Rusaj bierboteloj ŝrumpos

La batalo kontraŭ alkoholo denove rekomenciĝas en Rusio. Lastfoje grandan kampanjon kontraŭ drinkado entreprenis Miĥail Gorbaĉov. Nun prezidento Dmitrij Medvedev decidis, ke la bierboteloj ŝrumpu.

La kutima grando de la bierboteloj en Rusio ĝis nun estis duona litro, sed dezirantoj povas aĉeti ankaŭ pli grandajn, plastajn botelojn – dulitrajn, trilitrajn, plilitrajn. Sed ne longe plu. Medvedev subskribis liston de kontraŭalkoholaj paŝoj, el kiuj unu estas malgrandigo de la boteloj.

Estonte la plej granda permesata grandeco de bierboteloj kaj bierskatoloj estos 330 mililitroj. Krome ili surhavos avertan tekston pli la danĝeroj de alkoholo. La respondecon pri tio, ke la decido estos realigita plej laste la 1-an de decembro Medvedev transdonis al ĉefministro Vladimir Putin.

Unu tagon antaŭ la publikigo de la bierbotela ordono Medvedev publikigis grandan artikolon, en kiu li listigis la ĉefajn problemojn de Rusio. Krom alkoholismo la lando suferas de kronika koruptado, eterna ekonomia postrestinteco kaj gravaj mankoj en la demokratiaj institucioj. Oni facile povus pensi, ke li volas iĝi prezidento por forigi tiujn problemojn – se li ne jam estus prezidento.

La ŝrumpigo de la bierboteloj ŝajne estas la unua radikala decido de Medvedev, kiu konkrete influos la vivon de la ordinaraj rusianoj. Se li sukcesos realigi tian nepopularan paŝon, eble poste li kuraĝos fari duan, kaj eĉ trian propran decidon. Ni vidu.

Pli pri la temo:

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

3 svar på ”Rusaj bierboteloj ŝrumpos”

Tamen, la bierboteloj ne ŝrumpis. Montriĝas, ke la decido temis nur pri “malfortaj alkoholaĵoj” ĝis 7-procentaj, sed ne pri biero. Biero ja estas biero kaj ne malforta alkoholaĵo…

Stängt för kommentering.