Bieromano

La finna originalo kaj tradukoj al la sveda kaj rusa.La verko Pussikaljaromaani (”Biero-en-sako-romano”) de Mikko Rimminen aperis en la finna en la jaro 2004, iĝis tre populara inter legantoj kaj ricevis multan laŭdon de kritikistoj interalie pro sia krea lingvaĵo.

Antaŭ iom da tempo mi kun granda ĝuo tralegis la libron, konstatis ke ĝi ne estas tradukebla, kaj hazarde samtage eksciis pri la ĵusa apero de rusa traduko. Poste mi trovis ankaŭ svedan tradukon, kaj konstatis, ke krome aperis tradukoj al la germana, nederlanda kaj ŝajne al la ĉeĥa. Ie estis ankaŭ informo pri latva traduko.

Ne ĉiujn tradukojn mi povas pritaksi, sed almenaŭ la rusa versio estas sufiĉe distanca de la originalo kaj kelkloke klare fuŝa. La sveda traduko aliflanke esta tre bona, sed ankaŭ ĝi ne ĉie sukcesas transdoni la tutan etoson de la verko. Tio certe ne eblas ankaŭ en Esperanto, sed mi ekscivolis, ĉu tamen eblus tion fari almenaŭ samgrade aŭ pli ol en la sveda, do mi provtradukis fragmenton el la komenco.

Komentoj estas tre bonvenaj. Ĉu mi sukcesis ion transdoni el la etoso de la originalo? Ĉu la tuta verko estus leginda en Esperanto? Ĉu iu volus ĝin eldoni?


Pli pri la libro:

Bieromano

Jam en la febla matenruĝo de tiu eventuale en si mem senvalora tago sur la somera subĉiela scenejo kun granda animo kaj sindono estis prezentata popola dramo.

La leviĝanta suno faligis el iu subfirmamenta fenestro vibrantan reflekton sur la alian flankon de la strato. En la nestabila lumkampo oblikva aĝulo sin apogis sur promenbastono kaj atendis.

La vizaĝo de la ulo aspektis hazardloke anesteziita, ĝi jen kaj jen iel punkte konvulsiis ĉe la angulo de okulo, buŝo aŭ ĉe la kontuzo kiu briletis apud la mentono. La movoj estis tiel sensistemaj, ke ilin eble estus pli agrable observi, se ili sekvus iajn regulojn de simetrio kaj aperus en maniero iel pli sterea kaj tiel pli facile alproprigebla. Ĉiam, kiam pretermarŝis iu matena viglulo, la viro kaptis la vestaĵojn de la pasanto kaj ektiradis tiun post si en sensisteme elektitan direkton. La ulo tamen neniel aspektis minaca, sed ĉefe iel petega, kaj li krome nenion diris dum la tuta proceduro. En tiu maniero li estis sufiĉe nekompetenta logisto, se li entute havis iajn logistikajn strebadojn.

La viktimoj ĉiukaze aspektis kvazaŭ ili jam iel konus la ĝenon, kaj tial ili tute rapide kaj lerte liberigis sin el la ungoj de la maniktira postululo, kaj baldaŭ ankaŭ tiu mem ŝajne satiĝis je la umado kaj lamante malaperis post la angulo.

Ĉe la kiosko transe de la strato Marŝalo faligis sukerkubeton en kartonan tason kaj miksis. Unue la peceto frapiĝadis, kaj poste, dissolviĝante en la varma likvaĵo, kraketadis funde de la ujo, kaj eligis bobeletojn sur la surfacon de la tro malforta kafo. La bobeloj kolektiĝis en malpure flava ŝaŭmaĵo, simila al nubo de poluaĵoj, en la vortico meze de la taso.

– Mi aŭdis ke li mortigis sin, la ulo kiu elpensis tion, diris Yni el sia kioska giĉeto.

Marŝalo gvatis sian kafon, poste ĉirkaŭ si, kaj denove en la kafon kaj ankoraŭfoje ĉirkaŭ si.

– Tiu sukerkuba pakaĵo. Ĝi havas ruzon, oni povas turne malfermi ĝin ĉi tiel. Tiu ulo sinmortigis, kiam li komprenis, ke neniu rimarkas lian elpensaĵon, ĉiuj plu tiraĉas kaj ŝiraĉas kiel ĉiam.

– Bedaŭrinde, diris Marŝalo.

– Ĝi estis ja tamen brila elturniĝo, lia inventaĵo.

