo. Ashton volis aŭdi, kiajn impresojn li havis post la vizito. Li rakontas pri la ĝenerala malfido de la protestantoj rilate ĉiujn politikistojn, ankaŭ tiujn, kiuj laŭatende eniros la novan registaron.

Pli proksime al la fino de la interparolo li mencias, ke la kuracisto ”Olga” [Olha Bohomolec], kun kiu li parolis, asertas ke ekzistas indikoj pri tio, ke manifestaciantoj kaj policanoj eble estis mortigitaj de la samaj celpafistoj, kaj ke esploro de la okazaĵoj estas bezonata.

Kiam la interparolo okazis, Paet troviĝis en Talino, dum Ashton ŝajne estis en Bruselo. Ie la interparolo estis registrita.

Ses tagojn pli malfrue, dum sia gazetara konferenco en Moskvo la 4-an de marto, Vladimir Putin asertis, ke unu el la opoziciaj partioj tute povis kulpi pri la mortpafoj en Kievo.

ВОПРОС: Вы говорите, что Янукович не отдавал приказа стрелять по людям. Но кто-то же стрелял по митингующим. И понятно, что это были снайперы, это были подготовленные снайперы.
В.ПУТИН: А Вы знаете, что сейчас есть мнение, в том числе и среди недавно митинговавших, что это были провокаторы одной из оппозиционных партий. Вы слышали об этом?
РЕПЛИКА: Нет, я об этом не слышала.
В.ПУТИН: Вот посмотрите на эти материалы. Они есть в открытых источниках.

DEMANDO: Vi diras, ke Janukoviĉ ne donis ordonon pafi kontraŭ homoj. Sed iu ja pafis kontraŭ la manifestaciantoj. Kaj evidentas, ke estis celpafistoj, estis trejnitaj celpafistoj.
V. PUTIN: Sed ĉu vi scias, ke nun estas opinio, eĉ inter tiuj, kiuj ĝis lastatempe manifestaciis, ke tio estis provokistoj de unu el la opoziciaj partioj. Ĉu vi aŭdis pri tio?
REPLIKO: Ne, pri tio mi ne aŭdis.
V. PUTIN: Rigardu do tiujn materialojn. Ili troveblas en malfermaj fontoj.

La sekvan tagon iu tralikigis la telefonan interparolon inter Paet kaj Ashton al Youtube, kaj rusiaj ŝtate direktataj amaskomunikiloj komencis bati la grandan tamburon: nun evidentas, ke la opozicio en Kievo pafis kontraŭ siaj propraj homoj, tion montras sekreta telefona interparolo de EU-pintuloj. La rusia mesaĝo rapide estis disvastigita ankaŭ de relative seriozaj amaskomunikiloj en aliaj landoj.

La subaŭskultita telefona diskuto efektive okazis, tion konfirmis la ministerio pri eksterlandaj aferoj en Estonio rapide, eĉ se Urmas Paet atentigis, ke nun cirkulas manipulitaj versoj de la enhavo. Paet akcentis ankaŭ, ke li ne esprimis opinion pri la asertoj de Olha Bohomolec, sed nur rakontis pri ili.

En ĉi tiu kazo Urmas Paet do estas buŝa duaranga fonto pri asertoj de kuracisto pri la pafvundoj de mortigitaj manifestaciantoj kaj policanoj. Li ne iĝas pli fidinda fonto nur ĉar li estas ministro pri eksterlandaj aferoj, nek pro tio, ke la telefona interparolo estis sekrete subaŭskultita de iu, supozeble rusia sekurservo, kaj poste publikigita por subteni rusiajn asertojn. Li daŭre restas duaranga fonto pri io, kion li mem ne vidis.

Krome ne ŝajnas tute kredeble, ke kuracisto nur rigardinte la vundojn tuj povus konstati, ke la samaj pafistoj kulpas kaj pri la mortigado de policanoj, kaj pri la mortigado de manifestaciantoj. Ĉiukaze evidentas, ke tute ne eblas laŭ la vundoj konstati, ke la pafintoj apartenas al ”unu el la opoziciaj partioj”.

Sed la unuaranga fonto ĉi tie ja estas Olha Bohomolec, kion ŝi mem diras? Jes, ŝi neniam diris ion pri tio, kiuj povis esti la pafistoj, ĉar ilin ŝi ne vidis. Ŝi eĉ ne vidis la mortigitajn policanojn, oni ne allasis ŝin tien. Ŝi vidis nur la mortajn protestintojn.

Убивали очень профессионально, выстрелами в сердце, коронарные артерии, в глаза, мозг, но, поскольку я не являюсь криминальным экспертом, оценить ни вид оружия, ни кто были эти снайперы, я, к сожалению, не могу.

Ili estis mortigitaj tre profesie, per pafoj al la koro, koraj arterioj, en la okulojn, cerbon, sed ĉar mi ne estas krim-specialisto, mi bedaŭrinde nek povas prijuĝi la tipon de armilo, nek kiuj estis ĉi tiuj celpafistoj.

Olha Bohomolec do estas unuaranga fonto nur kiam temas pri la tipo de pafvundoj ĉe la mortigitaj protestantoj. Tio siavice signifas, ke la subaŭskultita telefonvoko estas komplete senvalora kiel fonto, kiam temas pri la demando kiu pafis kiun en Kievo. Aliflanke la interparolo estas bona fonto por tiu, kiu volas prijuĝi kiel zorgita Urmas Paet estis pri la kaosa situacio en Kievo la 26-an de februaro.

Pli pri la temo

4 kommentarer till “Fontkritiko en tempo de krizo

  1. Temas pri afero de kredindeco, ĉu ne? Kiun vi plej fidas kaj kiun vi kredas. Kiel la pruvoj pri amasmortigaj armiloj aliloke.
    La interparolo certe ne estas pruvo pri ies kulpo en la kaŝpafado, sed estas tamen tre zorgiga en si mem. Jen ministro kiu donas sufiĉan kredindecon al iu opinio, por longe komenti pri ĝi en oficiala interparolo kun la respondeculo de Eŭropa Unio. Ne temas pri ia hazarda babilado de amikoj en kafejo, sed raporto kvazaŭ oficiala al kunordiganto de ekstera politiko. Kaj ĉi tiu ne pli zorge demandas.
    En tiu ĉi kazo ili estas miaj reprezentantoj, ĉefe ŝi. Kaj mi ne kontentas pri ŝia konduto, dum la konversado kaj poste.

  2. Dankon pro la interesa artikolo, S-ro Kniivilä. Vere estas interesa demando, kiu estis tiuj celpafistoj. Supozeble ĉiuj sciis, ke tia mortpafado nur kreus pli kaosan situacion, do kiu volis tion?

  3. Mi miras, ke vi ne eĉ aludas la aserton de Paet, ke ”la nova koalicio ne volas enketi pri kio fakte okazis”.

    • Ankaŭ tio ne estas aserto de Paet, sed lia rediro de tio, kion laŭ li diris Bohomolec. Tamen mi volis esplori nur unu aferon: ĉu la telefonparolo havas valoron kiel atestaĵo pri tio, kiu pafis kion, kiel asertas la amaskomunikiloj de Kremlo. Rezulto: tiurilate ĝi havas nulan valoron.

Kommentarerna är stängda.