Ikso.net ĵus kreis novan blogon, kiu strebas kolekti en unu loko utilajn informojn, konsilojn kaj novaĵojn kun rilato al komputiloj kaj interreto. Laŭdinda iniciato. Por iom kontribui, mi skribis teksteton pri eterna temo – supersignoj. Alivorte, mi rakontis, kiel mi faras por facile tajpi Esperanton. Eble ne malutilas publikigi ĝin ankaŭ ĉi tie.
La plej multaj esperantistoj verŝajne uzas komputilojn kun la operaciumo Windows, sed pri vindozaj ĉapeloj rakontu aliaj – mia komputilo estas makintoŝa. En Mac OSX mi instalis klavar-pelilon, kiu ĉapeligas dum mi tajpas ikse – tion mi opinias la plej oportuna aranĝo por rapida tajpado de Esperanto.