i Esperante

Hejtotuboj parolas

Tuboj atendasOni povus pensi, ke hejtotuboj ne parolas, sed efektive tiaj tuboj povas diri multon pri la loko en kiu ili kuŝas, se atente aŭskulti.

Dum dimanĉa promeno en Lund ni trairis parketon, kie oni konstruas novan hejtotubon. Diversaj tubopecoj kaj aliaj aĵoj por baldaŭa muntado kuŝas apud la fosaĵo, atendante la novan laborsemajnon. Tiuj eroj certe kostas centojn kaj centojn da eŭroj, sed aliflanke ili ne estas tre facile uzeblaj aŭ vendeblaj. Tamen ja ekzistas la risko, ke iu ilin forportos aŭ difektos, sed evidente la risko estas negranda en nia urbo, aŭ almenaŭ en ĝuste tiu parketo.

Hejtotubo en BelorusioTiuj tuboj memorigis min pri aliaj, kiujn mi fotis en la urbo Sluck en Belorusio antaŭ kelkaj jaroj. Ankaŭ tie la tuboj estis sur la tersurfaco, tamen kun la diferenco, ke ili ne estis konstruataj, sed jam pretaj. Oni evidente konstatis, ke estas tro penige kaj koste fosi por ili sulkon, kiam eblas simple lasi ilin videblaj en la korto de la loĝdomoj, kiujn ili hejtas.

La tuboj sur la foto cetere estas relative novaj kaj belaj kompare kun multaj aliaj, kiujn mi vidis en Belorusio. En lokoj, kie la tuboj tamen estis kaŝitaj sub la tero, eblis klare vidi, kiom da varmo eskapas – la neĝo en tiuj lokoj ne restis, sed fandiĝis kaj forfluis.

En Lund oni ekuzis distancan hejtadon kun tuboj sub la tero en 1964, kaj komence de la 1970-aj jaroj oni ekuzis novan teknologion, kiu minimumigas la perdon de energio. La mezuma perdo nuntempe estas 4-5 procentoj. Kiom oni perdas el la hejtotuboj en Belorusio mi ne scias, sed laŭaspekte devas esti multe pli.

En Belorusio privataj domoj havas privatan hejtadon, la hejtotubojn oni konstruas por la domegoj kun apartamentoj. En Lund ĉiuj novaj loĝregionoj proksime al la centro havas distancan hejtadon, kaj ankaŭ en regionoj kun malnovaj vilaoj oni konstruis hejtotubojn, ĉar tia hejtado estas plej bona el la vidpunkto de la medio.

Rigardante la belorusiajn hejtotubojn oni aliflanke pli facile komprenas, kial en eks-Sovetio oni ĉie malŝaltas ne nur la hejtadon, sed ankaŭ la varman akvon dum tuta monato ĉiujare, feliĉe dum la somero, por ”profilaktiko” de la hejtoreto. Spite la daŭran profilaktikadon la sovetiaj hejtotuboj ofte krevas precipe dum forta frosto, kiam la tuta kapacito estas uzata – tion mi mem spertis dum la studjaro, kiun mi pasigis en Leningrado en 1980-90. En Lund mi ne memoras, ke iam ajn okazus malŝalto de la varma akvo dum pli ol kelkaj horoj. Aliflanke ni ankaŭ ne havas veran vintron…

  1. Eble en tiu Sluck oni ne enfosis la tubojn pro la alta nivelo de terakvo? Belorusio estas sufiĉe marĉa lando. Varmaj tuboj super grundo estas renkontebla afero ĉie tra la eks-Sovetio, sed ne vere ofta.

    Koncerne la tubojn kun ”felo”, ankaŭ ĉi tie mi rimarkas, ke oni pli kaj pli ofte uzas tiajn. Tamen de la unua rigardo videblas, ke via kovrilo daŭre estas pli dika :)

  2. Estis tuboj ankaŭ sub la tero en la sama urbo Sluck, do verŝajne ne pro ia nepra kialo oni ĝuste ĉi tiujn tubojn lasis super la tero. Supozeble oni pro misa planado konstruis unue la domojn, kaj poste aldonis la tubojn… Cetere en multaj lokoj en eksa Sovetio mi vidis tre longajn, malbelajn hejtotubegjon sur la tersurfaco, precipe en uzinaj urboj, kie la tuta urbo estas hejtata per la kroma varmo de granda uzino. Ekzemple en Sosnovij Bor apud Peterburgo.

  3. Ankaŭ en Rumanio hejtuboj ege malbelaj kaj sustitaj rampas supergrunde ! mi vidis tion en Oradea.

    Simila senzorgemo ŝajne komuna en Sovetiecaj landoj: en Uzbekio la gasduktoj iras laŭ la stratoj ne sub la piedoj de la paŝantoj sed sur iliaj kapoj ! tute tra la stratoj! ege malbela.
    (jes, se okazas likado, estos pli facila ripari ! sed)

Kommentarer inaktiverade.