Konformismo en la Esperanta gazetaro

Esperantistoj ofte konceptas sin ĝuste kiel istojn, anojn de ia movado kun komuna celo, kaj kun komuna ideologio, la esperantismo. Aparte klare tiun asertatan komunan ideologion spegulas la Esperanta gazetaro, aŭ almenaŭ grandaj partoj de ĝi. Unu el la ĉefaj trajtoj de la Esperanta gazetaro tial estas la tendenco konformiĝi al la reganta movada idearo…Fortsätt läsaKonformismo en la Esperanta gazetaro

Naskiĝtago de kontraŭsovetia malpropagandilo

På svenska: Antisovjetisk propaganda fyller år En Novaĵoj ne estas vero, kaj en Vero ne estas novaĵoj, oni diris en la sovetia tempo. Tiun malnovan kontraŭsovetian ŝercon oni pli facile komprenas, se oni scias, ke la du ĉefaj gazetoj en Sovetio nomiĝis ĝuste “Vero” (Pravda) kaj “Novaĵoj” (Izvestija). Tamen en Sovetio ekzistis gazeto, kiu enhavis…Fortsätt läsaNaskiĝtago de kontraŭsovetia malpropagandilo

”Reedziĝo” de Putin alportas multajn legantojn

På svenska: Putins ”bröllop” ger många läsare Estas interese sekvi, kiel onidiroj povas trapasi metamorfozon kaj subite iĝi “seriozaj novaĵoj”. En sia sabata numero la ĵurnalo Moskovskij Korrespondent asertis, ke Vladimir Putin divorcis, kaj baldaŭ reedziĝos al la 24-jara gimnastikisto Alina Kabajeva, kiu ekde pasinta decembro sidas en la rusia parlamento, kompreneble reprezentante Unuecan Rusion,…Fortsätt läsa”Reedziĝo” de Putin alportas multajn legantojn

Anonimeco garantiata

Luis Guillermo Restrepo Rivas demandas “kial etiko ĵurnalisma kontraŭas aliprofesiajn“, alivorte, kial ĵurnalistoj foje insistas ne malkaŝi siajn fontojn, dum ekzemple akademiaj esploristoj ja devas indiki siajn fontojn, por ke oni povu fidi la esplorrezultojn. Por mi, profesia ĵurnalisto, la respondo estas evidenta, sed ŝajne al multaj aliaj ne. Do indas klarigi. Se oni legas…Fortsätt läsaAnonimeco garantiata

Moskva postrikolto

La unuajn tagojn de marto mi pasigis en Moskvo, por raporti pri la tiel nomata elekto de prezidanto, kaj por fari raportaĵon por serio pri la meza klaso en diversaj landoj. Dankon al la helpemaj Moskvaj esperantistoj! Estis intensaj tagoj en Moskvo, kun malmulte da tempo por blogado, Libera Folio aŭ aliaj amuzaĵoj. Reveninte hejmen…Fortsätt läsaMoskva postrikolto

Sobra kritiko aŭ plaĉaj klaĉoj?

Mirinde rimarki, ke jam kvar jarojn mi okupiĝas pri Libera Folio. La tempo pasas rapide, kiam oni bone amuziĝas. Kelkajn semajnojn antaŭ la jubilea dato mi rimarkis, ke baldaŭ komenciĝos la kvina jaro de la bulteno, sed poste mi denove sukcese forgesis la tutan aferon ĝis la lasta momento. Ja estas pli gravaj okazaĵoj en…Fortsätt läsaSobra kritiko aŭ plaĉaj klaĉoj?

Informfluoj en Esperantujo

Prelego ĉe Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo La 9-an de septembro 2005 1. Enkonduko, ĝeneralaj tezoj Povas ŝajni, ke gazetoj, retmesaĝoj, radiaj elsendoj kaj aliaj informfluoj estas ia flanka produkto aŭ postsekvo de la Esperanto-movado, kiu ĉefe okupiĝas pri aliaj, pli konkretaj aferoj: “informado, instruado kaj utiligado” de Esperanto, la sankta triunuo kiun ripetadas la prezidanto de UEA,…Fortsätt läsaInformfluoj en Esperantujo

Eĉ el sub la tero aperas la vero

Trompi estas ne nur malbele kaj malmorale, sed kutime ankaŭ simple malutile. Precipe en publika informado la plej grava principo devas esti ĉiam rakonti la veron, nur la veron, kaj laŭeble eĉ la tutan veron. Sed por tion fari, necesas unue koni la veron. Tamen ni ofte trompas nin mem, kaj se ni trompos sufiĉe…Fortsätt läsaEĉ el sub la tero aperas la vero