– Oni certe povus tiel formuli la aferon, diris Marŝalo, kaj sorbis varmegan kafon en sian gorĝon, civilizite tubigante siajn lipojn, kaj poste vidis en la fenestro de la kiosko spegulbildon, aspektis pli-malpli kvazaŭ li provus delogi la kaftason. Do la lip-etendadon necesis rapide fini.

Yni fingrumis siajn lipharojn. – Merda sorto, li diris. – Aŭ eble ĝi estas tia urba legendo.

Marŝalo korektis la pozicion de sia plasta fotelo. En ĝi oni ne vere sentis, ke la vivo staras sur solida fundamento. La piedoj de la seĝo fleksiĝadis iel kvazaŭ ĝi estus ĵus kurinta dek kilometrojn, dum la tablo siavice ekentreprenis neregeblan svingiĝan movadon kiam oni metis la kaftason sur ĝi. Do ja necesis atentigi pri tio Yni-n. Tiu elpuŝis la kapon el la giĉeto kaj ordonis meti la ŝupinton sub unu el la piedoj. Marŝalo obeis la ordonon kaj diris ke jen oni ja sidas kaj jen li sidis.

De ie inter la domoj elpremiĝis porcieto da sufokita krio de la sireno de ia urĝa veturilo. Aŭtoj preterpasis, piedoj je ĉi tiu horo de mateno malpli multis, ja verŝajne tial ankaŭ la tiradisto de preterpasantoj malaperis de la alia flanko de la strato, li foriris al pli bonaj ĉasejoj. Ĉirkaŭe videblis preskaŭ nenio viva krom neorda amaso da iel tufecaj paseroj kaj sola kolombo, kiu iradis tien reen laŭ stratmeza divid-insulo kaj aspektis kvazaŭ ĝi svingus sur sia kolo ian hulringon, nevideblan por ordinara mortemulo. Apude estis granda vojkruciĝo kaj iaspeca skvaro, per platoj kovrita angulo kvazaŭ forgesita sub la brako de la kruciĝo, kun sufiĉe da spaco por du aĝaj aceroj antaŭ apoteko kaj vendejo de etaĵaĉoj kaj alia vendejo de rabatitaj vestaĵoj, kaj inter la arboj la kiosko. Ĝi havis vizieron, kaj ĝin prizorgis Yni, li nomis la kioskon ”La Kepo de Yni”. Sur sia kapo li havis kepon kun la teksto ”La Kepo de Yni”.

Pri la nomo de Yni mankis atestita informo. Henninen foje suspektis, ke lia vera nomo estas Ynselmi, li de tempo al tempo impresis kvazaŭ por li taŭgus tia nomo de bruska mutulo.

Ĉe la semaforo signalis aŭto. Aliflanke de la strato jam malfermis siajn pordojn masaĝejo, se efektive oni iam entute fermis. Ĉe la pordo staris muskola juna ulaĉo en blanka senmanika ĉemizo, bobele babilis en sian poŝtelefonon kaj per la alia brako remis la aeron. Sur la fenestro per brile reflektaj gluliteroj iam estis skribite ”Aasian hierontaa”, Azia masaĝo. Poste iu forŝiris la unuan literon, kaj la teksto eksignifis Masaĝo de la afero. Baldaŭ malaperis ankaŭ la dua litero: Masaĝo de la porko. Ruĝmuzela, kontentmiena individumo en Havaja ĉemizo elpaŝis tra la pordo kaj sukcesis premi sin en taksion.

Yni eliris el sia kepo kaj venis al la tablo. Li enuis, ĉar je ĉi tia frua horo ĉe la elita tablo, starigita apud la malantaŭa pordo de la kiosko, ankoraŭ ne sidis liaj korteganoj, farante el muŝo elefanton aŭ ion alian. Li dum iom da tempo aspektis kvazaŭ li tuj malbridos ian ampleksan vortofluon, sed poste de ie alflugis veraj klientoj kaj li devis rapide rektigi sian teniĝon kaj kontroli la pozicion de la lipharoj kaj longpaŝe, manofrote remarŝi en la kioskon por priservi la alvenantojn. Ili estis du uloj. Unu estis kalva kaj markita de la suno kaj havis la korpokonstruon de eksa boksisto kaj fiŝkaptilaron sub la brako. La alia estis magra kaj iel anguleca kaj havis tiel dikajn okulvitrojn ke la kamaradoj certe nomis lin kvarokula aŭ io plia. Kiam li pene rigardis tra la lensoj li aspektis tiel senprotekta ke oni nepre pensis ke jen estas bona homo aŭ almenaŭ kun tiaj okuloj li ne povis esti trae mava.

