Morala dilemo en la aĉetfabriko

Ikeainvigning i MalmöLa nova vendejego de la meblogiganto Ikea en Malmö estas vera aĉetfabriko. Ĝi troviĝas en nova urboparto apud la fervojlinio kaj aŭtovojo al Kopenhago, en urboparto kie estas nur amaso da vendejegoj kaj nenio alia.

En tia aĉetfabriko ĉio funkcias perfekte, dum ĉiu partoprenanto de la ludo agas laŭ la reguloj kaj ĉiuj eroj de la varoj estas sur la ĝusta loko. Alikaze povas okazi neatenditaj ĉenaj reagoj, kiuj kondukas al malfacile solveblaj moralaj dilemoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj ni veturis tien. Ne ĉar ni nepre volis viziti la aĉetfabrikon kun ĝia enorma parkejo kaj vicego de pagejoj, sed ĉar ni bezonis novan softablon kaj kelkajn pliajn umetojn, interalie novan lampeton por la televidtablo. Ni sukcese travivis la interpremiĝon en la manĝejo, trovis ĉion bezonatan, kaj eĉ la mono sufiĉis.

Sed kiam ni venis hejmen, ni rimarkis, ke unu umeto mankas: la plasta ringo de la lampŝirmilo, kiu ebligu fiksi ĝin sur tiu speco de lampo kiun ni aĉetis.

En la sekva semajno mi unue provis telefoni al la vendejo. Ial ne eblis. Mi esploris la modernan retejon de Ikea, kaj malkovris, ke eblas retbabili kun la helpocentro. Tion mi faris – kaj eksciis, ke la retbabila helpocentro ne povas min helpi, necesas telefoni… aŭ retpoŝti.

La mankanta ringoMi retpoŝtis. Post semanjo venis la respondo: volonte oni havigos al ni la mankantan plastan ringeton, sed bonvolu unue doni la numeron de la kvitanco, kaj la numeron de la lampoŝirmilo.

Post intensa serĉado ni devis konstati, ke la kvitanco ne plu troveblas. Kio restis? En libera tago mi prenis la aŭton kaj veturis la tridek kilometrojn al la vendejo. Tie mi pacience atendis mian vicon por povi diskuti la plastringan problemon kun viva homo. Ŝi estis tre afabla, sed devis konstati, ke tiaj ringoj mankas en la vendejego. Eblus mendi, sed daŭrus tri semajnojn. Kaj poste mi devus denove veni persone por preni la ringeton – ial ne eblis sendi ĝin al mi poŝte. Ŝanĝi la lampon kompreneble ne eblis – mi ja ne havis la kvitancon.

Restis neniu maniero por solvi la aferon, krom aĉeti tute novan lampŝirmilon, kaj forĵeti la unuan. Aŭ ĉu tamen?

Mi eniris la ĝustan sekcion de la aĉetfabriko, trovis la ĝustan ŝirmilon, iom fingrumis la plastan ringeton sur ĝi, kaj subite rimarkis, ke ĝi iel nerimarkite migris en la poŝon de mia jako. Hejme mi kontente muntis ĝin sur la lampon, kiu nun bele ornamas nian televidilan tablon.

La bela lampo sur sia nova loko.Ĉu mi agis malmorale? Mi ja ne ŝtelis, ĉar la ringo estis ĝuste tia kiu devis veni kun la jam plene pagita lampoŝirmilo. Kaj eble la aĉetonto de ĝuste tiu lampŝirmilo ne bezonos la plastan ringeton, ĉar li instalos ĝin sur alispeca lampo? Aŭ eble la aĉetonto rimarkos la mankon de la ringo, kaj flankenmetos la ŝirmilon? Aŭ almenaŭ la aĉetonto konservos la kvitancon, kaj povos ŝanĝi la ŝirmilon, se la ringo estos bezonata?

Kion mi devis fari?

Kaj cetere, kial entute mankis la ringo sur nia lampoŝirmilo? Eble ĝin pli frue forplukis iu alia, kiu same ne trovis alian solvon al sia dilemo de la mankanta ringo? Sed kiam do malaperis la unua ringo, kaj kie ĝi nun estas?

Av Kalle Kniivilä

Mest om Ryssland.

7 svar på ”Morala dilemo en la aĉetfabriko”

Ili certe donacus ĝin, se ili havus. Sed ĉar ili ne havis, ili devus forpreni ĝin de alia lampoŝirmilo, kaj tiel igi tiun nevendebla… Hm, ĉu mi igis ĝin nevendebla?

Ja fakte Ikea priŝtelis vin, ĉar vi ne ricevis tion por kio vi pagis! Do preni tiun ringeton estis ja nur akirado de tio kio jam apartenis al vi.

Mi opinias, ke vi agis bone. Ja la ringeto estis via kiam vi aĉetis la lampeton kaj vi pagis ĝin kiam vi iris en la pagejon.

Sed eble mi ne agus same kiel vi. Mi ne scias.

Ĵus ni aĉetis novan polvosuĉilon post tro rapida kadukiĝo de la antaua. (Ni televidis klarigojn pri kiel fabrikoj intence enmuntas mallongvivajn pecojn en ĉiel tute bonajn aparatojn por eldevigi pli oftan aĉetadon…) Mi malsukcesis jam pri la unua paŝo ĉe la kunmeto de polvosuĉileroj… supozis ke, kiel kutime, mi ion miskomprenas pri la profunda naturo de objektoj… sed ankaŭ mia edzino malsukcesis… Nun ni devos atenti por vidi kiel la vendejo solvos nian problemon – ĉar, ĉi-kaze, temas ne pri vendofabriko sed pri vendo-ateliereto, nome butiko en nia vilaĝo – kaj, do, kun malmultaj malfermhoroj!

amike
Istvan Ertl

Stängt för kommentering.