Ili eksidis ĉe tiu sama tablo, neklare kio ilin logis, tamen estis du liberaj tabloj tute apude, eble ili simple estis interrilatemaj homoj. Matenon, ili diris, prenis kuleretojn kaj ekŝovadis tiujn en siajn tasojn. Apude la apotekisto malfermadis la pordojn kaj tiregis reklamstandon al la mezo de la trotuaro por ke avinjoj koliziadu. Sur ĝi estis skribite ke surprize multaj el ni suferas de piedfungo. De ie aperis ĉevalvizaĝa strangulo en tapiŝeca vestaĵo kaj provis eniri sekvante la apotekiston. Tiu turniĝis senpaŝe kaj komencis forpeladi la ĝenulon el inter la duoblaj pordoj. Huŝ huŝ, la apotekisto diris.

Dum la observado de la farmakologia kromefiko ĉe la semaforo apud la transirejo haltis avinjo kun kaptuko. Ŝi promenigis hundon tiel etan ke la afero estis sufiĉe rimarkinda, oni facile povus kredi ĝin tabano.

– Diable eta hundo, diris unu el la uloj.

Estis la magrulo, kaj verŝajne dependis aŭ de la malgrandeco de la hundo, aŭ de lia propra korpa minoreco, ke la vortoj eliris el li kiel spireto relative pena.

– Monstrajn kojonojn ĝi tamen havas, respondis la grandulo. Poste ili ekentreprenis longedaŭran lignece laŭtan profundan ridon kaj dronigis ĝin en kafo kaj la grandulo komencis rakonti ke li vekiĝis je la kvina kaj iris fiŝkapti. Li hokis en la golfo de la Malnova urbo seskilograman ezokon. Ne estas fiŝista legendo, li ja vendis la fiŝon al iu cigano en Vallila.

Venadis aŭtoj. Ili ankaŭ foriradis. Foje ili haltadis antaŭ la transirejo por signaladi tie. Tramo tondrobrue ruliĝis al la haltejo kaj sekreciis tie stakon da homoj. Iu matena dormemulo restis stari meze de la transirejo fingrumante sian telefonon kvazaŭ li volus per ĝi manipuli la mondon kaj kaŭzis pli da bruo. Marŝalo pensis ke necesus telefoni al Henninen kaj Grasulo kaj rigardis la horloĝon kiu montris la okan kaj duonon kaj tiam komprenis ke eble ne indas kaj spite la reziston de la poŝo sukcesis repuŝi la telefonon kaj ekkontemplis. La vento tuŝis la aceron. Dum iom da tempo en la verda plafono videblis blua trueto, iel oni povis vidi ke tie supre fridas.

Dum iom da tempo poste regis ia silenta momento kiu malkaŝis la fundon de la kaftaso kaj devigis ruli la manikojn kaj fini la silenton kaj iri preni senpagan duan tason se ne pro alia kialo do almenaŭ pro tio ke post sufiĉe da tiaj oni ja egaligus la financan malgajnon.

Kaj kiam oni sukcesis reveni al la tablo post la repleniga ekspedicio, okazis ke la uloj jam malplenigis siajn ridujojn kaj konsideris preferinda foriri. La grandulo deziris bonan daŭrigon al la tago kaj aldonis estu atenta nun. La magrulo kapkline adiaŭis kaj ridkluketis inhibite kaj lia rigardo tra la botelfundoj disŝutiĝis sur la tablon. Poste ili jam estis sur la transirejo sentante sin energiaj kvazaŭ tretante per siaj ŝuoj ian el ilia vidpunkto false idolan plankmozaikon, kaj antaŭ ol ili malaperis post kamiono haltinta ĉesemafore la grandulo havis tempon turniĝi kaj precizigi la dimension de sia mara kaptaĵo per unukajduonmetra disforkigo de la manoj.

– Jen, diris Marŝalo disrigardante ĉirkaŭ si kaj rimarkante sur la ŝtuparo de la apoteko la hund-avinjon – de kie ŝi jam ĉirkaŭiris tien, ĵus ŝi ja estis nur ekironta laŭ la transirejo, nun ŝi ĉiukaze staras tie kaj lasas la malgrandan hundon ŝprucigi frape solenan arkon sur la ŝtupon de la apoteko kaj samtempe ŝi riproĉe rigardas kvazaŭ jen juna viro babilas al si mem. Tioman kulposenton la gvatado kaŭzis ke necesis ankoraŭ subdiri ion pardonpetan direkte al la avinjo.

Poste spite ĉian horloĝan logikon venis Henninen kaj Grasulo. Ili enkorpiĝis en la vojkruciĝo, de post angulo, malrapide kvazaŭ poatome, kaj verŝajne ili ja puŝis antaŭ si ian aŭron de misfarto, ĉar eĉ ĉe la kiosko senteblis ke ili suferas de terura postebriaĉo. La ŝvele ronda vizaĝo de Henninen lumis alarme ruĝa kaj senkiale bonhumora sub la fruntharoj kiuj similis al ia ĉapaĉo aŭ ia elkreskaĵo, kaj li surhavis ĉemizon kiu supozeble iam estis blanka kaj preme striktan nigran lanŝtofan kompleton, kies aspekto klare montris ke ĝi fojfoje jam partoprenis dormadon en parko. Grasulo estis vestita per sia paliĝinta ĝinzo kaj blanka t-ĉemizo kaj kun sia nerekta dorso kvazaŭ por eviti kuglojn li aspektis preta aŭ ema baldaŭ tute ĉesi ekzisti.

Henninen marŝis al la giĉeto kaj komencis prediki ian komplike matenebrian ŝerĉaĉon. Grasulo sidiĝis ĉe la tablo. Li ne sukcesis elpremi el si ajnan saluton.

– Nu, diris Marŝalo.

– Prenu por mi kafon.

– Mem prenu, diris Marŝalo kaj rigardis Grasulon kiu aspektis tiom misfarta ke iel oni devis provi sinteni al tio, nur malfacilis decidi ĉu entrepreni kompatajn aŭ mishumorajn paŝojn, ĉar lia postebrio tamen enhavis ion ekskluzivan kaj enviigan.

– Ĉuviaŭdis Henninen, diris Grasulo kaj sidis tie kaj plu aspektis kvazaŭ li klopodus laŭeble malmulte ekzisti.

Oni nomis lin Grasulo ĉar li ŝatis ajnajn grasaĵojn kiel viandajn pirogojn, picojn kaj la fritsurfacon de fiŝstangetoj, sed spite sian gapigan manĝegadon daŭre ĉiam restis same magra. Marŝalo estis nomata Marŝalo pro unu agita parolado farita en plenŝtopita metroo, poste nomita La Taga Ebriordono de la Marŝalo. Ĝi rilatis al regiona neegaleco kaj ne estis agrabla memoraĵo.

Henninen estis Henninen ĉar lia familia nomo estis Henninen.

Tiu sama Henninen nun sukcesis finprilabori sian anekdoton kaj eksidis ĉe la tablo kun du superfluantaj kaftasoj.

– Ho lanta terur’ misfarta, li diris en tono iel time konsentema, kvazaŭ li vekiĝus post nokta konfuzo meze de ia postrestanta arta kreaĵo. Kaj iel li komprenis solenecon de sia deklamaĵo kaj decidis sidi silenta dum momento.

Do oni sidis silentaj. La trafiko komencis trankviliĝi post la kurta veturpinto. Diversaj utilaĵoj preterpasis: glaciaĵo, biero, paperaĵoj, kamionpleno da malpuraj vestaĵoj al bonfarejo. Malantaŭ la angulo jam malfermiĝis la alkoholvendejo. Sub la fortiĝantaj sunradioj laŭ la densiĝanta aero portiĝis la amare plena kraŝotinto de la unua botelo kiu frakasiĝis sur la teron.

– Nu, kuraĝis diri Marŝalo.

– Nu kion, diris Grasulo.

– Nu, simple nu. Mi ne scias.

– Jen, jen, diris Henninen kaj ekklopodis por turni sian muzelon en serioze patra mieno kvazaŭ li estus tiranta ŝtrumpkalsonon sur sian kapon.

Grasulo faligis la ekscigaredon en la tason. Surfunde marĉis duoncentimetro da kafo, ĝi iel suspektinde profunde sibletis. En la taso restis ŝvebi ŝiraĵo da senmova fumo kvazaŭ matena nebulo.

– Mi fartas strange, diris Grasulo. – Aŭ mi celas ke kvankam mi estas iel histerie postebria, mia korpo tiel misfartas ke mi kvazaŭ ne havas ŝancon esti histeria, ĉu vi komprenas.

– Eble, diris Marŝalo. – Se tio entute necesas.

– Aŭ vere kvazaŭ mi emus esti histeria, tio iel helpus. Sed mi simple ne povas.

– Ĉit jam, diris Henninen.

Marŝalo petis raporton pri la cirkonstancoj kiuj kondukis al la koncerna infektita situacio. Grasulo komencis entrepreni ian klarigadon, sed ekkomprenis, ke tiumomente eblis eligi nur ĉiaspecajn suferajn interjekciojn, kaj do li rapide ĉesigis sian nekoheran muĝadon.

– Interese, diris Marŝalo.

– Nu se esti preciza do ne vere restis terure multe por rememoradi, poste diris Henninen. – Ni verŝajne estis iel ebriaj.

– Memore multe por reteruradi, diris Grasulo kaj mirinde forte manfrapis sian propran vangon, ŝajnis ke temis pri rezulto de ekzercado.

Fragmento el Pussikaljaromaani de Mikko Rimminen
Traduko el la finna: Kalle Kniivilä

7 kommentarer till “Bieromano

  1. Mi ankoraŭ ne legis la svedan tradukon, sed la via ja spegulas tre specifan lingvaĵon, kaj emigas legi pli!

  2. Kian kaj kiel konsekvencan linion elekti pri la nacilingvaj nomoj kaj ceteraj esprimoj komprenigendaj pro la implicitaj signifoj. ”A-a-sian” klaras, ”Yni < Ynselmi” restas enigma.

    • Jes, efektive mi pensis pri tio rilate ”Ynselmi”. Sed kion vere implicas la sono de tiu ”nomo” en la finna? Stultecon, malrapidecon, ĵusvekitecon, malafablecon, aŭ ion tute alian?

      En la sveda traduko Yni nomiĝas ”Masse”, kaj Ynselmi iĝas ”Magsurmiliam”, se mi ĝuste memoras.

  3. Bele. Mi verŝajne legus la tutan aferon. Jen eblaj korektoj:

    * skvero -> skvaro
    * sufiĉe da loko -> sufiĉe da spaco
    * individumo -> individuo (?)
    * muŝo -> muso (?)
    * restis stari -> restis staranta

    (?) = Eble estas tajperaro, sed eble estas intence tiel.

    • Dankon. La unuajn du mi korektis. La ceteraj ne estas eraroj, sed strebo iel respeguli la lingvaĵon de la originalo.

      Pri la nomo Yni – Ynselmi mi nun konkludis, ke ”Ynselmi” verŝajne aludas al la finna vorto ”ynseä” – ”malafabla”, ”bruska”, ”nerespondema”, aŭ io tia. Mi pripensas, ĉu necesus iel klarigi tion, aŭ eĉ elpensi por Yni kaj Ynselmi alian, pli priskriban nomon, kiel faris la sveda tradukanto. Jen mia nuna, modifita variaĵo:

      Pri la nomo de Yni mankis atestita informo. Henninen foje suspektis, ke lia vera nomo estas Ynselmi, li de tempo al tempo impresis kvazaŭ por li taŭgus tia nomo de bruska mutulo.

      (Pli frue estis: Pri la nomo de Yni mankis atestita informo. Henninen foje suspektis, ke lia vera nomo estis Ynselmi, li de tempo al tempo aspektis kvazaŭ por li taŭgus tia nomo.)

    • A ha, nun mi vidas, ke ”muŝo” estas en du lokoj. Ne, ankaŭ la dua muŝo ne estas eraro. En la originalo oni komparas la hundon kun la insekto ”paarma”, kiu laŭ mi estas speco de granda muŝo. Ĉu iu konas pli precizan vorton?

      http://fi.wikipedia.org/wiki/Paarmat

      Hm, fakte laŭ PIV ”tabano”. Sed ĉi-kaze eble preferinde resti ĉe ”granda muŝo”. Aŭ eble ne?

  4. Estu ”tabano”, laŭ mi. Ĝi estas bela vorto, sufiĉe konata. Hazarde mi ĵus renkontis ĝin en traduko el la estona. Tabano estas alia afero ol tipa muŝo, ĉar ĝi ne nur ĝenetas, sed pikas tre dolorige. Tio estis almenaŭ mia sperto en la Britaj Insuloj: ĝi doloris kiel piko de vespo.

Kommentarerna är stängda.